• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:41:43    
Laoshe: Fera Bovo

cri
Wang Mingyuan, infannome "Fera Kolono", poste "Fera Bovo" en lernejo, kvazaǔ ne povus disiĝi de fero. Efektive, li estis tre "fera". Li digestus eĉ ŝtonon, se li volonte ĝin prenus.

De la piedoj ĝis la kapo, li tre similis bucefalon. Li nek dorlotis sin nek koleremis. Li ridis la tutan jaron. Kaj liaj dentoj rememorigis tiujn de knabo. Kiaj dentoj? Blankaj, junaj, amindaj kaj tiel fortikaj, ke oni kredis ke ili taǔgas ĝuste por maĉi ŝtonon. Kiam li parolis, lia buŝo forte moviĝis.

"Ankaǔ Fera Bovo devas larĝigi la buŝon" – jen frazo ege populara por priskribi ion elĉerpa kaj plej peniga, ĉar li ne konis lacon; oni simple sin flankenigu, se eĉ li larĝigus la buŝon.

Fera Bovo neniam legis romanojn temantajn pri virina sentimentaleco kaj baraktiga amoro. Li neniom galantis, nek kapricis. Foje li, supreniginte manikon ĝis la kubuto, martelis sian brakon kaj diris:

"Vidu, ĉu ne klabas mia brako? Mi hontu, se mia animo malgrandiĝus!" Kaj, bum, bum! Li batis al si dufoje la bruston per pugno.

Li portis aspiron – pace kaj trankvile entrepreni grandan aferon. Li ĉiam pretis fari ion utilan al aliaj, sed tute nature, neniel rimarkeble, sen ke oni trumpetu kaj tamtamu, sen ke li iun "mortigu" aǔ "vundu".

Neniam lia konduto perfidis, ke li studentis en Usono kaj ricevis kompletan edukon. Li neniom ŝovis anglan vorton en sian parolon. Vidante eǔropan pladon li gratis la kapon, tamen li prenis ne malpli multe ol invitantoj. Li ne surhavis alilandan kostumon, nek balis, nek ŝtopis la nazon en malpura kaj fetora strato, nek nepre manĝis amerikan mandarinon. Unuvorte, li sin montris nek tipe ĉina nek amerikinklina.

Li studis agronomion kio iel instigis lin al la aspiro "pace kaj trankvile entrepreni grandan aferon". Li opiniis, ke ĉiuj devas preni manĝon, kiom ajn revolucie en politiko. Agrikultura reformado estas granda afero. Li neniam ĵonglis per agronomiaj terminoj, atentante nur kampan laboron kaj zorgante ekskluzive kamparanojn. Amo sama, ĉu al esplora laboro, ĉu al vilaĝana vivo. Neniom li sin pretendis agronomo.

Plenuminte la studadon, li revenis en la patrolandon kaj oficis en oficiala farmo. Li laboris super esplorado kaj provado de specia selektado. La establiĝo de la farmo kristaligis inspiriĝon de kelkaj prudentaj burokratoj por prizorgi la popolan mizeron, tial ĝia kapitalo ĉiam restis en la aero. Farma estro ŝanĝiĝis unu fojon en 7 aǔ 8 monatoj, kvazaǔ laǔ klimato. La estroj, malsamaj je individueco, havis tamen similan stilon. Ili venis, unu post alia, kun la buŝo larĝigita, kaj forkuris kun la lipoj pintigitaj. Sen la titolo farmestra ili jam lamentus ĉeloke. Ili venis por la estreco. Simila kvalifeco logis ankaǔ iliajn asistantojn. Multajn jarojn okazis nenia eksperimento en la farmo. Sole Fera Bovo ion aranĝis, senlace laborante, kaj el tio naskiĝis tia rutino, ke li restadis jam pli ol 5 jarojn.

Fera Bovo ne memoris la nomon de ĉiu el la estroj, tamen li sciis fari peton al ili. Laǔ li, gravis ne la nomo, sed raporto.

"Mia eksperimento postulas longan tempon. Mi amas mian laboron. Mi estas jam senlime dankema pro tio, ke oni ne eksigas min. Bonvole iru rigardi mian laboron! Bonvolu!"

Iris neniu el la estroj, kiujn li eĉ trankviligis unu post alia rilate al fondusa malfacilo:

"Mi amas ĉi tiun laboron. Mi ĝojas resti, eĉ se vi reduktus mian salajron."

