• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:42:34    
Laoshe: Filantropino

cri
Sinjorino Wang pleje ne ŝatis, ke oni nomas ŝin Sinjorino Wang. Ŝi sin nomis Sinjorino Mu Fengzhen. Aliaj do tiel nomu ŝin! Ŝi senĝene kaj sincere disponas monon de la riĉega edzo sinjoro Wang. Kiam oni nomis ŝin "Sinjorino Mu", ŝi sentis sin sendependa virino.

Sinjorino Mu ege anhele okupis sin de mateno ĝis vespero. Eĉ pli anhele dank' al la riĉa korpo. Ni menciu aǔtadon kiel ekzemplon! Kiomfoje en ĉiu tago, jen enaǔtiĝi jen ellimuziniĝi! Tia sinjorino Mu, ĝuste ŝi, sinjorino Mu, neniu alia. En kiu mitingo ŝi mankis? Kia bonfarado iris sen ŝi? Iu alia jam mortaĉus angore aǔ stertore. Sole la du kolonaj gamboj ĝismorte lacigus iun ajn, se ne vere senvivigus. Sed kia sinjorino Mu! Ŝi ne timis. Ŝia vivo daǔris por la socio. Ŝi ŝovus la du subajn membrojn en aǔton, eĉ se ili fariĝus veraj kolonoj. Ŝi domaĝis sin, sed multe pli amis aliajn. Por savi la mondon, ŝi enmondiĝis.

Ŝi ankoraǔ ne ellitiĝis, tamen ĉambristino nomata Libera jam libere eniĝis por fari raporton aǔ akcepti instrukcion. Jam plurfoje sinjorino Mu ordonis, ke antaǔ ŝia ellitiĝo ĉiuj Liberaj ne envenu. Ŝi tiom koleris, ke ŝi volis ĵeti pune tablolampon al Libera, sed ŝi ne tiel agis, ĉar Libera malpli kostis ol la lampo.

"Libera, kiomfoje mi jam diris al ci!" La mastrino ĵetis rigardon al horloĝo, kiu montris la 9-an. Kaj ŝia furiozo iom retiriĝis pro nenio alia, sed pro tio, ke ŝi dormis ĝis la 9-a. Ja por la socio ŝi amis sin kaj bezonis pli longan ripozon.

"Sinjorino, ne, Via Sinjorina Moŝto!"

"Rapide! Ne tordu la langon!"

"Sinjoro Fang volas vidi Vian Sinjorinan Moŝton."

"Kiu? Multaj sinjoroj Fang. Ĉu ci povas paroli?"

"Tiu instruisto sinjoro Fang."

"Kio al li?"

"Lia sinjorino, ne, lia edzino, mortis." Libera mienis kondolence.

"Certe almozon!" Sinjorino Mu prenis ledan burson el sub sia kapkuseno. "Nu, 20 dolarojn al li! Kaj klare diru al li, ke mi neniun akceptas antaǔ la matenmanĝo!"

Libera eliĝis kun la 20-o, sed baldaǔ haltis pro mastrina revoko.

"Diru al Karitata, ke ŝi pretigu akvon! Kaj vi, baldaǔ malfermu la fenestrojn! Ho ve, ĉion mi devas aranĝi anticipe por vi! Kie la unua sinjorido?"

"Al la lernejo, Sinjorina Moŝto!"

"Eĉ 'kiss' li ne donis al mi, li tiel forlasis min!"

"Lia Sinjorida Moŝteto diris, ke tagmanĝe li donos al vi unu 'kiss'." Libera jam komprenis, kion signifas "kiss", "pie" kaj "bath".

Karitata frapis je la mastrina pordo. "Sinjorina Moŝto! Pretas jam la akvo."

Piĵamo portis sinjorinon Mu en banejon. Neĝe blanka ujo plenis de pura akvo, nek frida nek tro varma. Kahelaj muroj jam spiris varmon kaj parfumon. Scintilis granda spegulo, brilis kaj grandaj tukoj kaj sapujo kaj ŝampua botelo dank' al zorga purigo. Agrablo revenis al ŝi. Ŝi ŝovis la blankajn kaj grasajn krurojn en la akvon, kiu donis ioman eksciton al ŝia haǔto kaj milde taǔzis al ŝi la nervojn. Ŝi rememoris ion forgesitan. Sidante en la banujo ŝi rigardis la gambojn kiuj ŝajnis en la akvo buteraj kaj ankoraǔ pli grasaj, kaj ŝia cerbo eĉ pli svagis. Ŝi levis iom da akvo sur la kolon kaj ĝin frotis. Kaj ŝi denove rememoris la forgesitan paseon kaj la perditan junecon.

