• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:29:54    
Mao Dun: Svenanta Vintro (II)

cri
2.

La alveninto estis "taoisto" Huang. Post morto de Maljuna Tongbao li perdis bonan babilanton. Lin junaj homoj ignoris kaj neglektis. Fine la tuta vilaĝo forgesis en si tiun bizarulon. Origine li estis kampa laborulo. Sed armeo devigis lin porti kuglojn. Post unu jaro li revenis, tamen lia edzino mortis. Baraktinte en malespero, li forvendis siajn kampojn kaj konservis nur legoman ĝardenon por vendi produktojn el ĝi en la urbeto. Jaro sekvis jaron, tre malfacile al li. Li ofte forestis por multaj tagoj. Oni vidis lin drinkuliĝi. Tage li sidis ĉe sortodivenisto; noktojn li pasigis sub altaro de templo. Li iĝis pli kaj pli stranga kaj ofte murmuris pri io neniom komprenebla.

Lastatempe li abstinis je vino pro manko de mono. Li jam ne frekventis la urbeton. Reveninte li kaǔris sub arbo ĉe la rivereto kaj atendis ies preterpason. Jen iu! Li tuj salte leviĝis, tiun retenis kaj kriis, "Misas la mondo! Nordoriente naskiĝos mondsavanto." Sekvis galimatio.

Kaj tiu kraĉis kaj prompte eskapis.

Post balaado de la nordokcidenta uragano, "taoisto" Huang ne vidiĝis plu sub la ĉerivereta arbo. Li sin kaŝis en kaduka kabano kaj oni, aǔdante susuradon, ne sciis, kion li entreprenas. Fine iu gluiĝis al la anhela pordo kaj vidis tri kultatajn pajlofigurojn kaj tion, ke li genuiĝas en la 4 direktoj.

Junaj homoj asertis, ke fantomo sorĉas lin, dum olduloj kaj geknaboj persekute demandis lin, kiuj dioj estas la 3 pajlofiguroj. Poste ankaǔ junaj virinoj ĉasis respondon. Sed li ĉiam eldiris ambiguaĵon kaj fine gluis paperon sur la pordo por ke oni vidu nenion.

Tamen li silentis sole pri la tri figuroj, aǔdigante ankoraǔ monton kaj maron da sensencaj vortoj. Kio estis "ruĝa stelo kun ok kornoj", tion Lotusa Floro prenis el la buŝo de "taoisto" Huang.

Lin vidinte, ŝi hastis al li, kun la celo ke li helpu al ŝi venki la du virinojn.

"Hej! Taoisto Huang, bonvole juĝu! La edzino de Asi diris, ke la ruĝa stelo estas ribela reĝo. Ŝi stultas, ne, sed malicas kontraǔ vi!" Ŝi sendis rabiajn ridojn al la ina duo, tamen subite la koksa doloro turnis ŝian ridon en grimacon kaj igis, ke ŝi subtenu la gluteojn ambaǔmane.

Ekrondis la okuloj de "taoisto" Huang, turnitaj al la du virinoj. Sekve li rigardis Lotusan Floron, sku-skuis la kapon kaj litanie murmuris, "La ĉiela reĝo Li kun turo, la tria ĉielprincido, dio Erlang, he, Erlang – filo de filino de Jada Imperiestro Granda… He, Asi-edzino, naksiĝis mondsavanto, kie? Malproksimege, ĉe la ĉiela rando; proksime, antaǔ vi. Nu! Piede de Nankino (Nanjing, urbo en Jiangsu, unu el la sudorientaj provincoj) estas monto; ĉe la monto, estas maljunulo; la maljunulo, vendas toǔfuon; la maljunulo, frumatene muelas sojfabojn; he, ĉiutage, en ĉiu tago, pum-pum-pum! Iu frapas je lia pordo. Tiu demandis la maljunulon: 'Ĉu mateniĝis? Ĉu estas mateno?' Ha ha ha! Ne matenis. La maljunulo respondis, 'Ankoraǔ ne!' ĉar li ne sciis, ke la demandinto estas la mondsavanto."

Liubao alpaŝis. "Kio sekvus, se li respondus, ke jam matenas?" Ŝi fiksis rigardon al li.

"Matenas? Matenas… tiel do… tiel do…" Li kuntiris la brovojn kaj, post grapolo da "tiel do", fermetis la okulojn, jam levitajn al la ĉielo, kaj mistifike skuis la kapon.

"Ni malriĉaj liberiĝos!" Fine la malpacienca Floro ĵetis kriojn rekte al la vizaĝo de Liubao, momente forgesante la pugan doloron.,

"Ho, jes! Io bona falos al ni. Ekzemple, tri jarojn sen imposto." Li dankis Lotusan Floron en la koro.

Sed Liubao, denaske esplorema, trudis la saman demandon denove al li, ignorante Lotusan Floron. Dume la edzino de Asi flustris al ŝi:

"Kiom bone, se la maljunulo jesus!"

"Ne, ne! Li pekus. Oni ne devas eldiri Ĉielan sekreton. Hej, Liubao, se li dirus mateniĝon, nu? Hej, hej, Liubao, venos ĉielaj oficiroj kaj soldatoj, por helpi la mondsavanton."

