• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:43:18    
Laoshe: Lumbriko

cri
Lumbriko estas lia moknomo, donita de nia strato. Li lumbrike ne plaĉas, ne nur pro tio, ke li ĉiam portas lumbrikecajn vestojn kaj strangajn ledŝuojn kiuj, kiam li paŝas, forte sonas aǔ bruas, sed ankaǔ pro tio, ke li ĉiam rigardas nin per la blanko de la okuloj kiuj, elstare sidantaj sur lia lumbrikeska kapo, tre similas tiujn de kapro. Kiam li iras, li ne faras paŝojn, sed antaǔenigas la longan kaj rondan kapon, kiu longigas la kolon pro antaǔeniĝo kaj la lumbrikeska kolo trenas la torson kiu, ne rekta sed meandre kurba kaj zigzaga je la akselo, lumbo kaj spino, kondukas la piedojn... Kia antaǔeniĝo? Ĝuste lumbrika! Precipe en frostaj tagoj, kiam li sin skrapas antaǔen laǔ muro, kun la kapo tirita inter la ŝultroj kaj kun la manoj en la poŝegoj de vila palto.

La najbaroj lin neglektas, ĉar li ignoras ĉiun el la najbaroj. Sed preskaǔ ĉiu el ni scias, kia estas lia hejmo, kun kiom da seĝoj kaj kie la kraĉujo; ni konas ankaǔ, ke Lumbriko nutras sin ne per io sub la tero, ĉar li havas etan kuirejon kun teleroj, bovloj kaj io alia. Ĉiu el ni vizitis la Lumbrikan neston. Kial? La ŝanco datiĝas en monata fino. Monatfine li ricevas salajron. Monatfine pro lia salajro lia edzino nepre svenas almenaǔ duonan horon. Monatfine ni, lin ignorantaj, ne devas lasi lian edzinon ne savata. Ŝi facile saveblas: Iom da sukera akvo sufiĉas por ŝin rekonsciigi. Rekonsiigite per glutigo de iom da dolĉa akvo ŝi ploras, ploregas, ploregegas antaǔ ni, meze de ni ĉiuj. Dume Lumbriko silentas kaj silente ludas la okulan blankon kontraǔ muro, starante en mura angulo. Kiam ŝia ploro atingas zeniton, ni elvenas lasante ceterajn bagatelojn al la okulblankon ludanta Lumbriko.

Post kelkaj tagoj la Lumbrika sinjorino, vestita flore kaj kolore, staras ĉe la kortodoma enirejo, por "oferi sian stulton", tio signifas, ke preterpasantoj surstrate ŝin spektu kaj delektu kaj siaflanke ŝi ĝuu ion laǔ ŝi ekscitan aǔ incitan el ili. Foje ŝi enstratiĝas ne kokine sed kokete tenante pimpe ruĝan ledsaketon. Ĉio anoncas al ni, ke Lumbriko mem jam traktis la lastajn bagatelojn de ni postlasitajn, ne ekscese nek sukcese. Kaj meze de ni regas trankvilo pro tia brilo sed ankaǔ maltrankvilo pro tio ke lumbrike lantas la tagoj kiuj ne volas rapide atingi la monatan finon. Ho ve, ĉu ni tro krudas kaj brutas esperante ŝian denovan "mortiĝon"? Sed ĉu la fakto ne pli malluda kaj nuda ke ĉiufoje de ni revivigite ŝi eĉ danketon ne eldiras aǔ elspiras?! Kaj ĉiutage ŝi preskaǔ neniom reciprokas nian saluton. Ŝi apenaǔ restas hejme. Laǔ sciigo de ŝia maljuna servistino ŝi iras al alia strato por ludi maĝangon. Tial ankaǔ ŝi ne tre plaĉas al ni. Tamen ni ne devas malhumane lasi ŝin en ĉiama senpena sveno, ĉu ne? Cetere, en la monata fino kiam ŝi "mortas", Lumbriko nur turnadas la okulblankon. Ni do fariĝas partiaj al ŝi, kvankam ŝi ne volas maĝangi kun ni. Ŝi ne perdus la konscion monatfine, se ŝi ludus maĝangon kun ni. Ni konvinkiĝas pri tio, ke ni trovos aǔ kovos metodon por konkeri Lumbrikon. Ŝi abomenindas fakte pro tio, ke ŝi ne volas zorgi siajn du idojn, filon kaj filinon kiuj, tre amindaj, sed forĵetitaj, kvazaǔ orfo kaj orfino, kun taǔzitaj haroj kaj neniam lavita vizaĝo, jam frumatene maĉas ternuksojn en strato. Ankaǔ ni ludas maĝangon kaj pro maĝango ni riproĉas kaj eĉ frapas niajn infanojn je la vango aǔ sidvango, sed ni neniel povas atingi tian gradon, ke niaj infanoj glutu arakidajn grajnojn ekstere de la hejmo – ni donas al ili facile digesteblan, ekzemple laktan surogaton.

Ni konvinkiĝas pri tio, ke civilizo regas en nia strato kaj nia strato, se ne estus la Lumbrika familio, meritus la titolon "Modela Strato". Sed ni ne devas elpeli ilin. Kaj ili ne estas niaj luantoj. Kial ni faru nin hundoj kiuj fole kaj petole kaptu musojn? Kaj kial ni ŝovu nian nazon en alies vazon? Cetere, diplomite el universitato li oficas en prefektejo; kaj ŝi aperas ĉiam tre moda, kun frizita hararo. Ĉi tia familio estas multe pli bona ol fripona. Fripono ne devas loĝi en nia strato. Jam de pli ol unu jaro.