Ho, kiom ŝi ĉarmis kun svelta figuro antaǔ 20 jaroj! Nun ŝi apenaǔ sin rekonis. Fremdiĝis kaj la edzo kaj la gefiloj. Ŝi multafoje ŝprucigis akvon kaj energie faris frotadon. Kiam la haǔto ekruĝis, ŝi sentis, ke ŝi estas ĉies patrino, gvidanto de virinoj. Ŝi faris lernadon alilande kaj vidis grandan mondon. Ŝia misio – liberigi la homaron.

Tamen ne facile liberigi la mondon. Antaǔ du jaroj ŝi iniciatis banon kaj ĉie propagandis: "Hejmo sen banujo ne estas hejmo!" Sed kio sekvis? Kiom stultaj la homoj! Neniu komprenis la gravecon de la banado, malgraǔ ke ŝia lango preskaǔ falis pro senĉesa moviĝo.

Ne plaĉis al ŝi, ke oni tro multe manĝas. Tial ŝia matenmanĝo tre simplis, konsistante nur el granda plado da ŝinko kaj ovaĵo, du toastoj kun margarino kaj fraga marmelado, plus glaso da laktokafo. Ŝi ja pledis por dieto: Ne maĉu 5 aǔ 6 maizajn bulegojn! Ne glutu 4 grandajn bovlojn da nigra udono, vin turnu al lakto kaj butero! Sed neniu eĥis. Tubero en la bona afero! Kaj ŝi mem praktikadis.

Maĉante ŝinkon ŝi rememoris instruiston Fang, kiu donis lecionojn al ŝia dua filo. Ĉiumonate ŝi pagis al li 20 dolarojn, ja ne malmulte. Ŝi ĉiam ameme timis, ke malriĉaj homoj havos ŝancon por multe gajni; ŝi prave pensis, ke granda sumo ĉe mizerulo estas plaga kaj malfeliĉiga. Pro ĉi tia mondsava konsidero ŝi ne devis doni pli da mono al instruisto Fang. Tamen aliflanke, ege atentanta la edukadon de la filoj, ŝi tre maltrankvilis pro farto de la instruisto kiu ankoraǔ dronis en malĝojego kaǔzita de la edzina morto. Fine ŝi decidis konsoli lin, tiel kompatindan kaj eble, ne, sed certe, ne povantan doni efikan instruadon al la dua filo, ja portanta brilan perspektivon de la homaro.

"Libera, iru diri al la kuiristo, ke li portu dek el miaj ovoj al sinjoro Fang kaj nepre konsilu, ke sinjoro Fang ne tro kuiru la ovojn!"

Lipante la kafon, ŝi remaĉis ĝian guston kaj imagis al si, ke instruisto Fang fariĝas multe pli energia dank' al ŝiaj ovoj, kiuj certe sufiĉas por ke li rezistu kaj fine entombigu aǔ enĉieligu la doloron por la eterna perdo de la edzino; li ja devas danki ŝin pro ŝiaj komprenemo kaj karitato. Ŝi ja ĉiam pensis kaj amis la homojn, kiel ŝi mem asertis. Sed kiu zorgu kaj amu ŝin? Kiam tiu ĉi demando sin ŝovis en ŝian kapon, ŝia koro ektremis. Subite ŝi sentis vantecon de la vivo. Ŝi menciis, ke ŝi, jam ne povante revenigi la junecon, devas pli multe servi al aliaj homoj. Sed kiuj ŝin zorgu kaj amu?

Ŝi ne kuraĝis pensi plu, ĉar tio ŝin frenezigus. Ŝi iris al kabineto, por rigardi, kio ŝin atendas. Laboro, sole laboro povis ŝin solidigi kaj lacigi, tiom ke ŝi dolĉe dormu kaj ĝoju kaj havu valoron.

Ŝin atendis sekretariino 23-jara, jam de pli ol unu horo.

"Kio hodiaǔ?" demandis la mastrino.

Kaj la sekretariino levis notlibron. "Matene, ekspozicio en la surdamutula lernejo, kunveno je la deka kaj dudek; virina konferenco, je la dekunua kaj dek, vi prezidos ĝin; posttagmeze..."

"Lasu, lasu! Mi ne povas ĉiom memori. Aliajn aferojn diru al mi post la siesto!" Kaj ŝi ekbruligis cigaredon de fama marko.

Ŝi preferis atingi la menciitan lernejon en tiu momento, kiam estis pretigote por fotado, ĉar ne decis, ke ŝi manku en tia foto.

...