• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:40:51    
Laoshe: Kulota Sinjoro

cri
Trajno atendis ekiron en la orienta stacidomo de Pekino.

Demando falis el supra lito: "Ankaǔ vi envagoniĝis en Pekino?"

Mi eksentis kapturnon pro la demando. Kio? Kie mi envagoniĝu, se la trajno ne moviĝis ankoraǔ el la unua stacio?"

La demandinto portis okulvitrojn, eǔropan veston faritan el blua altaso, rajdistan kuloton kaj botetojn el nigra felto.

"Kie vi?" Mi faris mildan reatakon, kun rigardo fiksita al malgranda peniko kroĉita en lia brusta poŝo, forte esperante ke li respondu, ke li entrajniĝis en iu el la sudaj urboj – ĉar tio, se jes, atestus ke Ĉinio jam posedas senrelan vagonaron povantan libere kuri ien ajn.

Sed anstataǔ respondi li, iom observinte la kuŝejon, kriis per la forto de la tuta korpo – almenaǔ energie, se ne tutakorpe:

"Servisto!"

Konduktoro estis helpanta al pasaĝero porti tornistron kaj serĉi litlokon. Sed li tuj alkuris, aǔdinte la krion tiel urĝan, ke li rezignu eĉ monde gravan aferon.

"Lankovrilon!" rekriis la kulota sinjoro.

"Momenteton bonvole atendu, sinjoro!" Tre afablis la konduktoro. "Baldaǔ, post kiam la vagonaro ekiros."

La kulota sinjoro faris montrafingre fosadon en la nazotruoj.

"Servisto!" Tiom laǔte, ke la vagono ektremis.

Alvenis la konduktoro.

"Kapkusenon!" Eble la kulota sinjoro jam konkludis, ke kapkuseno pli gravas ol lana litkovrilo.

"Sinjoro, bonvole vidu, ke mi tiom okupiĝas! Baldaǔ kune la kovrilon kaj kusenon. Momenton, mi petas!" La konduktoro rapide parolis, kun la sama afablo.

Momente silentis la kulota sinjoro kaj ekpaŝis la konduktoro.

"Servisto!"

La vokito preskaǔ stumblis terurite de tia muĝo. Li sin returnis.

"Teon!"

"Moment'... baldaǔ! Mi tuj, kiam la vagonaro..."

La kulota sinjoro ne reagis. La servanto alsendis ridon, petis pardonon kaj sin forturnis tre lante kontraǔ refoja stumblo. Plenuminte la turniĝon li eklevis unu el la piedoj por rapide paŝi for, sed fulmotondro trafis lian dorson:

"Servisto!"

Tamen eĉ la kapon ne returnis, sed vigle sin antaǔenigis, la konduktoro kiu, neniom sin ŝajnigante surda, jam perdis la aǔdon pro la hurlado.

"Servisto! Servisto, ser-vi-sto!!" Pli kaj pli laǔte, fine ĝis tia forteco, ke multaj adiaǔantoj aǔ akompanantoj kaje starantaj alsvarmis pensante, ke incendio atakas nian vagonon aǔ iu faras murdon.

La konduktoro ĝisfine ne returnis sin. La kulota sinjoro denove fosis la nazotruojn kaj eksidis sur mia lito.

"Servistaĉo!" Voko vana. Li fiksis rigardon al la genuoj kaj maksimume klinis la kapon. Nazsonon sekvis jena demando: "Duaklasan?"

"Ĉu min? Jes!" Mia koro min demandis. Mi ja aĉetis bileton por la duaklasa vagono. Ĉu mi miseniĝis? "Kaj vi?" Mi sondis.

"La duaklasan. Ĝuste la duaklasan, kun lito. Baldaǔ ekveturos?" Kaj li ŝiris la gorĝon: "SERVISTO!!"

Mi levis ĵurnalon.

Stariĝinte li kalkulis siajn pakaĵojn. Sume 8, per si plenigantaj la alian el la supraj litoj. Post duafoja kalkulo: "Kie la viaj?"

Mi ne respondis. Mi mise prenis lian bonan zorgon por malico kion mi konsciis nur post kiam li riproĉis: "La servistaĉo! Kial li ne helpis porti viajn pakaĵojn?"

Kaj mi jam ne povis silenti. "Mi ne havas pakaĵon."

"Ha!" Li preskaǔ saltis de surpriziĝo, kvazaǔ estus absurde aǔ peke vojaĝi sen pakaĵo. "Mi ne pagus por kvar kofroj, se mi pli frue scius!"

