• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:36:18    
Mao Dun: Rakonto pri Nazego (III)

cri
Ja virinon unuarigarde nia heroo vidas sur la kovrilo. Sed jam ne tia! Vidu, kiom luksas ŝiaj vestoj! Kiel ŝi arogantas kaj malkompatindas, eĉ pli, abomenindas! Li iom koleras, turnante kelkajn foliojn. Feliĉe, ke li ne pagas; li do redonas la kompleton.

"Ne amuza! Al vi!"

"Pagu! Du!"

"Kio? Mi nur iom rigardis por elekto. Sed monon al vi?"

"Vi ne antaǔdiris tion. Por elekto unu libro sufiĉas, sed vi prenis kompleton. Ĝuste du, ne malpli!"

Nia protagonisto iom embarasiĝis, domaĝante la du monerojn.

"Bone! Morgaǔ!"

"Bastardo! Ne!!"

"Ne, vi ne konas min? Mi estas Nazego! Iru demandi avinon ĉe la ejo!" Kaj li rapide forkuras.

Li sekurigas la du monerojn, je la kosto, ke li konfesas sin Nazego. Ho ve! Post longa tristo li atingas la malon lulante sin per tio, ke Nazego fakte estas ne nur ne malbona, sed ankaǔ distingiga kaj eble eĉ eminentiga. Ĉu ĝi ne estas la plej nobla parto de la korpo? Ĉu oni ne tuŝas sian nazon per la montra fingro, dirante "Mi estas bravulo"?

5.

Nia protagonisto – nu, ni nomu lin Nazego, se li jam mem diris: "Mi estas Nazego!"

Post unu jaro, eble pli, li faris ankoraǔ iujn pli notindajn aferojn.

Jen sufoke varma tago. Jen horo tagmanĝa. Jen strato homplena. Nia Nazego sin lokas tre taǔge por kapti iom da feliĉo de beataj homoj.

Kate li saltas malantaǔ paron da junaj homoj kaj milde petas: "Bona fraǔlino, bona sinjorido, moneron, bonvole!"

Laǔ lia sperto nur humilo kaj pacienco gajnigas. Li kompatige sekvas la ĉarman paron. Ĉi-okaze la ineto paǔtos kaj muse krietos: "Naǔza trampido!" Tiam la uleto elpoŝigos unu moneron, probable eĉ du, por aĉeti purecon ĉe la oreloj kaj plezurigi la junulinon. Sed ĉi-foje la taktiko de Nazego ne efikas. Ili ĉiam, brako en brako, babilas kaj kveras kaj kolombumas, tute ne aǔdante lian petadon.

Sekvas direktoŝanĝo kaj ĉe strata angulo staras deĵoranta policano. Nazego haltas kaj, post kiam la paro iom foriĝas, aplombe paŝas preter la policano.,

Li volas atingi ilin, sed ŝajne ne eblas. Vidinte ke la paro haltas, li rapide kuras.

Virino proksimiĝas al la paro kaj ilin alparolas. Subite la du inoj kverelas kaj sin batas torde pinĉe ŝire pike, dum la ulo turniĝas pacige jen al tiu jen al la alia. Kiam Nazego atingas, jam multaj homoj svarme ĉirkaǔas ilin kaj iuj donas proponojn.

Bum! Monujo falas. Sole Nazego aǔdas kaj vidas. Li sincere paŝas al ĝi kaj levas ĝin. Li metas ĝin en sian poŝon kaj ŝovas sin tra sub femuroj de iu adolto. Fajfante li forpaŝas.

En simila okazo li, ankoraǔ ne lerninta prenon el ies poŝo, sufiĉe kuraĝas kaj rezolutas.

Eble vi ankoraǔ memoras, ke antaǔ pli ol unu jaro Nazego, post longa hezito, malversaciis 5 monerojn. Kial li ne enpoŝigis ĉiom da moneroj kaj tuj forkuris, sed nur 5? Ĉu pro sensperteco aǔ timemo? Ne, sed pro tio, ke li ne volis perdi la konfidindecon.

6.

En serenaj tagoj Nazego estas "kosmopolito". Tage ni povas vidi lin ie ajn, sed vespere ne, certante tamen, ke li restas en la "Granda Ŝanhajo" anstataǔ flugi al alia lando aǔ ĉielen.

Eble li, kiel rato, havas hejmon subtere? La aǔtoro ne faris enketon.

Tamen la aǔtoro povas solene proklami kun respondeco, ke unu el la nefiksitaj "hejmoj" de nia Nazego troviĝas nek en la ĉielo nek sub la tero.

