• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:30:45    
Mao Dun: Svenanta Vintro (III)

cri
)

Asi silentis, kun amara mieno. Li mem sciis, ke kampoluo estas seneliriga. Servistinante lia edzino lukrus kelkajn monerojn, li mem povus fariĝi tagdungato. Esperon li ne vidis. Rigardante sian edzinon, li atendis ŝian opinion. Sed Dodoto daǔrigis:

"Jam ne hezitu! En la ŝuldoj ni ankoraǔ dronas, malgraǔ ke ni forvendis la kampojn. Kaj ĉi tiuj tri ĉambraĉoj ne estas niaj. Kial ni mortaĉu en ili? Vi ambaǔ iru dungiĝi en la urbeto!"

"La filon ni konfidu al mia patro kaj…" Ŝi haltis, ekkonsciante ke ankaǔ ŝia patro ne havas hejmon; li perdus sian okupon, se li kunportus la nepon al la hejmo de la dunganto – al neniu en la urbeto plaĉas, ke servist(in)o havas ĉe si infanon. Kaj ŝi sentis, ke eĉ dungiĝi estas malfacilege.

"Ankaǔ mi pensis pri tio." Asi preskaǔ ploris, rigardante la edzinon.

"He he! Senidea viro, malofte videbla! Mi forportu lin! Mankos nek manĝo nek vesto. Ne unujara bebo, bezonanta lakton, sed jam 12-jara knabo." La malpacienca Dodoto ŝajnis preta batali kontarǔ la pli aĝa frato.

Sed Asi nur skuadis la kapon, kaj lia edzino litanie malaprobis.

"Ne, ne!" Ŝi kriis. "Mi ne povas trankviliĝi. Cetere, ĉu nia familio devas tiel disrompiĝi? Ne, ne!"

"Kia mondo! Mortaĉis jam miloj kaj dekmiloj da homoj, pro malsato. Kio gravas pri disrompiĝo, se homoj mortas kiel hundoj!" Eksplodis Dodoto, grincis liaj dentoj, sonorilis la okuloj, fiksitaj al liaj frato kaj bofratino, kvazaǔ li volus engluti ilin ambaǔ.

Lia furiozo silentigis ilin, kiuj momente sentis agrablon el liaj vortoj. Kaj, fine, Asi komprenis, ke ĝuste por ne disrompi la familion li volas rutine treni la tagojn eĉ sur luita kampo; kaj la kaǔzo tre simplas – la hejmo, de la antikveco ekzistanta, devas esti adorata anstataǔ ruiniĝi en iliaj manoj; sen la hejmo ili iĝus flosantaj kadavroj kaj malhonorigus la prapatrojn, eble ankaǔ la filon.

Sed la vortoj de Dodoto dispecigis kiel akra tranĉilo ilian kredon. "Kio gravas pri disrompiĝo, se homoj mortas kiel hundoj!"

La edzino de Asi ekploris. "Kiam venos la mondsavanto? Ĉu efikos la tri pajlohomoj?" Ŝi pensis, sin demandis kaj snufis, kvazaǔ jam vidante strion da lumo.

4.

Neĝis. Pli kaj pli varme. Frostiĝis multaj legomoj. Jam nenion oni povis porti al la urbeto por ŝanĝi rizon. Rompiĝis trafiko inter la vilaĝo kaj la urbeto. Ĉiuj malsatis.

Iu subite trovis, ke morusarba radiko manĝeblas kaj iom tare gustas. Kaj ĉiuj vilaĝanoj lanĉis atakon al tiaj radikoj.

Sed la edzino de Asi vidis morusujan radikon kiel malamikon, ĉar ŝia familio preskaǔ tute pereis pro bredado de silkoraǔpoj kaj la morusa kampo estis hipotekita al kreditoro, malgraǔ ke en la pasinteco ŝi rigardis morusan arbon kiel sian vivon.

Dodoto kaj kelkaj junuloj malaperis el la vilaĝo, kio tamen vekis nenies atenton, ĉar ĉies zorgo koncentriĝis al la pinaro de la tombejo de la familio Zhang. Eĉ en neĝaj tagoj iuj kuris tien por kalkuli, kiom da pinoj restas.

Cirkulis la galimatio de "taoisto" Huang, kredata jam de multaj vilaĝanoj. Liaj tri pajlofiguroj surhavis pli kaj pli da paperaj slipoj, sur kiuj legiĝis horoskopaĵoj de tiuj, kiuj donis monon al li. La edzino de Asi jam havigis pecon por sia filo. Nun ŝi estis pene akumulanta monerojn ĝis 500 pecoj por aĉeti slipon al sia edzo.

Inter la virinoj sole Liubao suspektis la vortojn de Huang. Sed ŝi ne restis en la vilaĝo. Iuj divenis, ke ŝi veturis al Ŝanhajo kaj jam fariĝis laboristino en iu fabriko; dum aliaj asertis, ke ŝi estas en la urbeto.

