• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:29:12    
Mao Dun: Svenanta Vintro

cri
Furiozis la nordokcidenta vento, nudigante vilaĝajn arbojn. Falvis ĉeriveretaj herboj; regis karbeco kelkaloke pro bruligo fare de buboj.

Kiam tago serenis, oni vidis malgrasan hundon kuŝantan sur pajloj, foje sporadajn vilaĝanojn kiuj, en ĉifona vatvesto, estis pedikojn plukantaj kun levitaj ŝultroj en la sunradioj.

En nuba tago la vento susurigis branĉojn kaj galopigis rufajn nubflokojn. Tiam tute vakis la riza sunumejo, tombis la vilaĝo, kovrata de kadavra grizo.

Glaǔkis sole maǔzoleo de bienulo Zhang, situante en la vilaĝa nordo kaj brakumate de pinoj kaj cipresoj. Sed plago al la vilaĝo ĝi estis! Jen, se unu arbo mankis, ŝtelite de vaganta bando, bienulo Zhang trudis kompensigon al la vilaĝanoj.

En iu tago, pale flavis la suno, same anhelis nudaj branĉoj en la nordokcidenta vento kaj, spektakle, vidiĝis homaj figuroj.

Vigle gestante, Lotusa Floro, titolita kiel "Blanka Tigrino", energie kriis: "Mi iris vidi. Ja ja, unu arbon! Freŝe odoras surteraj ligneroj. Tiu bando, certe hodiaǔ frumatene. Tiel dika." Ŝi mezure gestis per la manoj.

Ĝemis aǔdintoj.

"Ni tuj informu Zhang, ke li…"

Interrompis pluraj voĉoj: "Tuj, tuj! Ke li senhaǔtigu nin?"

"Ju pli malfrue, des pli bone!" diris la edzo de Lotusa Floro. "Ni vidu, kiam fine li scios!"

La edzino de Asi kontestis, "Kion vidi? Tiam ni jam havos monon? Mono! Kial ni kompensu? Kial ni zorgu liajn arbojn, se ni prenas nek lian manĝon nek lian monon!"

Kaj ŝia edzo: "Li ĉiam pravas! Pasintajare, Tigro Li elpaŝis kaj iom kritikis lin, sed li venigis la policon kaj sendis Tigron en malliberejon."

Apenaǔ Asi finis siajn vortojn, lia edzino krietis kun plora tono, "Damnindaj ŝtelistoj!"

Kaj ĉiuj insulte verŝis sian koleron kontraǔ la ŝtelistoj kiuj, laǔ ilia supozo, estis iuj el la najbaraj uloj ekspluatantaj novajn kampojn ĉe virgaj bordoj – ili faris tion por venĝo, ĉar ankaǔ ili multe suferis pro la bienulo. Iu proponis fari traserĉadon en iliaj pajlokabanoj.

Tiu ideo tiom ekscitis la ĉiam silentantan Dodoton, kiu ekmuĝis luktopreta, "Serĉi? Bonege! Ĉu vi estas ido de Senhaǔtigulo Zhang?"

"He! Ĉu vi kunŝtelis? Kial vi timas?" Tiu ne koncedis.

La edzo de Lotusa Floro flanken tiris Dodoton, lin kvietigante. "Li nur diris tion. Kiu vere irus? Ne kverelu!"

"Ne pri tio! Oni ŝtelis arbon, tamen oni ne celis nin. Nin damaĝas ne ili, sed la damninda Senhaǔtigulo Zhang. Kial ni iru serĉi ŝtelaĵon por li? Sensence, sed…" Sed lia pliaĝa frato jam trenis lin hejmen.

Sekvis pluraj voĉoj, "Damninda Senhaǔtigulo Zhang!!"

Dis jam la viroj, restis nur Lotusa Floro kaj la edzino de Asi, ambaǔ gapantaj al la verda tombejo de la familio Zhang. Subite, kvazaǔ iu distirus drapiron, flavetaj sunradioj fariĝis tute oraj, frapantaj al ili la okulojn.Vento ne ludis plu. La ina duo samtempe levis la kapon, ellasis faciligan suspiron kaj kaǔris ĉeloke por ĝui varmigan karesadon de la suno.

Knabinece servis Lotusa Floro en urbeto, tial ŝi konis ion de la senhaǔtiga bienulo.

"Li mem estas ŝtelisto," ŝi flustris al la alia. "Li riceladis."

"Ha!"

"Kontraǔleĝaj vendistoj de salo kaj opio lin vizitadis. Nu, ĉu ne venis bando da bovoŝtelistoj en la pasinta jaro? Senhaǔtigulo Zhang kaŝis la ŝtelitajn bovojn kaj multe da aliaj objektoj por ili."

"La registaro ne scias?"

"Ne scias? Tiuj ulaĉoj mem havas kontakton kun rabistoj." Lotusa Floro jen palpebrumis, jen oblikvigis la buŝon, jen tranazigis iajn sonojn. Ŝi magriĝis, kun indigeco en la blanka haǔto. Ŝia larĝa buŝo ege kontrastis kun la apenaǔ rimarkeblaj okuletoj.

La edzino de Asi skuis la kapon, kolere ĝemis kaj abrupte levis sin. "Dodoto pravas, ke bonuloj ne povas bone vivi."

"Jes ja! Mondo jam malorda."

"La patro de Xiaobao (Xiaobao–ŝia filo) diris, 'Longharuloj' (ribeluloj) venos. Laǔdire ankaǔ 'longharulinoj'. Vi scias, en nia hejmo estas 'longharula' glavo… Sed mia paĉjo diris, ke mondsavanto ankoraǔ ne naskiĝis."