De la pli ol unujara tempo ni ne scivole informiĝas pri la historio de Lumbriko. Tamen la Lumbrikan historion ni scias ne malmulte. Ni scias ne malmulte dank' al tio, ke ilia olda servistino ofte malkaŝas ion kaj niaflanke ni ne povas nin surdigi aǔ ĉiel ŝtopi la orelojn. Ne surdaj pri ilia paseo, ni jam ne povas stari ĉiam sur la sama flanko. Ni estas indiferentaj al ili kaj ili ne kontaktas nin. Ne gravas. Gravas tamen tio, ke ni ne favoru nek kaĵolu lin malgraǔ ke li portas eǔropan kostumon. Kaj aliflanke ni karitate helpu ŝin kiam ŝi svenas, malgraǔ ke ŝi ne distingas kio estas bona kaj kio fia aǔ mava – vidu, kiu ne scias, ke nia strato portas al la filantropia institucio plej multe da milio? Sed nun temas jam ne pri milio kaj alio, sed pri tio ke nun ni ne povas esti unuanimaj kontraǔ la Lumbrika paro, ĉar ni fakule regas ilian historion. Iuj el ni partias al Lumbriko dum aliaj simpatias lian edzinon. Kaj pro tio ni ofte havas malsamajn opiniojn kaj ne malofte disputas kaj lukton ludas. Validas la proverbo: "Jen iuj al lampo intimas, aliaj al fajro inklinas."

Kia pravo kaj bravo! Lumbriko havas du virinojn, la unuan, al li edzinigitan antaǔ lia studentiĝo kaj havantan ne nur altan hartuberon sed ankaǔ torditajn piedetojn tricole mallongajn; la duan, venintan laǔ lia amordeziro kaj amaspiro kaj – kaj ĉe tiu ĉi punkto niaj kritikoj diverĝas kaj sin disverŝas, ĉar universitataj diplomitoj konsideras Lumbrikon pardonebla kaj ekskuzebla kaj komprenebla dum maljunaj homoj lin laǔtradicie kaj emocie kaj pasie malestimas. Ludante maĝangon ni evitas eĉ momentan mencion pri li, ĉar tio estus ja damaĝa kaj malgajniga ke ni batalu kaj luktu inter ni pro aǔ por li. Lumbriko havas duan edzinon, eble nur konkubinon, tute egale, li estas trompisto en la okuloj de multaj el ni. Kio sekvas en nia rakonto? Lumbriko ne nur vivtenas la tutan familion sed ankaǔ donas 40 dolarojn al la nova ino kiel poŝmonon. Komence ambaǔ tre tre intimas kaj reciproke estimas... ja ĉion la maljuna servistino, lia iama mamnutristino, scias bone kaj memoras ne malbone. Sed ho ve! La piedetulino venas kaj malbenas kaj interluktadon prenas, kaj ŝia edzo troviĝas en embaraso ĉe tia okazo, inter amboso kaj martelo. Tumulto renversas la ĉielon kaj skuas la teron. Lumbriko eliron ne trovas tial kondiĉon akcepti ne povas. Li donas ĉiumonate al ŝi 15-dolaran alimenton. La alimenton li donas por du monatoj, sume do 30 dolarojn. Preninte la dolaran 30-on ŝi reiras al sia kaĝo en vilaĝo. Antaǔ ol ekiri al la vilaĝo ŝi restigas tion tra liaj oreloj en lia cerbo kio signifas ke ŝi revenos laǔ sia oportuno. Kia Lumbriko, tiel kompatinda! La kompaton ni volas esprimi. Sed la rakonto abrupte turniĝas. Lumbriko intencas tiri la 15-on el la 40-o de la dua ino ĉar, kiel li mem asertas kaj kategorie certas, li ne havas la povon elpoŝigi 55 dolarojn. Tiom da dolaroj li ne povas gajni? Se li ne povas gajni, li do ne prenu du inojn! Ni do ekstaras sur la flanko de la frizita ineto. La frizita ineto koleras kaj ribelas en la fino de ĉiu monato, ĉar en la fino de ĉiu monato Lumbriko ricevas salajron kaj disdonas monon. Efektive la malnova edzino revenas kaj la menson de la kolegino venenas. Ni volas ŝin riproĉi, sed antaǔ ol ŝin riproĉi ni pensas, ke ŝi havante jam idojn generitajn de Lumbriko pasigas vidvinecan vivon. Virino kompatinda! Kompatinda ankaǔ la dua, ĉar la dua ne povas libere kaj feliĉe vivi. Kulpas sole Lumbriko! Sed ankaǔ li estas kompatinda, ĉar lin malamas la unua edzino akurate prenanta lian monon, lin malamas la dua edzino akurate ricevanta lian monon, kaj monon li devas klopode gajni, kaj lian ĝojon jam venkas malĝojo ĉiuflanke. Ĉiuflanke konsiderinte ni trovas, ke ili, kaj Lumbriko kaj la Lumbrikaj inoj, estas viktimoj kun tragedieco de la epoko. Viktimas eĉ pli la Lumbrikaj idoj naskitaj respektive de la unua edzino kaj la dua ... kio sekvos?