• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:37:55    
Laoshe

cri
"La patrino sola nin vivtenis. Por niaj vestoj kaj manĝoj ŝi lavadis ies kostumojn, ankaǔ faris flikadon kaj kudradon. En mia memoro ŝiaj manoj ruĝas kaj iom ŝvelas la tutajn jarojn… Mia vera instruisto estis la patrino; ĝuste panjo kiu donis al mi la karakteron. Panjo, analfabeta, edukis min pri la vivo."

Jen vortoj el <> publikigita aprile de 1943. Kies artikolo? De Shu Qingchun (1899-1966), konata kiel "Laoshe".

La patro de Laoshe estis soldato gardanta muregon de Pekino kaj apenaǔ povanta vivteni la familion; kaj tiom pli tragike, kanonoj de okpotenca armeo 1) glutis la vivon de la patro, kiam eta Shu aĝis nur malpli ol 2 jarojn! Kiu povus imagi, ke ĝuste ĉi tiu infano barakte kreskanta sub la ĉiam ruĝaj kaj iom ŝvelaj manoj de malklera lavistino, fariĝis granda, monde fama verkisto kies romanoj kaj dramoj legeblas en multaj lingvoj, ankaǔ en la internacia!

Li baraktis kaj baraktis, strebis kaj strebis, kaj fine sukcesis varbiĝi en senpagan normalan kolegion. Diplomite en la aĝo de 19 jaroj, li eklaboris kiel instruisto de elementa lernejo. Poste li iĝis estro de la lernejo. En la jaro 1922, li komencis verkadon kaj <> akuŝiĝis kiel debuta novelo. Post 2 jaroj, karesate de aǔspicia ŝanco, li veturis al Britio kaj engaĝiĝis kiel ĉinlingva docento en la Orienta Instituto de la Londona Universitato. Dume li, jam reganta la anglan lingvon, legis multe da originalaj romanoj, kiuj ofte rememorigis al li kontrastajn fenomenojn de la hejmolando kaj aliflanke instigis lin al verkado per ilustraĵoj pensigaj al li tiel: "Estas bildoj en la romanoj, estas bildoj ankaǔ en mia memoro. Kial mi ne vidigu miajn bildojn per vortoj?" Kaj sekve, frazon kaj frazon, fine sennombraj vortoj formis la unuan romanon, kiun li titolis <> 2) kaj kies ĉefa enhavo: Jen apaĉo kiu disrompas la amon de du junaj paroj per diversaj klaǔnaĵoj kaj brutalaj agoj, kio kaǔzis morton de tiu paro kaj forkuron de la alia. La romano aperis en multaj numeroj de <> kaj vekis atenton de la publiko per flua kaj facila lingvaĵo. Poste Laoshe verkis ankoraǔ 2 romanojn en Britio.

En 1930 Laoshe forlasis Brition por reveni al la patrolando. Survoje li restis duonan jaron en Singapuro kaj eĉ estis engaĝata kiel mezlerneja instruisto. En tiu kolonio de britaj imperiistoj li vidis eĉ pli da nacia subpremado kaj rasa diskriminacio, spertante aliflanke revolucian tajdon el studentoj tre ardaj en revolucia esplorado. Kaj li verkis fabelon <> pri grupo da naivaj infanoj, meze de kiuj lirlis pura akvo el la koro de la aǔtoro simpatia al la subpremata nacio kaj esperanta, ke ĉiuj feblaj kaj malgrandaj gentoj en la mondo leviĝos al komuna batalado.

Atinginte la patrolandon, li verkis romanon titolitan <> kaj temantan pri maj-tria tragedio 3), sed domaĝe, ke ĝi cindriĝis en milita fajro. Poste li prenis intrigon de ĝia parto el la memoro kaj verkis novelon <> kiun vi, kara leganto, povas ĝui en <<Ĉina Antologio>> 1919-1949, p. 342.