Proksimis la vintra solstico. Disflugis bruo pri tio, ke la mondsavanto troviĝas en la najbara vilaĝeto. Kaj Zhao Ada aldonis:

"La savanto, dekunujara aǔ dekdujara, preskaǔ same alta, kiel Xiaobao (la filo de Asi). Ankaǔ kun nazmukaĵo, cole longa…"

Ĝenerala eksplodo de ridoj ruĝigis la vizaĝon de Zhao Ada kiu rankore kriis:

"Vi ĉiuj ne kredas? Mem iru rigardi! 'Vera genio ŝajnas nenio'. Vi komprenas? Aǔskultu! Somere, la mondsava knabo malsaniĝis, estis morta, tri tagojn, tri noktojn. Reviviĝis, post tri tagoj, tri noktoj, jam kun ora buŝo, diri orajn vortojn, sed neniu sciis, neniu! En la oka monato, li sekvis aliajn, al tara kampo. Ŝtonego kuŝis, ĉe kampo, ŝtonego; li kriis: 'For!' Jen, vere. Tiu ŝtonego, mem rul' rul' rul' ruliĝis for. Jen ora buŝo!"

La aǔskultantoj gapis al li. Subite ĉiuj turnis la vizaĝon al la magra Xiaobao, staranta ĉe la dorso de la edzino de Asi.

Iu murmuris, facilige al si: "La savanto ja devas naskiĝi antaǔ longe."

"Kion ankoraǔ el la ora buŝo?" demandis Asi.

Sed Zhao Ada nur rondigis la okulojn kaj larĝigis sian faǔkon, anstataǔ respondi – li, tiel malmensogema, povis diri nur kion li aǔdis. Li ekkoleris kaj kriis:

"Oni diris, ke tie, dekunujara, dekdujara, tia, kia Xiaobao, kun nazmukaĵo…!"

La edzino de Asi sekvis, levinte la ŝultrojn, kvazaǔ pro malvarmo: "Ve, kial nur dekunujara aǔ dekdujara? Kiam li savos, miaj ostoj jam forputros."

Jen ŝanco de Lotusa Floro por debati kontraǔ ŝi. "Ne sakrilegiu! Malrapide? Rapide! Baldaǔ, helpe de dioj. Ĝis viaj ostoj putros? Ĉiuj jam pereos!"

"Ankaǔ vi havas oran buŝon? Hontu!" Refutis la edzino de Asi, malgraǔ ke ŝi sentis la vortojn de Lotusa Floro pravaj, ankaǔ esperis ilin pravaj. Tamen ŝi, antaǔ tiom da homoj, ne volis rekoni ties pravecon. Ambaǔ kverelis, ĝis "taoisto" Huang intervenis:

"Paco regu interne! Ada, tiu vilaĝeto tiom proksimas al ni, sed sanga lumo kovras nian vilaĝon. Antaǔ kelkaj tagoj larmis bodisatvo en la ĉeponta templeto, ruĝe brilis la akvo en la rivereto. Ho, baldaǔ, duonan jaron, unu jaron poste – memoru!"

"Memoru!" ellasiĝis kvazaǔ striga ululo, tremigante la ĉeestantojn, plenajn de timo miksita kun espero, kaj vidigante la 3 kuriozajn ĉifonfigurojn al ili en la menso. Tiuj jam donintaj 500 groŝojn por horoskopa slipo faciligis sin kaj pie rigardis la "taoiston".

"Denove tri pinojn oni forhakis!" Grumblis Lotusa Floro, kun la vizaĝo direktita norden al la verda tereno de la familio Zhang.

Ĉiuj reagis per kapoklino.

Zhao Ada tute ne atendis, ke lia rakonto pri mondsavanto portas tiel seriozan sekvon. Li ektimis, ĉar li ne aĉetis ankoraǔ slipon, pro kiu li kverelis kun la edzino tiaĵon forte deziranta; li pensis, ke ŝajne li jam devas iom elspezi laǔ ŝia volo. Kvincento, ja granda sumo por li, kiu provu prokrasti kotizon al la Defenda Taĉmento ankoraǔ je unu monato.

Fakte iuj jam multe pli frue movis la kotizon al "taoisto" Huang kalkulante, ke la kotizo estas ĉiumonata, dum la kvincento, unu fojon por la tuta vivo. Aliflanke ili ne kredis la taĉmenton konsistantan sole el tri homoj – taĉmenta estro, plotona estro kaj soldato, respektive kun pafilo, tial certe malpli potencan ol la trio de Huang. Cetere, kion la taĉmento gardu, se la vilaĝanoj havas eĉ nenion manĝeblan?