"Ba! Naskiĝis ne naskiĝis, li povas scii? Ĉiela Imperiestro diris al li? En la lasta monato, okcidente, iu stelo ruĝegis, kaj vintase grandis, kaj havis ok kornojn – stelo de mondsavanto. La oko signifas, ke ĝi jam surteriĝis antaǔ ok jaroj. Sed ankoraǔ ne naskiĝis?"

"Stelo de mondmalsavanto! Mia viro diris. Kion vi komprenas, Blanka Tigrino!"

"Ci, ci ci!!" Saltis Lotusa Floro, kies streĉitaj okuloj pafis koleran rigardon al tiu virino.

Tiu reciprokis. Reviviĝis malnovaj konfliktoj. Ŝi malestimis Lotusan Floron pro ŝiaj servoknabina deveno kaj flirtemo. Sed Lotusa Floro, ne facile traktebla, foje artifike manovris por detrui silkoraǔpojn de ĉi tiu virino. Ĉio kaǔzis, ke dum pli ol duona jaro ambaǔ ignoradis unu la alian, ĝis lastatempe, kiam la patro de Asi mortis kaj la du virinoj fariĝis sufiĉe intimaj. Tamen ĉi-foje pro tio koncerna al neniu ili disputis respektive opiniante sin prava.

La edzino de Asi kraĉe ĵetis buŝon da salivo sur la teron por nuligi la bagatelan kverelon. Ŝi foriris. Sed kia Floro, preferanta ricevi batojn kaj neniel toleranta la senvortan, "civilizan" humiligon! Ŝi salte baris al tiu la vojon kaj mistone kriis:

"Forkuri? Hontu!"

"Inaĉo! Blanka Tigrino!" Tiu iris plu, ne hejmen, sed direkte al rivereto.

Lotusa Floro sentis tedon, ne povante flamigi la edzinon de Asi. Ŝi amis bruecon. Ŝi ne pentis, ricevinte eĉ draŝadon kiel finon. Pli bone malvenki ol esti ignorata! Ŝi plej indignis, ke oni traktu ŝin ne kiel homon. Kiam ŝi ĉambristinis, gemastroj prenis ŝin kiel objekton, ion senaniman kaj malpli valoran ol hundo kaj kato. Ŝi mem klare konsciis, ke ŝi havas animon. Ŝi malamegis tiujn mastrojn.

Ŝi tre ĝojis fariĝinte edzino el servoknabino, ĉar ŝi jam povis esti Homo. Sed malfeliĉoj sinsekve atakis: Duonan monaton post la geedziĝo ŝia edzo grave malsaniĝis; kokoj pereis unu post alia; epizootio forkaptis preskaǔ ĉiujn ŝafojn… Ŝi fariĝis la fatala "Blanka Tigrino", denove elhomigite en ĉi vilaĝo, kies kondiĉo inspiris ŝin al originala rezistado aǔ venĝo – ŝi ĉiam serĉis okazon por provoki tiun aǔ alian virinon; ŝi ĉiam kaptis ŝancon por papilii antaǔ fraǔloj. Sole en kverelo kaj koketado ŝi rimarkis: "Ankaǔ mi estas homo!"

Riĉa rikolto el printempaj silkoraǔpoj ruinigis ĉiun familion de la vilaĝo pro senprecedenca malaltigo de prezo kaj tiom furiozigis ĉiujn, ke ili kuris al rizaj vendejoj kaj riĉulaj hejmoj por rabi rizon kaj ion alian, -- en tiu periodo forte leviĝis la "homa" kvalifikiteco de Lotusa Floro kaj ne aǔdiĝis plu la plej ŝoka titolo "Blanka Tigrino". Poste ŝi fariĝis tre diskreta.

Sed ĉi-tage la edzino de Asi ŝiris ŝian cikatron kaj montris tian malestimon!

Lotusa Floro rigardis ŝian silueton, moviĝantan al la rivereto, dume ŝiaj dentoj forte grincis kaj la koro ĉerke larmis. Ekblovis la nordokcidenta vento, kvazaǔ murmurante: "Blanka Tigrino! Tigrin', tigrin' tigrin'!"

Atinginte la akvon, la edzino de Asi subite deturnis la kapon, pafis rigardon al Lotusa Floro kaj faris kraĉon, kio servis kiel oleo verŝata sur fajron. Lotusa Floro sturmis kun freneza jelpo al ŝi, sed post kelkaj paŝoj falo kaj okula obskuriĝo sekvis abruptan stumblon.

"Ha ha ha! Blanka Tigrino!"

Ridis ankaǔ iu alia, alkuranta de la sunumejo situanta trans la rivereto. Jen aplaǔdis virino nomata Liubao, alia antagonistino de Lotusa Floro.

"Hej! Forkuras nur sentaǔga!" Kriis Lotusa Floro, sidante sur la tero. Alĉielis ŝia plata vizaĝo. La falo kaǔzis brulan doloron en la postaĵo. Baldaǔ ŝi forgesis la doloron, ĉar ŝi cerbumadis pri venĝo. Unu kontraǔ du. Buŝe? Sed la faǔko de Liubao tre famis en la vilaĝo. Man-piede? Unu kontraǔ du! Kion fari? Ŝi leviĝis kaj okule trafis alvenanton, pro kiu ŝi ŝanĝis taktikon.

(daǔrigota)