• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:40:16    
Laoshe: Fantometo de Amoro

cri
Neniam mi vidis, ke Ling tiom gajas. Ŝia konduto estis preskaǔ suspektinda, se ne terura. Ŝi zumis laǔ iu melodio, kaprice aldonante notojn, kvazaǔ ŝi povus tiel kanti eterne kaj ĉiam freŝe.

Ŝi metis la manojn sur fotelajn brakojn, ŝajne por leviĝi. Sed ŝiaj piedpintoj ankoraǔ faris taktojn sur la planko, forigante ŝian ideon pri stariĝo. Ŝiaj okuloj turniĝis al la plafono, kvazaǔ por pluki de ĝi freŝan rozfloron. Dume ŝi mem aǔdis mikrosonojn el ruĝa aǔro jen fortiĝanta jen paliĝanta sur la vizaĝo. Ŝi jam estis ekster si de plezuro.

Subite ŝi leviĝis, ronde paŝis kaj saltetis en la ĉambro, kun intence farita anheleto kaj larĝa rido. La hararo kovris la dekstran okulon, ŝi do svingis ĝin malantaǔen per la elasta kolo. Post pluraj rondiroj ŝi kruce metis la manojn sur la okcipiton kaj denove rigardis la halucinan rozon sur la plafono.

"Ling!" Mia voko.

Kaj ŝia rigardo revenis de la ĉielo en la ĉambron kaj, apenaǔ trafinte la mian, iom sin movis ĝis la lobo de mia orelo.

"Por kio vi tiel gajas." Mi fakte ne demandis, sed parolis kun incita tono.

"Divenu do!" Nur du vortojn, dum ŝi diris "do" muzike, kvazaǔ ĝi konsistus el du perloj, unu pli granda ol la alia.

"Kiel oni povas penetri marĉon en via hundina ventro!" Mia rideto dampis la meritan forton de la krisigno "!".

"Vi, fia io! Baton al vi!" Ŝi tre gajis, kaj "fia" iĝis "mia".

"Ne ŝanĝu la temon! Respondu!"

"Ne, ĝuste ne! Ne ne ne!" Gluglis ŝia rido. Tamen strange, ke mi sentis ĝin ne natura.

Post 3 minutoj ŝi vidigus larmojn, se mi ne demandus plu; sed antaǔ 3 minutoj ŝiaj larmoj jam torentus, se mi farus demandon; kaj la tuta mondo iĝus larmomaro, se mi nenion farus post 60 sekundoj. Ho ve, malfacile fari decidon! Ja multe da vermoj troviĝas en la vivo de la amo, kaj ĉiu el la vermoj kapablas tikli vin al tio, ke vi povas nek plori nek ridi. Tiel plurajn fojojn en ĉiu tago.

"Ho, trezoro, diru!" Mia peto ne atingis sufiĉan gradon.

Ŝi paŝis al mi kaj metis la manojn sur la dorson de la liana fotelo, en kiu mi sidis. "Mi diru al vi?"

"Bona karulin'!"

"Mia fratineto baldaǔ venos."

Mia koro refalis el nubo en la bruston. "Ĉu tiom gajiga la alveno de Ying? La lastan sabaton ŝi jam venis. Certe pro io alia." En la amoro petolas fantometo nomata Serpento.

Mia kulpo estus nur petolemo, se ŝia vizaĝo reruĝus. Sed tia koloro ne revenis, mi do antaǔvidis malserenon.

"Vi ĉiam ne volas, ke oni havu amikon!" La unua fulmo.

"Ŝi venos kun iu?" Mia tondro.

"Ignorinda, ignorinda!"

Mi trafis el ŝia krio.

Malnova amato? Ho ve, mi ne pensu pri ĉi tio, je la honoro de la amo! Kio gravas, se ŝi malkaŝe dirus, ke ŝia amito venos? Nenio gravas, ĉu ne? Kiom ŝi gajis! Sed nun, nubo tegis ŝian vizaĝon.

Residiĝinte ŝi denove manipulis la voĉorganon por krei kanton. Regis tamen neniom da arto.