Sed la granda trihoma taĉmento tiom kapablis, ke ĝi povis informiĝi kaj pri la mondsava bubo kaj pri la ĉifonfiguroj de Huang kaj eĉ pri la babilo de Zhao Ada, Lotusa Floro, "taoisto" Huang kaj aliaj, kvankam la tutajn tagojn ili pasigis en la templo. En iliajn orelojn ŝvebis ankaǔ tio, ke anstataǔ kotize doni monon al la taĉmento multaj vilaĝanoj aĉetis horoskopajn paperojn.

Post kelkaj tagoj, en pluveta kaj pluvneĝa posttagmezo, sub tenebre griza ĉielvolbo, la taĉmento sturmis al tiu vilaĝeto kaj kaptis la "orbuŝan" mukknabon. Lacis jam ne nur la soldato kaj plotona estro, sed ankaǔ la taĉmenta, pro longa marŝado kaj arda batalo. La altaranga estro ordonis kateni la knabon ĉe argila kruro de gnomo.

La knabo snufe ploris, kaǔrante ĉe la terfea kruro.

El poŝo de oficira uniformo la taĉmenta estro prenis cigaredon kiu jam ĉifiĝis. Li ĝin malrapide rektigis, bruligis kaj ekfumis.

"Kiom da premiaĵoj ni gajnos dank' al ĉi tiu kazo?" Li demandis la plotonan estron.

"Lasu! Eĉ necesan vatveston ni ne ricevas."

Jam pli malhele. La plotona estro bruligis kerosenan lampon kaj iris al la soldato por… ĝuste tiam la taĉmenta estro movis la lampon al la vizaĝo de la "mondsavanto".

"Ci, senkapigenda krimulo!" Li hurlis. "Komprenas?"

La knabo jam eĉ plori ne kuraĝis, kun nazmukaĵo longiĝanta ĝis 5 coloj.

"Kiuj komplicas? Rapide!" Kriis ankaǔ la plotona estro.

Kapskuo.

Lasinte la lampon, la taĉmentestro kaptis la kapon de la knabo, puŝis ĝin malantaǔen kaj kraĉis sur lian malpuran kaj ostaĉan vizaĝon, "Ci ne havas orelojn? Kiuj ciaj helpantoj? Konfesu! Aǔ pugnon al ci!"

"Mi ne scias! Mi nur kolektas herbojn. Mi ne scias."

"Diablo!" Li martelis la argilan kruron per la kapo de la knabo kiu kriegis, kvazaǔ oni estus buĉanta porkon. Polvo kaj terpecetoj pluvis sur la knabon.

Vidinte, ke la taĉmenta estro gajnas nenion el la disrompota kapo de la stulta knabo, la plotona estro subtiris lian baskon. Ambaǔ paŝis flanken.

Elstaris pluraj ŝvelaĵoj sur la kapo de la knabo kiu eĉ plori forgesis.

Post longa interkonsiliĝo la plotona estro fine diris, 'Morgaǔ ni arestu tiun taoiston. Tiam ni havos rimedojn."

Ridetis la alia estro. Repaŝinte al la knabo, li turnis la ferocan mienon en afablan. "Hej, knabo, vi, senkulpa. Morgaǔ ni liberigos vin. Sed diru, kiuj en la vilaĝo havas monon! Ni batos cin, se ci ne diros!" Li severigis la vizaĝon kaj faris stamfon.

La knabo levis la kapon, tremis tutakorpe, skuis la kapon kaj ploris.

Li muĝis. "Hundaĉo! Sen bato ci ne konfesos."

Lian ordonon atendis la plotona estro, kun ligna peco por bati la knabon.

Bruego ekster la templo alturnis la du estrojn kies rigardo trafis la soldaton persekutatan de kelkaj figuroj. La plotona estro tuj forĵetis la batilon kaj rapide forkuris tra flanka pordeto, dum la taĉmenta, malpli timema, saltis al pafilo pendanta ĉe la argila statuo, tamen apenaǔ li deigis ĝin, iu jam brakumis lin je la talio kaj alia homo samtempe hakis lian kapon per ŝpato, tiel ke li, eĉ ne havante momenteton por krii, plonĝis en morton.

Aliflanke la tria homo jam malarmis la soldaton.

"Unu forkuris!" Laǔte parolis Dodoto, makulita per la kapa sango de la taĉmenta estro.

"Mankas nek la tri pafiloj, nek iliaj kugloj. Ni lasu la forkuranton!"

La nova trio eksplodis per ridego.

Dodoto rompis al la knabo la feran ĉenon kaj alportis la kerosenan lampon. Li vidis, ke la knabo svenas, sed ties dentoj ankoraǔ klakas.

Fine la knabo rekonsciiĝis post frapado je la brusto kaj tirado de la hararo. Kaj lia unua reago estis ploro.

"Ha ha ha…! Mondsavanto, foriru!"

La vortoj de Dodoto sonoris tra neĝaj flokoj.