Jam mia voĉo hai. Mi pensis: "Feliĉe! Kie mi kuŝu, se li envagonigus ankaǔ la 4 kofrojn?"

Venis pasaĝero, kies lito kontraǔis al la mia. Li kunportis nur tekon.

"Ha! Ve! Mi ne aĉetus bileton ankaǔ por ĉerko, se eĉ li estas senpakaĵa!"

Mi decidis kunporti pakaĵon, por eviti noktadon ĉe kadavrujo.

Preterpasis la konduktoro.

"Servisto! Tukon!"

"Momenton!" Li iĝis rezistema.

La kulota sinjoro demetis kravaton kaj protezan kolumon kaj pendigis ilin sur unu el la feraj hokoj, kiuj jam ne vakis, okupate de lia ĉapo kaj mantelo.

Startis la trajno. Subite li pensis aĉeti ĵurnalon.

"Servisto!"

La koduktoro ne venis. Mi cedis la ĵurnalon al li – la ideon donis miaj timpanoj.

Grimpinte sur la supran liton, li demetis la botojn super mia kapo kaj kunfrapis la plandumojn por forigi koton. Post tio li apogis la okcipiton al mankesto kaj kovris la vizaĝon per mia papero. Li endormiĝis, antaǔ ol la trajno atingis la sudan pordegon.

Multe mi trankviliĝis.

En la antaǔurbo aǔdiĝis: "Servisto!"

Sen eĥo. Li denove ronkis. Ŝajne li kriis en sonĝo.

Baldaǔ la konduktoro alportis du kruĉojn da varma teo.

Tetrinkado akompanis babilon inter mi kaj la kontraǔa pasaĝero, kiu estis ordinara viro, ĉirkaǔ 40-jara.

"Servisto!"

"Por kio, sin-jo-rrro?" La konduktoro kuntiris la brovojn, kvazaǔ pretante por iun engluti.

"Teon!"

"Jam du kruĉojn sur la tableto!"

"Ankoraǔ unu por la supra lito!"

"Bone!" Kaj la konduktoro sin retiris.

"Servisto!"

Preskaǔ falis la konduktoraj brovoj pro troa streĉo.

"Ne teon, sed kruĉon da boligita akvo!"

"Bone!"

"Servisto!"

Mi timis, ke ties brovoj vere deiĝos.

"Lankovrilon kapkusenon tukon akvon kaj..." Kaj kion plu, li ne trovis ankoraǔ.

"Sinjoro, bonvole atendu tempeton! Baldaǔ novaj gastoj envenos. Poste ni ĉion aranĝu. Nenio ĝenas vian dormon." La konduktoro foriris, kvazaǔ por eterne.

Sed baldaǔ venis boligita akvo. Tamen la kulotulo refalis en sonĝon. "Servisto! Servist'!" Jam apenaǔ aǔdeblis pro pli laǔta ronkado, sufiĉe ritma kaj pena, kaj foj-foje koloraturigata per grincigo de liaj dentoj.

"Jen la akvon, sinjoro!"

"Servisto!"

"Ĉi tie! La akvon!"

"Higienan paperon!"

"En la necesejo."

"Kie?"

"Ambaǔflanke."

"Servisto!"

"Ĝis!"

"Servisto servist' servi—sto!"

Sen respondo.

Ronk-ronk-ronk... Li dormis.

Amuze!

La trajno atingis la urbon Tianjin. Iuj ascendis, kaj la kulotulo vekiĝis. Li ŝovis la kruĉan bekon en sian buŝon kaj suĉis iom da akvo. Li frapis la botojn super mia kapo kaj ilin surmetis. Li glite descendis kaj fosis la nazon. Li ĵetis rigardon tra la fenestro kaj kriis: "Servisto!"

Ĝuste tiam preterpasis la sama konduktoro.

"Kovrilon!"

"Baldaǔ!"

La kulotulo paŝis en pasejon kaj sin plantis tie, speciale por ĝeni alies iradon. Farinte senprecedence energian foson en la spira organo li ekmovis sin el la vagono. Li observis pirojn, ne aĉetis. "Tianjin?"

Mi ne respondis.

Kaj li petis sin mem: "Demandu la servistaĉon!" "Servisto!"

Mi rimorse kaj haste diris: "Tianjin, ĝuste!"

"Ĉiuokaze mi devas demandi lin." "Servisto!"

Mi eksplodis per ridego, jam ne povante esti regata.

La trajno forlasis la urbon Tianjin.

...