"Ooo!" Liubao ne tre kontentis pri lia respondo. Sed ŝi ne sondis plu. Ŝi nur paǔtis kaj kapskuis.

Hahaoj eruptis tra la Flora buŝo. Ties paǔto inspiris ŝin al moknoma kreo.

La edzino de Asi softe demandis, "Ĉu la maljuna toǔfuisto estas stelo veninta sur la teron? Hej! kiel vi povas scii, ke la pordofrapinto estas mondsavanto? Kiel li aspektas?"

Li malpacience rikanis. "Kiel mi povas scii? Mi certe scias. La maljuna toǔfuisto? Certe ne eksterordinara. Bum bum bum! Ĉiutage lian pordon. En ĉiu tago! Vi komprenas? Sole je lia pordo, ne de iu alia. 'Ĉu mateniĝis? Ĉu estas mateno?' Ĉiutage la samajn demandojn. Li ne vidis, sed nur aǔdis. Ĉu li aǔdacis ŝtele rigardi? Ne! Peko, se jes! Tondro batos. Tiu nepre devas esti mondsavanto. Nepre!"

Estis terure, kiam li faris mienon rigora kaj larĝigis la okulojn. Kaj ili ektremis, kvazaǔ aǔdante pordofrapojn. Tiom pli, kiam la okcidenta vento denove atakis.

Liubao kaj mungis kaj la okulojn frotis. Fine ŝi venis al tio en lia kabano:

"Kio pri viaj pajlohomoj?"

"Ne senkaǔze! Io gravega!" Li montris la okulblankon kun afekto. Levinte la livan manon li faris rondojn per la longa fingro en la norda direkto, kun sardona vizaĝo.

La tri paroj da virinaj okuloj sekvis lian longan fingron kaj la edzino de Asi vidis klare, ke li pikas ion en la aero – ŝia koro terure batadis.

"Sanga lumo vidiĝas kie la monda savanto estas. Komprenas? Sanga lumo!" Dilatiĝis liaj pupiloj, kiam li tion deklaris al la ina trio.

La tri virinoj konsterniĝis, ne kaptante la sencon de "sanga lumo". Tamen ili kvazaǔ jam penetrus la medolon, puŝate de lia severa tono. Kaj precipe la edzino de Asi, kvazaǔ inicite – La tiel nomata "sanga lumo" signifas morton de multaj homoj, nepran morton, ĉar produktado de monda savanto postulas pagon.

"Taoisto" Huang denove levis la livan manon kaj faris norde per la longa fingro tri strekojn en la aero, dum kio la koro de la edzino de Asi tondris trifoje. Li abrupte almontris sian nazon kaj obtuze diris;

"Ankaǔ ĉi tie, sanga lumo! Duonjare, unu jaron, vi ĉiuj fantomiĝos sub glavoj, la vilaĝo forbruliĝos!" Li klinis la kapon, kun la lipoj movetataj, aǔ litanie aǔ treme.

Veis la virina trio. Lotusa Floro ĵetis rigardon al Liubao, pensante: "Kiu la unua mortos, mi aǔ ci?"

Dume Liubao suspekte rigardis la viron. Fine la edzino de Asi malespere demandis;

"Jam nenia savo? Tiam…"

Li malice riproĉis, "Kiu diraĉas tion! Miaj tri pajlohomoj anstataǔos. Sepoble sep, 49 tagojn. Restas nur kelkaj tagoj. Informu pri la horo, tago, monato kaj jaro de via naskiĝo kaj donu kvincent monerojn, tiam ili prenos vian malfeliĉon. Komprenas?"

"Kiam la monda savanto venos?" demandis Lotusa Floro, sentanta doloreton en la postaĵo.

Sed li ŝajnigis sin surda, direktante rigardon antaǔen.

La nordokcidenta vento vipis la vizaĝojn kaj larmigis ilin. Knaris pinoj en la tombejo de la familio Zhang. "Taoisto" Huang frotis sian orbiton per la longa fingro kaj deklaris kun rigida mieno:

"Kiam venos? Kiam mortos ĉiuj pinoj de Zhang!"

"Ho, pinoj!" Samtempe kriis la tri virinoj, kies okuloj sparkis je teruriĝo kaj espero – teruro pro ekspluatado de la familio Zhang en ĉiufoja perdo de pino; espero pri alveno de la savanto. Tiel kunfandiĝis la timo kaj deziro, ke ili senkonscie ekkredis lian sensencaĵon.

3.

Dum pluraj tagoj kvazaǔ mankus la animo de la edzino de Asi, ĉar Asi intencis lui kampon sed ŝia patro volis, ke ŝi iru ien dungiĝi kiel servistino por gajni iom da mono vivtena al la familio. Kion fari? Estis malfacilege trovi laboron kaj la hejmo bezonis ŝin, tiom pli post kampoluado.

"Kial lui kampon?" Kontestis Dodoto. "Vi restos malsataj eĉ post kiam vi penegos ĝis rompiĝo de la spino. Preskaǔ ĉiom vi pagos por la luado eĉ en riĉrikolta jaro, se ne paroli pri interezo kaj sterka elspezo. Vi vane ŝvitegos. Eĉ kaĉon vi ne gajnos."

(Daǔrigota)