• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:39:29    
Laoshe: La Edzino de Eta Qiu

cri
De la antikveco la amoro ne konas leĝon. Tamen apenaǔ cirkulis skandalo en la antikva tempo, pro manko de gazeto kaj ĵurnalo. Ignorante la foran antaǔecon, mi retrospektivu la jarojn de mia infaneco! Tiam amaĵo ondis nur angule. Mi memoras najbaron Eta Qiu, kiu nun certe estas jam maljuna Qiu. Sed mi same vokas lin Eta Qiu, eĉ se lia hararo tute blankiĝis.

Kiam kaj de kie li venis, mi jam ne povas rememori. Sole tio restas en mia menso, ke li kunkondukis junan edzinon. Ili loĝis en norda ĉambro. Poste mi ofte aǔdis, ke preskaǔ ĉiunokte ili kverelas kaj interbatas sin. Sed strange, mi vidis neniun vundon ĉe ili. Mi trafis nur, ke tage ili vivas en gajo kaj harmonio. Ĉu ili sin atakis reciproke per vato? Aǔ oni mensogis?

Mi trovis, ke ilia ĉambro estas ĉiam pura, varma kaj havanta ian "guston" – kian, tre apartan, ne priskribeblan, tute eksterordinaran, guston de la juna paro. Gusto, sole per kiu vorto mi povas klarigi, kial tiom da najbaroj, precipe mezaĝaj viroj, volonte vizitis ilin kiuj, dum babilado kun gastoj, sin montris ĉiam feliĉige gajaj, afablaj kaj komplezaj, kiom en novjara tago bonvenigaj al gratulantoj. Sed post foriro de la gastoj, interlukto tuj okazis – iuj eĉ ĵuris je Ĉielo, ke ili aǔdis atakajn bruojn.

Eta Qiu, en la okuloj de najbaroj, estis malatentema kaj hasta. Ekster la hejmo li ĉiam iris, kvazaǔ fluante, kaj neniu vidis lin ie halti eĉ dum momento. Fakte li ne kvietis ankaǔ en la hejmo. Sidante li ĉiam movis la manojn, jen palpante kudran linion de vesto aǔ pantalono, jen karesante seĝan randon, jen frotante la vizaĝon; kaj liaj piedoj serĉadis vojon, kvazaǔ li farus paŝojn eĉ sidante dum babilo. Ĝuste pro ĉio ĉi li neniam povis fariĝi "maljuna Qiu", kvankam neniu el la najbaroj lin subtaksis. Sed aliflanke ni lin titolis kun ioma malestimo "Testuda Kolo" pro tio, ke li ĉiam kuntiris la nukon.

Ne sole mi en la infaneco, sed ankaǔ tiamaj mezaĝuloj vidis nuda la dorson de la edzino de Eta Qiu. En la antikveco ne licis al virinoj senvestigi la bruston, sed ŝi lasis, ke oni spektu ŝian torson. Eĉ mi, nur infano, sentis ian troecon. Nun mi komprenas, ke tio estas bohemio. Ĝuste al ĉi-tiaulino ĉiuj, de monarko ĝis plebo, povis verŝi ion ajn el la koro. Vendistoj de sezama oleo, freŝa legomo kaj tiel plu, ĉiam donis al ŝi pli multe ol al aliaj. En miaj knabaj okuloj ŝi ege ĉarmis. Belis la dentoj kaj rido. Ĉe rido montriĝis monde plej blankaj dentoj. Kaj kia blanko, forte reviga! Mi ofte portis ternuksojn, fabojn aǔ jujubojn en ŝian ĉambreton, ĝuste por ĝui la elanigan dolĉon de ŝia rido kaj fascinan blankon de ŝiaj dentoj – jen la plej granda feliĉo en mia knabeco.

Ŝi ne naskis idon. Foje mi aǔdis ŝin diri duonŝerce kaj duonkolere:

"Ĉu vi, pasto, meritas esti patro!"

Lia kolo kvazaǔ neniiĝus pro forta kuntiro. Tre morna, li silentis, dum longa tempo, stultece frotante al si la vizaĝon, ĝis ŝi kriis:

"Iru por alumeto!"

Kaj li ride sagis for, kvazaǔ ne tuŝante la teron per la piedoj.

********************

Iun tagon, vintre, apenaǔ forlasinte lernejon, mi vidis, ke Eta Qiu staras en strateto. Kiam mi atingis lin, li palpis mian ruĝan banton. Mi pensis, ke li malsanas, ĉar li aspektis tre maltrankviliga.

"Ĉu vi vidis ŝin?" Fine li demandis.

"Ne."

"Ne?" Lia tono teruris min, kvazaǔ tono de virino kiu estis prenanta loton por malsanega solfilo inklinante aǔskulti veron sed rifuzante ĝin.

Li galopis for.

Tiuvespere mi vizitis la edzinon de Eta Qiu, sed trafis la pordon fermita. Mi ploris, tenante arakidojn. Eĉ unu pecon mi ne senŝeligis.

Matene mi ŝin revizitis, sed vidis nur lin kiu sidis kun la manoj ĉe la okcipito, sur la rando de terlito. Mi vokis lin plurfoje, tamen li ne respondis.

En duona jaro, ĉu al lernejo, ĉu el ĝi, survoje mi turnadis la okulojn, esperante trafi ŝin. Neniam!

Mi ne iris plu al ŝia ĉambro, restanta pura kaj varma, tamen manka je la aparta gusto, ŝiaj gusto kaj odoro.

Mi ofte vidis ŝiajn blankajn dentojn sur muro aǔ en la aero. Sed ili jam ne krakigis miajn nuksojn!

Eta Qiu fariĝis kiom pli neglekta tiom malpli parolema.

Eĉ frue reveninte, li ne faris kuiron, sed stultis en sia hejmo. Ni ofte lin invitis al manĝo. Dume li restis tia, gaja kaj moviĝema, tamen lia rigardo svage vagis, jen al la pordo, jen al la fenestro. Ni intence ne menciis lian edzinon.

Foje mi forgesis tian tabuon kaj demandis pri ŝi. Li tuj kuris en sian ĉambron. Regis tenebro ĝis mateniĝo.

Pli ol duonan jaron.

Iun tagon mi, forlasinte la lernejon, ludis kun aliaj ekstere. Survoje al la hejmo mi renkontiĝis kun Eta Qiu hastanta ien.

"Por kio?"

Momente li ne sciis kiel respondi al mi. Feliĉon mi legis sur lia vizaĝo. Lia koro tiom plenis de ĝojo, ke li ne povis paroli.

Post longa tempo li flustris ĉe mia orelo: "Ŝi revenis!"

Jen kial li tiel hastis, por aĉeti frandaĵojn.

Mi flugis hejmen. Ja, ŝi! Ankoraǔ tiom ĉarma. La dentoj restas monde plej blankaj. Ŝi, nur iom malpli grasa.

Kien ŝi, for pli ol 6 monatojn? Eĉ nun mi ne scias. Tiam kaj li kaj mi sopiregis al ŝi, ke ŝi frue revenu. Poste, nek li, nek mi demandis, kial ŝi forkuris.

Ŝajnis, ke sanktis eĉ tiama adulto.

Ekzistis nek ĵurnalo nek gazeto, tial Eta Qiu ne havis ŝancon publikigi sian foton. Tial lia feliĉo ne reperdiĝis.