Efektive, lia salajro malpliiĝis; kaj vere, li normale laboris, kun evidenta plezuro.

Sed foje li preskaǔ larmis, ĉar farmestro volis nepre forigi lin. En la dua tago post la eksigo li iris, kiel kutime, al sia laboro. Li trenis tien la estron, ke tiu persone rigardu lian provadon.

"Via Estra Moŝto, ĉi tio estas mia sorto! Post tagoj mi gajnos sukceson. Oni ne povas plenumi ĝin en kelkaj tagoj. Permesu bonvole, ke mi finu ĝin! Nenion mi postulas. Aliloke mi devus rekomenci, kaj la ĝisnuna laboro jam vaniĝus. Cetere mi ŝatas ĉi tiun lokon. Ĉio ĉi tie servas al mi kiel miaj manoj kaj piedoj, min ĉiam amante kaj neniom kolerigante. Bonvole rigardu la specimenojn kaj aparatojn! Ili estas miaj bonaj amikoj." Li ridetis, dum larmaj perloj brilis ĉe liaj okuloj.

Ŝajne estas fakto, ke Jesuo adeptigis impostistojn.

Moliĝis la koro de la estro, kaj restis Fera Bovo.

Multe pli stabilis lia pozicio. Li ne forkuris, malgraǔ plurfoja redukto de lia salajro.

"Oni nuligu mian monon, sed oni ne povas min forigi!" li diris al intimaj amikoj.

Li ne memoris la nomojn de la estroj, tamen neniu el ili lin forgesis, tiom malpli kiam konscienco hazarde revenis. Kelkaj el ili ekpensis pri li post sia promociiĝo kaj en la momento de revekiĝo de rimorso. Ĉiufoje Fera Bovo fordankis ilian subite boniĝintan intencon levi lin, dirante la samajn vortojn:

"Dankon! Koran dankon pro via helpemo! Sed mi amas mian okupon. Tio estas mia sorto."

Li ne povis apartigi sin de la farmo, kiel infano ne disde patrino.

Necesis vidigi ion, por ekzistigi la farmon, tial ĉiujare okazis ekspozicio de agrikulturaĵoj. Antaǔ tio laborantoj tre afablis kaj humilis al Fera Bovo. Ili diris konkure:

"Sinjoro, dankon pro via laborego! Poste ni regalu vin!"

Regali, ne regali, li ne zorgis. Li atentis nur, ke tio estas bona ŝanco kontakti la socion kaj kamparanojn.

Li ege okupiĝis, jen pri kolektado de materialoj, jen pri aranĝo de eksponaĵoj, jen pri prelegado, jen pri akceptado de vizitantoj... Unuvorte, ĉio falis sur liajn ŝultrojn, kaj li baniĝis en ŝvito. Iuj oficistoj nur flanke spektis lian manovradon; foje ili, sentante ioman honton, montris al li iujn "mankojn" por manifesti, ke almenaǔ iliaj okuloj "atenteme laboras". Kaj li, viŝante la ŝviton, diris modeste:

"Dankon pro via rimarkigo! Dankon pro via helpo!"

Kaj rilate al venintaj vilaĝanoj, li forte indignis kontraǔ tio, ke li havas nur unu buŝon ne povante fari detalan klarigon kaj respondon respektive al ĉiu el ili.

Okaze de ĉiu ekspozicio oni faris fotadon. Tiam burokratoj sidis meze kaj antaǔe. Sed ĉiam mankis Fera Bovo kiu ne havis tempon esti fotata. Pri ĉi tio iuj el la farmaj laborantoj tre admiris lin. Post fermiĝo de la ekspozicio pluraj homoj lin salutis kaj gratulis kaj dankis. "En la lastaj tagoj vi tiom klopodis por ni... Vi tro lacigis vin..."

"Mi ne lacas. Nur unu fojon en ĉiu jaro." Kaj lia vizaĝo floris de ridetoj, kvazaǔ tiu de knabino ĵus ricevinta novajn ŝuojn.

Bonaj amikoj lin admonis: "Vi estas tro oferema!"

"Ne!" Li ridis, tre sinĝene. "Bagatelo, kontraǔ iom da energio. Mi estas fortika." Kaj li denove kuspis la manikon por ekspozicii la brakajn muskolojn. Li ne subkomprenis malkontenton kaj ironion el ies vortoj, ĉar li ĉiam pozitive kaj rekte parolis, ne konante aludon kaj eǔfemismon.

Li energie laboris kaj sincere ridis.