• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:34:37    
Mao Dun: Rakonto pri Nazego

cri
1.

La "Granda Ŝanhajo" nutras 3 milionojn da homoj.

Nia protagonisto estas "la plej triviala".

Foje ni vidis, ke li ŝtele sin ŝovas tra nigre lakita fera pordego de 3-etaĝa domo kun modernaj higienaj instalaĵoj, rampe atingas grandan cementan balaaĵujon kaj, konkure kun hundoj, fosas ion "trezoran"; li kaptas oston kontraǔ hundo, sed trovinte neniun peceton da viando, li redonas ĝin, plenan de polvo, al la kvarpieda rivalo. Subite li trafas putran pomon, de la hundoj ignoratan, kaj tiom gajas, ke la nigraj kaj magraj fingroj ektremas. Maĉante ĝin, li iĝas pli brava meze de la bestoj kaj eĉ ŝovas la kapeton tra la rubuja pordeto. He, kio brilas? Vinbotelo aǔ difektia ludilo de sinjorido? Li forgesas malsaton. Etendante la brakon li provas ĝin atingi. Kia malfeliĉo, ke li ne sukcesas enigi la korpon pro eteco de la aperturo! Kia feliĉo, ke tiumomente li ricevas premion el forta kareso kiun pordiso malavare faras per leda boto sur lia postaĵo!!

For kaj li, kaj la sovaĝaj hundoj. Aliloken, por nova aventuro!

Foje li, tre bonŝance, evitis la cerberajn okulojn kaj glitis ĝis malantaǔa pordo de la sama domo. Kaj ankoraǔ pli bonsanĉe, ke ĝuste tiam kuiristino estis forŝutonta restaĵon el lastavespera manĝo en eksteran feĉvazon. Rapide petu! Sed lia voĉo tro softis, ke ŝi neniom klare aǔdis; kaj, multe pli bonŝance al li, ŝi subkomprenis lian intencon kaj benis lin per duona bovlo da ranca kaĉo, kvankam multafoje en la pasinteco li ricevis nur malestiman strabon aǔ vortojn ŝajne kompatajn fakte neniom utilajn: "Foriru! Ne licas doni ion al vi, ĉar oni pagas por la envazaĵo."

Ĉio tia okazis frumatene de ĉiu tago, kiam sinjoridoj ankoraǔ kuŝis dolĉe en komfortaj litoj.

Foje niaj okuloj trafis, ke li, sekvante barelventran sinjoron akompanatan de ino havanta hirudan talion kaj portanta pikkalkamumajn ŝuojn, tremavoĉe krietas:

"Sinjolo, sinjolino, bon-bonvolu…"

Alifoje, sub cementa pontego, li ratas el homamaso kaj katas al rikiŝisto por helpi lin en surpontigo de ĵinrikso; farante la tiradon li petas sincere: "Sinjolo, bonvolu!" aǔ "Sinjolino, bonvole…" – li volis mem perlabori. Sed li gajnis nur unu groŝon, plejofte neniom. Fakte ankaǔ ĉi tia lukro estis same riskiga, ĉar lin vidinte policano ne forgesis lin regali per bastono. Foje iu patrolanta ekhavis bonan koron kaj sin ŝajnigis ne vidi lin. Tamen knaboj pli aĝaj ol li ofte lin insultis kaj batis, donante neniom da perlabora libero. Cetere, troviĝis regnoj ĉie, kun respektiva "reĝo".

Tamen brilo ne ĉiam evitis nian heroon.

Jen! Kiam vivoplenaj stratoj baniĝas en maro da okulfrapaj lumoj el verdaj kaj ruĝaj neonlampoj kaj semaforoj, nur unu lampeto pene elsputas fridan fasketon ĉe la faǔko de malproksima strateto, en kiu nia protagonisto embuskas, kaolicie kun pluraj samaĝaj kamaradoj kaj, tre bonŝance, 13-jara knabo venas el butiko portante sur vekto antaǔe bambuan korbon sur kies fundo ripozas bovloj kaj teleroj havantaj ankoraǔ gutojn da oleo kaj iom da netaj ostoj kaj putraj legomfolipecoj, kaj malantaǔe bronzan sitelon kun malvarma rizaĵo sufiĉa por malpli ol unu homo. Unu kontraǔ pluro, la portanto ne povas rezisti, tial nia heroo kaj liaj kunbatalantoj feliĉe ĝuas tiom da nutraĵoj per ungado kaj lekado.

La ĉiutaga manĝaĵo de nia ĉefrolulo konsistas el sakro, bota kalcitro kaj bastona draŝo. Lia vivo pli malfacilas ol sovaĝa hundo.

2.

Ni ne scias, nek povas informiĝi, kiom da geknaboj, kia nia protagonisto, ekzistas meze de la 3 milionoj da ŝanhajanoj.

Aliflanke ni ne scias nek povas informiĝi, kiom da geknaboj, havantaj komfortan liton, forĵetas ludilojn pro enuo aǔ difekto en rubujon kio kaǔzas, ke nia heroo enrampu kaj rikoltu pordistajn piedbatojn. Kiu el la du nombroj pli grandas? Lasu!

