• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 09:45:28    
Laoshe: Nova Hamleto (1)

cri

1.

Foje li pli multe drinkis. Iom sinmoke kaj iom arogante, li diris al amiko:

"Mia nomo preskaŭ samas al la Ŝekspira… Hamleto. Almenaŭ tre simila, ĉu ne?"

"Fantomon vi vidis?" La amiko eksplodis per ridego.

"Ne nur unu, sed ili, sen ruĝaj okuloj kaj ne en blanka vesto, ne patrolas nokte…"

"Nova Hamleto!" Kriis la amiko.

"Nova Hamleto" fariĝis lia moknomo. Aŭdinte ĝin, li milde klinis la kapon, kaj aprobe kaj salute.

Nova Hamleto estis triaklasa studento, tre orgojla, kaj tiom skrupula, ke por ĉia afero li nepre faris perfektan planon kiun li ne ĉesis konsideri ĝis apenaŭ rimarkeblaj detaloj. Ju pli li cerbumis, des pli li konstatis, ke iu ajn afero devas havi trafan metodon, sed ia ajn metodo, post zorga konsiderado, ne atingis lian idealon. Tial li tre volis aŭskulti opiniojn, tamen nenies propono ŝajnis tiel saĝa kiel li esperis; sekve alies vortoj, anstataŭ utili, puŝis lin en konfuzon, kaj fine li devis rekomenci sian projektadon ĝis kristaliĝo, kvazaŭ farante riveladon en la kamero.

Surbaze de ĉio menciita, li sentis sin tre aminda, ankaŭ povra. Li ofte sin observis per spegulo. La vizaĝo oblonga kaj magra, la frunto larĝa kaj pala, la okuloj lacaj, la buŝo granda, la lipoj mincaj, la hararo nigra tamen maldensa, kuŝigita sur la okcipito kaj… Li trovis sin ekzote ĉarma.

Surbaze de tio menciita, li tre zorgis sian vestadon laŭ la eŭropa stilo, klopodante atingi absolutan unuecon inter la aspekto kaj interna mondo, por ĉiam teni superecon kaj elegantecon.

Tamen nek tia vizaĝo nek okcidentaj kostumoj povis tute kvietigi lian koron. Jam nenio riproĉinda vidiĝis sur la vizaĝo kaj vestoj, tamen kaoso regis en lia penso, neniel povanta esti tiom orda, pura kaj bela kiom la vestoj. Ĉi tion li mem konsciis, tial ĉiam ŝajnis al li, ke li estas rafinita porcelanpoto kun pura akvo, sur kies surfaco flosas iom da lemno kaj kun buletoj da verda musko, simila al vilaĵo, sur sia fundo.

La fiero ĝemelis al memkonscio, li do tiom pli sin kompatis.

2.

Li kolapsis de lacego dum ekzamenoj antaŭ vintra libertempo. Li sentis sin kiel floron jam ellasintan ĉiom da aromo kaj devantan kunigi la petalojn por iom ripozi. Li do enlitigis sin.

Li intencis rigardi filmon, sed ankoraŭ kuŝis. Li sciis, ke plejpartaj filmoj estas sensencaj. Tamen spektemo ofte lin tiklis. Li opiniis, ke la sola bono de kinaĵa spektado estas pruvo de kritika kapablo. Preskaŭ ĉiu filmo ne portis al li kontenton. Li ne komprenis, kial tiom da homoj amas filmojn, kio aliflanke instigis lin. Tamen li spertis alian guston, ĉar lia kritika kapablo, laŭ lia firma memfido, superis tiun de aliaj homoj. Li do tre ĉagreniĝis.

Ĉi-foje li decidis ne viziti kinejon. Multaj motivoj pelis lin al tia decido. Unu el la kaŭzoj estis, ke lia patro ne sendis ankoraŭ monon al li. Li rifuzis tion, ke la poŝa vako estas la plej grava kialo. Tamen li ne povis ne pensi pri tio, kial la patro ne sendas monon.