En 1932 aperis fableca romano <>, aludanta tenebran Ĉinion regatan de kuomintanga reakciularo. La sekva jaro vidigis al legantoj romanon <>. Samtempe li verkis ankaǔ novelojn, kiujn ni preterlasu por mencii lian faman romanon <> verkitan en 1936 kaj markintan ke li, rezigninte profesorecon el Shandong-Universitato 4), faris el si profesian verkiston. Foje li aǔdis rakonton pri rikiŝisto, kiu aĉetis ĉaron sed poste ĝin vendis, denove ĝin aĉetis, kaj denove ĝin forvendis… Laoshe akre sentis tipecon, esprimante ke tio mem estas romano. Elano pelis lin al malriĉula kvartalo, ke li kolektadu, printempe kaj somere de 1936, materialojn, dank' al kio la romano fariĝis lia ĉefverko, kaj puŝis lin en novan etapon de la verkado.

Novembre de 1937 Laoshe, adiaǔinte la edzinon kaj gefilojn, veturis el la urbo Jinan kaj post granda klopodo atingis la urbon Wuhan por partopreni en nacisava literatura movado. Nova situacio de kunlaboro inter la Komunista Partio kaj Kuomintango kaj de unuiĝo en la literatur-arta rondo favoris, ke Laoshe havu rektajn kontaktojn kaj intimajn rilatojn kun komunistoj kaj revoluciaj verkistoj, ĝuante iliajn subtenadon kaj helpadon en la ĉiutaga vivo kaj laboroj. Marte de 1938, fondiĝis "Tutlanda Kontraǔmalamika Ligo de Literaturistoj kaj Artistoj" kaj li elektiĝis kiel grupa estro pri ĝeneralaj aferoj, fakte respondeculo de la tuta ligo pro tio, ke ĝi ne instalis prezidanton. Pro bezono en laboroj li elvolvis ĉiujn ĝenrojn, verkante jen eseon, jen lokan operon, jen popolkanton, jen teatraĵon, jen novforman poemon kiuj, plaĉaj al la popolamasoj, rapide populariĝis. Sed plej granda sukceso manifestiĝis en drama verkado.

En la komenco de 1946, Laoshe veturis al Usono laǔinvite por lekciado. Li restis en Ameriko 3 jarojn, ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Dume li finis la lastan volumon de <> kaj alian romanon titolitan <>. Tre amuze pri ĉi lasta: Oni eldonis ĝian anglalingvan version en Usono, 1952, sed nur ekde 1980 ĉinaj legantoj povas ĝui la eminentan realisman romanon, enĉinigitan el la angla traduko pro perdiĝo de la originalo.

Granda parto de la verkoj de Laoshe naskiĝis el la vivo de subtavolaj popolanoj. Liaj verkoj sin karakterizas per fluaj kaj sukaj esprimoj de la parola lingvaĵo en Pekino, ankaǔ per humureco kaj sprito eble pro influo de britaj romanoj.

1) Okpotenca armeo: En 1900 Ĉinion invadis koalicia armeo konsistanta el aǔstraj, britaj, francaj, germanaj, italaj, japanaj, rusaj kaj usonaj oficiroj kaj soldatoj!

2) Lao-Zhang: "Lao" signifas ĉi tie respekton aǔ intimon; "Zhang" estas familia nomo. Povas esti ankaǔ "Zhang- Lao", sed jam multe pli respekta voko ol "Lao-Zhang". Ĉiuj mezaĝaj kaj maljunaj (pli ofte viroj) povas esti "Lao-x (familia nomo)", tamen nur tiuj kun granda aĝo kaj alta statuso ĝuas la vokon "x-Lao".

3) Maj-tria tragedio: La 3-an de majo, 1928, japana armeo atakis la urbon Jinan, dum kuomintanga reakciularo malpermesis reziston kaj ordonis retiri trupojn, kaǔze de kio pli ol 5 000 ĉinaj soldatoj kaj popolanoj mortis en pafado kaj perfortado fare de japanaj agresantoj!

4) Shandong-Universitato: Sinteza universitato en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong (En PIV Ŝandong). Ĝi establiĝis en 1926.