Sed ni havas donitaĵon pri tio, ke en la "Granda Ŝanhajo" proksimume 400 000 geknaboj, ol nia protagonisto ne pli aĝaj, penas en fabrikoj silka, alumeta, lampa kaj alifakaj, ekde la 6-a matene ĝis la 6-a vespere suĉate de diversaj maŝinoj. Ĝuste ili nutras per sia sango tiujn dolĉe dormantajn infanojn kaj iliajn gepatrojn.

Foje nia heroo vidis ellimaki geknabajn skeletojn, vomatajn de fabriko tra la portalo. Kaj li, kun borborigmo en la vaka ventro, tre enviis ilin, kiuj havis almenaǔ sian neston el pajlo kaj pecon da dabingo kaj povis ronki ĝis la 5-a sekvamatene. Kompreneble al ili en la kapon ne penetris la penso aǔ supozo, ke post kelkaj jaroj ili, jam tute konsumitaj, estos elkraĉataj kaj straten forĵetataj – kaj ne havantaj la forton eĉ por kapti oston konkure kun hundo aǔ tiri rikiŝon.

Li ne estas denaske senhejma. Kia la hejmo? Li jam forgesis, nebule memorante sole tion, ke tiujare "grandaj ferbirdoj" disĵetis sennombrajn bombojn kaj li perdis ne nur la hejmon, sed ankaǔ la gepatrojn kies vizaĝo neniel povas reveni en lian menson. Poste oni eskortis ien kaj lin kaj amason da oldulinoj kaj infanoj. En duona jaro li frandadis maldensan kaĉon kaj mucidan dabingon.

Iutage sinjoro enĉambrigis infanojn unu post alia por doni demandojn. Post longa tempo venis la vico de nia protagonisto. Kaj tiu ĝentlemano:

"Ĉu vi havas hejmon?"

Li skuis la kapon.

"Familianon aǔ parencon?"

Kapskuo.

Kapskuis ankaǔ la sinjoro, kiu krajone faris ion sur papero.

Post kelkaj tagoj li sin trovis sur strato. Li trovis ankaǔ kompanojn el samsortaj knaboj kaj hundoj. Poste li ekkapablis batali jen kun dupiedaj estaĵoj jen kun kvarpiedaj vivantoj. Post kelkaj jaroj li kutimis al ĉio, pensante ke tielas la vivo de tiaj kia la lia.

3.

La vivo de nia protagonisto estas kaj simpla kaj eksterordinara. Ĉiutage li riskas ion, tamen liajn aventurojn eĉ ĵurnalistoj de la rubriko "Ĉi-urbaj Novaĵoj", ĉiam ĉasantaj sensacion kaj skandalon, rigardas kiel sensencaĵojn.

Nu, bone, ni ekstraktu ion kuriozan el lia vivo kaj ordinara kaj malsimpla!

Ne gravas kaj la tago kaj la monato kaj la jaro, fakte ne rememoreblas. En tago nek varma nek frosta, tago ne malbona, sen-sun-vent-pluva, okazis vera aventuro. Jen:

Proksimume je la 14-a, li dormetas kaǔrante ĉe muro de komuna necesejo. La loko estas lia regno, kies posedatecon li gajnis post sanga luktado antaǔ longe – ni do menciu ĝian historion kiel epizodon:

Antaǔ longa tempo li hazarde vidis ĉi tian ejon kaj trovis ĝin tre bela kaj luksa. Hejmo de riĉulo aǔ sidejo de kompanio? Lian aprecon interrompis dikventrulo en nigra kitelo, policano kun pistolo ĉe la talio kaj sinjoro vestita per eǔropa kostumo – unu pli riĉa ol la alia kaj ĉiu havanta rajton piedumi lin, kiu sin retiris supozante kun solena respekto, ke la ejo certe estas ilia kabineto. Subite lia rigardo trafis virinon elpaŝintan tra alia pordo kaj ne sinjorine aspektantan. Venis knabo, ne pli aĝa ol li, kiu eksentis maljuston kaj, sin kuraĝigante, proksimiĝis. Fine li vidis la brilon! Tian "oficon" ili entreprenas en ĉi impona mondeto! Li sentis sin trompita. Li ekvenĝemis, intencante pafi urinan salvon el la karna tubeto en la ejon. Subte li vidis, ke iu, antaǔ ol pisi aǔ feki, donas moneron al oldulino gardanta la enirejon kion li ne atentis antaǔe kaj kio lin konsciigis pri io grava. Li do ŝanĝis sian orientilon. Forte kraĉinte al la ejo li kaǔris ĉe ĝia muro – li jam venĝis sin. Tiam li ne havis ankoraǔ la ideon okupi ĉi teritorion. La knabo elvenis kaj kaǔrigis sin apud li, sin apogante al la muro, kiel li, kaj disetendante la piedojn.

"De kie alrampas ĉi testudido!" Murmuris nia heroo.

"Kiun vi insultas?"

Ambaǔ interluktis, kun egala forto. Post drasta batalo nia protagonisto manovris per sia kapo por finale ataki tiun per ĝi, sed ĝi trafis, pro hasto en la sturmo, la muron kaj eksangis, kio teruris kaj forkurigis la rivalon. Kaj li fariĝis reĝo de la neceseja murangulo.

En la nuna epoko li estas jam tre kompetenta pri ĉio koncerna al la komuna ejo kaj eĉ havas ian rilaton kun la maljuna gardistino. Li tre kontentas, dormentante siaregne, en bona tago nek varma nek frida kaj sensuna kaj senventa kaj senpluva.

(Daǔrigota)