Estimata leganto, probable vi ankoraǔ memoras, ke la norda kvartalo de la "Granda Ŝanhajo" ĝuis la "januar-28-an"* bapton kaj fariĝis ruino. De tiam ĝin kovras rememorigaj herbaĉoj. Tronas aǔ kolonas sporade altaj muroj, kvazaǔ por ĉiam ne faligeblaj, super sangaj koagulaĵoj kaj teraj cikatroj de la respektinda "Granda Ŝanhajo". Ĉe peco de la altaj muroj dormas cementa rubujo kiel atestaĵo de iama prospero. Sed nun ĝi ŝajnas tera altaĵo pro koto kaj dispecigitaj brikoj kaj tegoloj. Foje kaj iel – ni povas informiĝi nek pri la dato nek pri la kaǔzo – nia Nazego eltrovis la barokan "kelon" kiu tuj plaĉis al li. Post penado li faris vintruman palacon el ĝi. Ĝi iĝis lia hejmo situanta nek enĉiele nek subtere. Oni ja vidis, ke li solene rampas el ĝi.

Tago ne varma, laǔ kalendaro unu el la lastaj tagoj de la unua monato de la jaro. Tago ne tre malvarma, sed sensuna. Jes, sen la suno kiu ekde la mateno kaŝas la plorpretan vizaĝon.

Ĉi-tage, troviĝas honoraj homoj en iu angulo de la "Granda Ŝanhajo". Ili sidas, leviĝas kaj silentas 3 minutojn. Fine ili disiĝas kaj rapidas al sia laboro en prefektejo aǔ oficejo.

Ĉi-tage torentas diversaj homoj kun indigna tajdo sur la longituda arterio de la "Granda Ŝanhajo". Ilia terskua kriado eĥas la kanonadon okazintan antaǔ 4 jaroj.

Nia Nazego rampas el la "hejmo". Li iras suden, por trovi ie matenan manĝon. Lin trafas ĝuste la grandioza homfluo. Li prenas ĝin por funebra procesio. Li tuj eksplodas de kolero pro tio, ke lia amiko Kvineto ne anticipis la informon al li. Li rapidas por ne perdi la bonan ŝancon gajni ion, ankaǔ por rigardi, ĉu Kvineto portas funebraĵon en la vicaro.

Kio? Ne vidiĝas paperaj pioniroj kaj ĉevaloj! Sed antaǔe marŝas kitelaj viroj, eǔropvestitaj sinjoroj kaj robaj sinjorinoj, sekvate de… ŝajne lernantoj, laboristoj, oficistoj, instruistoj, kelneroj kaj komizoj… kaj nia Nazego, apenaǔ ilin distingante, ekhavas grandan eltrovon: Flageto flagras en ĉies mano.

Tajdas la vicaro, pli kaj pli longa pro aliĝo de sennombraj homoj, mantelaj kaj jaketaj, oldaj kaj junaj, de ambaǔ seksoj, de la du flankoj de stratoj.

Iuj, inkluzive de biciklantoj, disdonas cirkulerojn al flanke rigardantaj homoj kaj parolas kun ili.

"Vivu liberigo de la Ĉina Nacio!"

"Vivu liberigo de la Ĉina Nacio!!"

Terskue, ĉielrenverse. El centmiloj da gorĝoj, formantaj grandegan gorĝon.

Nazego ne komprenas la signifon de la lozungo, tamen jam certas ke la senfina vicaro ne estas funebra procesio. Li ja sentas iom da malespero pro sengajneco unuflanke kaj interesiĝon aliflanke. Subite iu ŝovas paperon al li en la manon kaj diras:

"Amiketo! Kuniru! En la patriotistan paradon!"

Nazego, kiel kutime tre kuraĝa en arda situacio, prompte saltas en la vicaron, malgraǔ tio, ke li ne komprenas la celon.

La vicaro marŝas kaj marŝas. Tri gejunuloj iras antaǔ nia Nazego, kiu hazarde vidas monujan tenilon kaj lia mano tre emas sin etendi al ĝi. Ĝuste tiam ferocaj policanoj alsaltas, rabas ies flagojn kaj hurle ordonas:

"Ne kriaĉu plu sloganojn!"

Nazego ektimas kaj sin ŝovas tra kruroj de altulo. Returninte kun scivolo la kapon li vidas, ke la policanoj batas la gejunulojn. Ankaǔ nia Nazego ricevas batojn. Fine li komprenas, ke la gejunuloj estas bonaj.

La policana interveno ne sukcesas subpremi la manifestacion, sed male servas kiel oleo sur fajro.

Kriante sloganojn, iu junulo vigle svingas la brakojn, pro kio lia monujo elsaltas – sole nia Nazego vidas. Li ĝin lerte levas kaj pese movetas la manon.

"Faligu ĉiujn naciperfidulojn!"

Nia Nazego fakule ŝovas per magia manovro la monujon en ties poŝon. Li sentas sin senprecedence triumfa. Li ovacie svingas la braketojn. Li solene krias;

"For…"

*Januar-28-a: Nokte de la 28-a, jan. 1942, japana agresa armeo faris atakon al la norda parto de Ŝanhajo.