• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:35:17    
Mao Dun: Rakonto pri Nazego (II)

cri
La oldulino movadas la platan buŝon, eble ion maĉante.

"Hej, hej, Nazego! Gardu anstataǔ mi! Baldaǔ mi revenos."

Kio? Nazego! Kies? Li levas unue sin el la dormeto poste la kapon por rigardi, kiu havas grandan nazon. Sed neniu alia vidiĝas ĉirkaǔe, li do komprenas, ke la avino vokas lin. Kaj denove:

"Gardu por mi, Nazego! Baldaǔ mi revenos. Dankon!"

Jam nenio pli klaras ol ke li devas esti Nazego. Li ege indignas. Li havas dignan nomon, donitan de la gepatroj. Sed de post kiam li trampas, la nomo jam ludas nenian rolon, ĉar liaj kamaradoj kaprice lin vokas, asertante ke la origina nomo ĝenas la langon. Kian ajn kromnomon ili donas, neniu lin titolas Nazego malgraǔ ke tia spirorgano sur lia facio efektive pli grandas ol tiu sur la vizaĝo de aliaj homoj. Cetere en lia societo regas tia rutino, ke neniu donu moknomon laǔ manko aǔ apartaĵo, ĉar tio estas serioza humiligo. Jen kial li tre koleras. Sed baldaǔ la malagrablo cedas sian lokon al ĝojo, ĉar en lia vivo oni unuafoje rigardas lin kiel homon kaj konfidas gravan aferon al li.

"Mi gardu? Bone! Sed frue revenu! Ankaǔ mi havas aferon." Li afektas okupitecon, disetendante la membrojn.

La oldulino lasas stakon da higienaj paperoj al li kaj, farinte kelkajn paŝojn, returniĝas. "Dudek kvin paperoj. Dudek kvin, Nazego!"

"He he, mi devas kalkuli." Kaj li vere ekagas.

Post malpli ol 10 minutoj li jam enuas. Li kutimas sencele kaj neresponse stari aǔ kaǔri ie ajn neniom tedate eĉ en unu horo.

"Ve, ŝi mortigas min! Miaj piedoj, alnajlitaj."

Li sentas malliberiga la respondecon kaj volas leviĝi. Ĝuste nun iu envenas kaj ĵetas moneron. Li etendas al tiu pecon da papero kaj freŝa spico el ĉi tia entreprenado konsciigas al li, ke li ne nur faras negocon sed ankaǔ portas sufiĉe grandan aǔtoritatecon super tio, ke sen lia degna paperdono neniu povas plenumi necesan aferon kiom ajn urĝe estas.

Li solene metas la moneron flanken kaj gravmiene ordas la paperojn.

Ŝajne ankaǔ komuna necesejo havas oran tempon. Jen, ĝuste nun, ĉiaj homoj, kvazaǔ post interkonsento, alhastas unu post alia. Moneraj sonoj ebriigas nian protagoniston kiu, unuafoje faranta la "negocon" kaj neniam vidinta tiom da mono, apenaǔ regas sin.

Profite de paǔzo li kuŝigas la monerojn unu sur alia. Metinte la 3-an li levas ankoraǔ unu, kiu tamen kvazaǔ gluite al liaj fingroj neniel volas kuŝi sur la 3-a peco, ĝis iuj alvenas.

Sume 12, formantaj cole altan koloneton. Kiel kato muson, li jen rompas la koloneton kaj tintigas kelkajn pecojn en la polmo jen rekuŝigas ilin ĝis la lasta peco. Baldaǔ la mano pli kaj pli proksimas al poŝo de ĉifona vesto, kune kun la lasta peco, kiu tamen fine, kvazaǔ museto liberigita momente el kata muzelo, revenas al siaj kolegoj kaj kronas la fuston.

Triafoje falas la koloneto, kies "abako" jam kuŝas kun kelkaj pecoj en lia poŝo. Li enŝovas la manon kaj fingrumas la enpoŝajn monerojn ĉiam pretajn resalti sur la koloneton. Kaj ili sukcesus, se ne ĝuste en la decida momento la oldulino revenus al ĉi tiu komuna "oficejo".

"Ho, fine vi revenas!?"

Surprizo kaj konsterno elpoŝigas lian manon, senkompate neglektigante la monerojn.

Ŝi anhele alhastas, movetante la bekecan buŝon. Ŝia rigardo fiksiĝas al la malaltigita paperstako kaj moneroj sur ĝi.

"Vidu, kiom mi bone faris! Morgaǔ min danku!" Li leviĝas kaj fermetas la okulojn antaǔ ol foriri.

Post kelkaj paŝoj li returnas la kapon kaj vidas ke ŝi, ordinte la monerojn, kalkulas la paperojn. Li volas forkuri. Ne necesas!

"Avino! Vento forblovis kelkajn paperojn en urinon. Ilin levu lavu sekigu! Retaǔgos."

La avino jam trovas mankon de moneroj. "Malhonesta Nazego!"

"Vi kulpigas min? La venton!" Li ekkuras. Post iom da tempo li sin returnas kun levita pugno.

"Maljuno! Divenu, kio en ĝi? Vi trafos, mi donos. Ha ha ha!"

Fulme li atingas alian straton.

4.