Silentis, kaj ŝi, kaj mi, ambaǔ fabrikantaj nimbuson. Pluvego estis atakonta post la fulmo kaj tondro. Neniu volis la unua deklari armisticon.

Milito kaǔzita de bagatelo estas malfacile haltigebla. Familio bezonas infanon, almenaǔ hundon aǔ katon. Eĉ paro da anĝeloj, restantaj ĉiam kune, devas interbeki kaj doni modulon.

Mi planis aĉeti katidon. Dum la projektado mildiĝis mia kolero. Sed la "mio" ne emis la unua paciĝi. Nu, bone, katidon neĝe blankan, kun kurtaj piedoj kaj longa korpo, kaj oreloj similaj al kotona kapsulo. Certe tia besto reduktos niajn konfliktetojn. Certe! Sed ĉu alispeca batalo eksplodos pro ĝi? Eksedziĝo, kompreneble, pli simplas ol bredado de kato. Tamen mi ne frenezu, nek la unua faru tian paŝon! Pro ĝentlemaneco? Kiom ĝi valoras? Ne kapitulacu humilige al vi mem! Ridas la koro? Mi revenis al la kat-aĉeta taktiko.

Ying venis. Ŝi bonvole ludu la rolon de alabastreca katido! Sed, kion mi diru? Pli juna bofratino ĉiam staras sur la flanko de edzino, kiam konflikto, eĉ la plej malgranda, okazas. Tiom pli fianĉinigita bofratino. Ying, havanta ulon numero 1 en la mondo, ĉiam ĉikane serĉis mankon de la bofrato, por aldoni pli da briloj al sia fianĉo. Mia strategio montriĝis tia, ke mi ne furiozu antaǔ la du fratinoj. Mi simple donu la edzinon al ŝi kaj rapide paŝu eksteren. Pri kio ili babilaĉu kontraǔ mi, ha ha, mi ne aǔdos, mi ne paǔtos! Muelu la langon, laǔ via plaĉo! Iamaniere Ying katiĝu! Apenaǔ ŝi atingis la pordon, mi jam levis ĉapon por ĝin surmeti. Mi gratulis min pro la lerteco, sufiĉa eĉ por ke mi fariĝu majstro de magio. Dume mia vizaĝo plenis de ridetaj ondoj, kvazaǔ ŝi estus koncerna ekscitilo.

"Ien, komunisto?" Ying neniom min respektis de post kiam ŝia amato fiksiĝis.

"Al amiko. Bone ludu! Ĝis mia reveno por kuna vespermanĝo!" Antaǔ ol fini la vortojn, mi jam troviĝis ekster la hejmo.

Multe lantiĝis mia paŝado sur strato. Sparkis ideo rehejmeniĝi.

Kial Ying venas sola? Kial ŝia ulo ne akompanas ŝin? Ĉu pli poste? Mi atendu ĉi tie! Ne! Mi ne estas tiom malgrandanima. Cetere, Ling gvatas ĉe la porda fendo. Lasu! Ne nasku skandalon!

Poŝtisto falis en mian rigardon, kio rompis mian cerbumadon. Mi eksentis agacon pro koloro de lia uniformo.

Viziti amikon, nur preteksto, fakte sen tia intenco. Sed kien? Sencele do! Ha, la femaloj pompas kaj imponas tra la strato! Preskaǔ neniu maskla. Bukedo kaj bukedo, eklipsantaj la du inetojn, Ling kaj Ying, kaj ĉipigantaj min, kiu ne povas ne pripensi, ĉu Ling min admiras aǔ vere amas...

Mi proksimiĝis al magazena vitrino. La reflektaĵo, laǔ mia analizo, havis nenion tro malplaĉan al virinoj.

Ying ĉiam vokis min komunisto. Pro la okulfrapa barbo? Pro debatemo? Sed antaǔ la edziniĝo Ling plurfoje diris, ke ŝi tre amas aǔskulti mian parolon.