En du jaroj li ne hejmeniĝis. Kial? La kaŭzo validis ankoraŭ. Ĉi-jare la patro ne faris alsendon. Ĉi malgranda problemo trudis multajn ideojn al li. Ĉu ĉia afero ne postulas konsideron, inkluzive de kelkaj dolaroj? Ĉu iri hejmen?

3.

Li bruligis cigaredon kaj, tra fumringoj, vidis iujn bildojn:

Lia patro, komercisto aspekte neniom ŝanĝiĝanta de la 40-jara aĝo ĝis la 60-jara – la vizaĝo ronda, la kapo ronda kaj tute razita, kaj la tuto kiel solida ŝtipo.

Nova Hamleto ne ŝatis ĉi oldan ŝtipon, ŝtipe silentan, ne pro tio ke feŭdisma penso fantomis en lia kapo, sed, liaopinie, sed… sed… Sed pro kio? Kial li ne amis la patron? Objektive observate, lia patro estis kiel ordinara objekto, povanta veki nek ŝaton nek abomenon. Sed ĝuste pro kio la patro ne plaĉis al li? Eble ekzistis multe da kaŭzoj, al kiuj oni ne gluu la etiketon "objektiva"!

Efektive, kiam li rememoris la patron, la temo pri mono nepre venis en lian menson. Ankaŭ pri la negoco de la patro. Lia kapo pleniĝis de suda firmao de la Prospero, norda firmao de la Prospero, hotelo kaj tenejo en Pekino, kvin glacikeloj en la hejmo kaj… Sekvis bildo pri tio, ke tutjare ĉiuj de la familio, junaj kaj oldaj, faras senŝeligadon de arakidoj, nuksoj, aveloj, kaj eĉ de kratagaj fruktoj; de mateno ĝis nokto, ne nur la senŝeligadon, sed ankaŭ elektadon kaj kuiradon; tiom pli jarfine, knabinoj kaj virinoj, junuloj kaj eĉ grandaĝaj homoj, ĉiuj laboregas, jen kirlas jen ŝutas sukeron, farante marmeladon kaj fruktan paston; tiam ĉies manoj estas viskozaj, ŝvelaj kaj ruĝaj, similaj al karotoj; ĉie regas naŭza odoro.

Kial la oldulo ne dungas homojn? Kial li nepre penegigas ĉiujn, eĉ infanojn, de la tuta familio? Nova Hamleto ne komprenis. Li do ĉiuflanke kulpigis la patron.

Plej naŭze kaj abomenige estas kolekti junajn ajlopedunklojn. En la 5-a monato de ĉiu jaro ajlopedunkla odoro svenige fetorigas per si la tutan straton. La oldulo aĉetas almenaŭ 5 000 kilogramojn da ajlaj pedunkloj, jam anticipe aranĝinte specialan kelon. Ho ve, tiaĵoj sterniĝas de la tero ĝis la ĉielo, tiel ke la tuta mondo suferu pikan odoron de ajlo. Li mobilizas ĉiujn membrojn de la familio, ke ili disigu grandajn faskojn da ajlaj pedunkloj, forigu maljunajn kaj putrajn pecojn, plektu la bonajn kaj junajn en fasketojn, sed portu la pecojn nek putrajn nek konserveblajn en la kuirejon – de tiam la tuta familio manĝu ilin, kompreneble jam rostitajn aŭ frititajn kun iom da oleo, tamen ĉies apetito mortas en malpli ol unu semajno, malgraŭ ke tio estas nur la komenco; nu, porke glutu!

En la 12-a monato, elkeligite la ajlaj pedunkloj vidiĝas same verdaj kaj, vendite tra stratoj, al la familio portas multe da mono. Sed je kia kosto! Porkiĝis ĉiuj familianoj! Ĉu ne troviĝas malpli aĉa vojo kondukanta al mona gajno?

4.

Nova Hamleto forĵetis la cigaredan stumpon kaj ne volis rememori plu ion el la hejmo, kies aferoj tamen, kvazaŭ naĝemaj nubflokoj en somera tago, aŭtomate kolektiĝis kaj formis bildojn kiujn li neniel povis dispecigi aŭ neniigi. Apenaŭ li eskapis el la ajlopedunkla torturo, la norda firmao entrudiĝis.

