• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:38:45    
Laoshe: La Naǔa de Majo

cri
Preskaǔ ĉiuvespere venis Zhang Bing tiel malgrasa kiel senŝeligita arbeto, por trinki teon. Apenaǔ io vidiĝis sur lia vizaĝo, kio estis paro da profundaj kaj nigraj okuloj kiuj atestis, ke ne pro la magreco li estas senenergia. Kiam li finis la 3-an bovlon da teo, liaj okuloj sparkis kaj lipoj spasmis kvazaǔ tiuj de infano preta eksplodi per ploro, kio heroldis ke li trumpetos komenton.

Liaj vortoj ofte ne koheris, ĉar li parolis pri io ajn momente rememorita aǔ trafita. Tamen pri kio ajn temis, li ĉiam konkludis:

"Jam nenia espero ĉe ĉinoj, tion pruvas la afero, kion mi ĵus diris!"

Li verŝis teon, trinkis ĝin, fermis la okulojn kaj silentis.

Iun nokton, elektra lampo tiom ŝparemis, ke mi ne povis legi libron. Venis Zhang Bing. Li observis la lampon, kvazaǔ dirante: "Senesperaj ĉinoj! Vidu la lampon! Kia elektrolampa kompanio!..." Li sidiĝis.

"Kio nova?" Preninte tri bovlojn da teo, mi ride demandis.

Li ridis, ekster mia atendo – kutime li ne ridis.

"Lukto!" Li fine respondis.

"Kiu? Vi?"

"Mi!" Lia rigardo fiksiĝis al la tea bovlo. Kaj post 5 minutoj: "Kion vi faru vidante, ke fortika junulo batas 8-jaran knabon?"

"Lin deadmonu."

"Vidinte lin bati knabon, vi pensas, ke vi devas lin deadmoni. Kaj vi faras tion, kaj li ĉesigas la baton kaj foriras grumble. Ĉu la knabo ne vane ricevas la batojn? Kaj ĉu tio ne signifas, ke via pacigo estas sensenca?" Eklumis liaj okuloj, fiksitaj al mi.

"Tute egale, mi certe lin riproĉos, ke li komprenu, ke oni ne devas molesti infanon, ĉar tio estas malnobla."

"Jes, malnoble. Sed li certe ne tiel agus, se li povus kompreni kio estas hontiga. Tia ulo, se vi kritikos lin, certe demandos: 'Kio koncernas cin? Kio ci estas? For!' Vi faros klarigon al li? Prefere al ŝtono! Almenaǔ ke ŝtono ne reatakos vin. Se vi parolos plu, vi allogos pli kaj pli multajn scivolulojn. Kio fine? Mem imagu! Alifoje li batos alian senhelpan knabon kaj ricevos nenian punon..."

"Li do estu tuj punata!"

"Certe! Mi jam faris. Bati knabon? Mia animo brulis. Mi elpaŝis, senbrue, senvorte, kaj subite fortan vangofrapon al li."

"Kaj li?"

"Li? Mi jam antaǔpensis: Se mi lin admonus anstataǔ bati, li forirus kun feliĉo el sia bato. Homo, duona besto! Se mi farus klarigon pri ia virto aǔ moralo, li ne akceptus, sed pugnus min pro malpacienco. Tiam eĉ la ŝancon rebati mi ne havus." Li denove ridis, kaj mi subkomprenis la motivon.

"Sed," mi demandis, "kiel vi rivalu, se vi batus lin?" Mi tre zorgis ĉi tiun punkton, konsiderante lian skeletecon.

"Mi jam antaǔzorgis ankaǔ ĉi tion. Se mi batos lin, li certe faros reatakon, kaj mi nepre venkiĝos. Tamen komprenu, ke tia ulo, kia ĉiam inklinas iun molesti per sia muskolo, tuj levas la manon al la trafita vango – la doloro momente forgesigas al li rebaton. Kiam li klare vidas min, li eĉ ne aǔdacas pugni min..."

"Kial?"

"Tia homo ĉiam misuzas sian superecon de la korpa fortiko. Antaǔ ol bati iun, li kalkulas eblecon de gajno, tial li malofte venkiĝas. Sed jen, subite vangofrapo lin trafas. Li ne povas ne pensi, ke la batinto ne estas ordinara. Aliflanke, se li vere rebatus min, nu, mi ne tiom stultus kiom la knabo; mi venigus patrolanon aǔ trenus lin al polico, ke li perdu unu tagon kaj komprenu, ke batinte homon oni devas esti eskortata al la polico." Li paǔzis, evidente pro maltrankvilo, ĉar li batis iun, certe.

Mi provis ridigi lin dirante: "Okulon pro okulo! Jen trafa taktiko kontraǔ tiaj uloj. Ĉu ne kiel vi ofte diris, la homoj estas senesperaj?"

Sed li nur milde skuis la kapon, anstataǔ ridi. "Tio okazis matene. Posttagmeze, proksimume je la 5-a, mi denove renkontiĝis kun li."

"Kaj li levis la manon?"

"Tre bone, se jes. Nu, kion... kion mi diru? Kiom tragedie! Kiam mi vidis lin, li kondukis du alilandajn knabojn, proksimume 10-jarajn. Evidente li estas servisto de alilandana familio. Li paŝis al mi, milde tenante ilin je la mano, kaj petis, eĉ humilaĉe petegis, ke ili piede batu min. Poste li sin turnis al mi: 'Vi, ci kuraĝis bati min! Eĉ eǔropaj sinjoroj ne batas min!' Kaj denove petis: 'Batu lin! Batu! Ĉu li aǔdacas tuŝi alilandanon!'"

Post paǔzo li denove sin turnis al mi kaj subite demandis: "Kioma tago hodiaǔ?"

"La naǔa de majo." Respondante mi larmis. Sed mi ne sciis, kial larmoj perlis en miaj okuloj.

"Ho!" Li leviĝis. "Jen kial tiom da sloganaj paperoj legiĝas sur la stratoj, 'For imperiismon!'"

Kaj li jam ne diris, ke ĉinoj estas senesperaj.

li foriris, ne preninte la lastan bovlon da teo.