Ŝajnis, ke mi jam devas reiri hejmen. Mi rigardis butikan murhorloĝon kaj eligis mian poŝhorloĝon. Pasis nur duona horo. Ne hejmeniĝu! Nur tiom da tempo, ne por vizito al amiko. Nu, promenu plu!

Renkonte alhastis viro, kiu ŝajne celis min por informiĝi pri vojo. Sed ĉu mi havas sur la vizaĝo ion apartan, konfidigan al fremdaj homoj kaj fierigan al mi mem?

"Ĉu tien al la strato Wanzi?"

"Jes, ĝuste!" Mi ridetis, provante reliefigi al mi ion apartan sur la vizaĝo.

"Ĉu vi scias, ke en tiu strato loĝas la familio Li, kun du fratinoj?"

Glatiĝis la aparta io. Ĉi tia ulo, fianĉo de Ying?

"Ja ja!" Mi afektis surpriziĝon. "Ankaǔ mi loĝas tie. La du frat-inetoj? Ho, tiom ĉarmaj, tiel modaj, kun tiom da amikaj viroj, junaj kaj..."

Kaj mortis brilo en liaj okuloj, kaj sekvis pluraj veoj, kaj mi sentis grandegan agrablon.

"Ĉu vi povas transdoni miajn vortojn?"

"Sen peno post reveno." Mem elbuŝiĝis mia respondo.

"Ĉu vi ofte vidas ilin?"

"Ofte? Ne, sed ĉiutage! Kia plezuro!"

"Pasintece ili loĝis ne en la strato Wanzi. Foje mi skribis leteron, laǔ adreso... kiu strato..."

"La strato Dafosi. Ĉiuj konas ilian historion. Ili publikigis la transloĝiĝon en novaĵa rubriko, tre okulfrape."

"V—e!" Kvazaǔ bovo ne povanta spiri. "Bonvole diru al ili, ke mi ne volas revidi ilin!"

"Bonege!"

"Ne necesas, ke mi diru al vi mian nomon. Kiam vi priskribos al ili mian aspekton, ili certe scios, kiu mi estas. Dankon!"

"Bone. Mi nepre informos ilin." Kaj mi etendis la manon.

Post la manpremo li forrapidis, ŝarĝate de 500 kilogramoj da kolero, dum mi, forgesante longigi la vagadon por ŝajnigi viziton al amiko, tuj iris hejmen, -- ne iris, sed flugis.

La hejmo! Triumfo elradikigis la ĵaluzon. Kaj plezurego faris, ke mi preskaǔ miskisis la bofratinon. La surstrata sceno ankoraǔ projekciiĝis en la menso kaj mi decidis ne tuj transdoni al la du inetoj ties vortojn.

"Kial li ne venas?" Ying flustris.

Mi ŝajnigis min ne aǔdanta, dum mia koro respondis: "Li ne volas revidi vin."

Ling turniĝadis en la ĉambro, ĵetante de tempo al tempo rigardon al mi, kiu ŝajnigis leterskribadon. Fine ŝi demandis la fratinon:

"Ĉu vi donis al li la ĝustan adreson?"

"Certe! Certege! Mi diris, ke ni ambaǔ loĝas ĉi tie. Mi ne diris, ke vi jam edziniĝis."

Mia koro vezikis pro subrido.

"Jam ok jarojn! Informite pri lia vizito, mi fariĝis birdeto pro ĝojego."

La vortojn de Ling tuj sekvis mia neregebla demando: "Kiu?"

Kaj mi preskaǔ svenis aǔdinte, ke la viro, kiun mi foririgis, estas la plej aĝa kuzo el la familio de ŝia patrinflanka onklo.

"Li forkuris el la hejmo antaǔ ok jaroj," ŝi daǔrigis. "Baldaǔ li venos."

"Kial vi ne pli frue diris tion al mi?!" Tremis mia voĉo.

"Ĉu vi ne mem diris, ke vi volas viziti amikon? Kiu povas atendi, ke vi tiel frue revenis! Vi ne kredus, se mi klarigus al vi la veron. Vi, aĉaj viroj, kun malpuraj ideoj!"

Ilia kuzo neniam venis.