Okcidente de la norda firmao gardas paro da nigraj pordoklapegoj, sub kies suba parto ĉiam sin kroĉas ĉevala fekaĵo. Imagu, kia pureco regas tie! Tiom pli, dank' al tio, ke ofta trapaso de ĉevaloj kaj ĉaroj jam atingas tion farinte lageton brakumantan flavan ĉevalurinon, ke paŝante tie oni sentas sin sinki en senfundan marĉon pro lozeco de la tero. La korto plenas de verdaj korboj, mataj ujoj kaj jutaj sakoj. Muloj, ĉevaloj kaj azenoj maĉas furaĝon. Fekaĵa odoro kaj frukta aromo sin konkure miksas, formante enspiraĵon energie penetrantan tra la nazo de iu ajn homo. Spiteme enpaŝas kaj elŝanceliĝas diversalokaj gastoj kun malsamaj karakteroj kaj la komuna punkto ke ili parolas kun la sama tondreco, tiom pli kiam azenoj blekas. La tuta firmao skuiĝas de iaoj kaj homaj krioj. Tumulte kaj pelmele.

Ĉiu bildo fakte entenis iom da iama dolĉo, tial Nova Hamleto volis ne nur morne suspiri, sed ankaŭ fari interpretadon. Iu ajn devis pagi noktadon, furaĝon aŭ fojnon, kaj eĉ mataĉon kiel kovron de frukta korbo. Tamen sole lia patro ne, ĉar li luigis al aliaj. Duobla gajno dank' al kiu li aŭdacis podetale vendi fruktojn je iom malpli alta prezo kaj per tio bankrotigis aliajn fruktobutikojn. Cetere, li neniam faris aĉeton el pograndisto, sed rekte kontraktis monton.

Nova Hamleto ankoraŭ memoris, ke la patro ofte lin kondukis al monta fruktejo, ĉiufoje en florada sezono. En malproksimo li jam vidis la deklivon plena de floroj, kvazaŭ zonita je talio per freŝa brokato. Nenia sono, escepte de abela ŝvebado. Baldaŭ zefiro alpuŝas ondetojn da aromo. Plej spektakle estas, ke oni grimpu sur la montan pinton kaj fiksu rigardon al alia monto, multe pli alta, kvazaŭ egida al ĉio ĉirkaŭanta, inkluzive de la monto de lia patro. Inter la du montoj etendiĝas kelkaj fruktoĝardenoj brakumataj subtene de verdaj kampoj. Kia eleganteco: Sube smeraldeco de plantoj, supre blankeco de fruktarbaj floroj; kaj tie, ankoraŭ pli alte, koloroj safira, topaza kaj berila sur printempa montpinto, sin apoganta al profunde blua kaj serena ĉielvolbo. Sinuas rojoj kaj riveretoj, dorlotantaj algojn kaj fiŝetojn kaj tolerantaj maĉadon de kaproj.

Li ankoraŭ memoris delikatan mekadon de amindaj kapridoj.

Sed, ho ve! Lia patro neniom konsciis nek sentis nek vidis la ĉarmon de la mondo da floroj kaj koloroj! La patro ĉiam murmuris farante kalkulon. Kaj la atento koncentriĝis al luktado kontraŭ ĝardenistoj kiuj loĝis sur la monto atendante maturiĝon de fruktoj. Kiam floroj disfalis taŭzante la printempan monton, lia patro devigis ilin konfesi, ke forta vento damaĝas fruktojn kaj venigas insektojn kaj vermojn, kaj faru kompenson. Sekvis al ili monpuno pro la tiel nomataj malfrua dono de fruktoj, vundiĝo kaj… fine ili povis ricevi nur 4 dekonojn el la rikolto, apenaŭ sufiĉan por duonjara vivtenado. Ili simple fariĝis sklavoj de lia patro, kiu atentege serĉis mankojn ĉe ili por laŭeble malpli multe pagi.

Lia patro, laŭ li, estis tirano en la frukta fako!