Pli kaj pli lantas la paŝoj de nia protagonisto, kiu ankoraǔ ludas la enpoŝajn monerojn.

Sume 5 moneroj. Unuafoje en la vivo li havas tiom da riĉaĵo. Li povas disponi ilin multaflanke. Li ankoraǔ pli rapide iras.

"Per kio mi regalu la ventron?"

Ne! Rilate al la ventro, li havas vidpunkton malsaman ol tiu de la kompanoj. Laǔ lia opinio nur stultulo elspezas monon por plenigi la stomakon kiam oni povas fari almozan peton aǔ rabon (kiel tiufoje en la obskura strateto li kaj la amiketoj atakis la korbon kaj sitelon). Li do volas gustumi bombonon, kian frandaĵon oni ne devas peti, ĉar petante ĝin oni ricevas nur vangofrapon; aliflanke tiaĵo ne povas troviĝi en malplenaj korbo kaj sitelo. Nun li posedas sumon laǔ li tre grandan. Kaj bombona allogo ankoraǔ pli forte lin kirlas.

Li haltas ĉe nepura strateto kaj trafas plurajn knabojn kiuj ĉirkaǔas budon – ne de dolĉaĵoj, sed de bildolibroj. Ne gravas, ankaǔ bildoj plaĉas de longe. Plurfoje li ŝtele fiksis rigardon al figuroj en libro de iu tenata kaj legata; sed ĉiufoje kiam li ekkaptis la enhavon, tiu jam turnis alian paĝon. Bonege! Nun li povas mem lui kelkajn pecojn.

"Unu por 21? Certe." Li sin ŝovas al luiganto kaj ŝajnigas sperta.

"For, kokido!" Tiu alĵetas malestiman rigardon.

"Kial insultas? Mi havas monon." Kaj li vidigas la 5 monerojn, pro ŝvito brilantajn en lia manplato.

La viro prompte etendas la manon por kapti la kvinon. "Unu por 5, 5 por 25, sed favore al vi por 30."

"Ne, ne! Unu por 15! Alie…"

Li remetas la monerojn en la poŝon, ĵetante rigadon al libro en ies manoj.

Fine la nombro fiksiĝas je 10. Doninte 2 monerojn, li elektas 20 bildolibrojn.

Analfabeta, li tamen povas iel interpreti la enhavon. Li pacience rigardas desegnojn malgraǔ ke liaj okuloj stumblas de tempo al tempo, eble pro tio, ke li ne scipovas legi, eble pro malhohereco kaǔzita de mallerta pentrinto.

Pluraj malicvizaĝaj viroj sieĝas virinon kaj knabon, certe ŝian filon.

"Viraĉoj!" Li tre kompatas la virinon kaj ŝian filon. Li volas ilin helpi, sed li ne povas, ĉar tio estas nur bildo. En kolero li preskaǔ ŝiras la folion, kiu tamen cedas vicon al la sekva paĝo kaj li vidas, ke la virino kaj knabo kuras en arbaron, persekutate de la malbonaj viroj. Alia paĝo montras figuron kiu, kun la kapo tute razita, portas robon kaj rozarion ĉe la kolo, longan ĝis la granda ventro — li rekonas, ke tio estas bonzo.

"Por kio venas bonzo?" Li sin demandas.

"Helpu la onklinon kaj fraton!" Lia krio altiris multe da surprizitaj rigardoj.

"Ne ĝenu aliajn!" Riproĉas la luiganto.

Sekvafolie, ili jam ne batalas, sed staras ambaǔflanke de la bonzo, de kies buŝo radias du strekoj kvazaǔ formante trumpeton, en kiu saltas multaj kvadrataj pecoj kiujn li rekonas kiel ideogramojn tamen neniom povas legi, tial li neniel scias, kion la bonzo diras. Ĉu iun demandi? Ne! Kial humiliĝi kaj trafi rokon per ovo! Lasu! Sed sen klarigo li ne povas kompreni, pro kio la virino kaj ŝia filo jam estas ne en la arbaro, sed en domo – ŝi sidas sur lito, kun la kapo klinita, aǔ pro laco aǔ pensado pri io; la knabo staras ĉe ŝi, ankaǔ lia buŝo sputas trumpeton, ankaǔ la trumpeto enhavas damnindajn ideografiaĵojn. Kio okazas? Ĉu la viroj malliberigas ilin? Ŝajne ne, ĉar la loko evidente estas ne malliberejo, sed ĉambro, tre lukse meblita. Aǔ la bonzo magie forigis la ulaĉojn kaj sendis la virinon kaj ŝian knabon en ilian hejmon? Certe! Kiel li informiĝis en plurjara vagabonda vivo, bonzo devas nek manĝi viandon nek bati iun – ha, viando, bongustega, kaj lia ventro forte bruas atentigante ke li jam devas klopodi por sin almenaǔ duonsatigi. Sed li ne devas vane pagi. Li do foliumas kaj foliumas. Lin interesas nur virinaj kaj knabaj figuroj, kiujn li provas rilatigi al la antaǔa rakonto.

"Al vi!" Li redonas la 20 bildolibrojn. "Ĉu ankoraǔ io virina kaj knaba?"

Traktante ion kun iu leganto, la mastro levas ĉeloke kompleton da bildolibroj kaj donas al li.