• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:00:16    
Laoshe: Nova Hamleto (2)

cri
5.

Nova Hamleto sin pravigis pri malestimo al la patro. Li subtaksis la patron ne pro tio, ke la patro ne alsendis monon, nek pro tio, ke li estas frukta negocisto, sed pro lia tiranado. Nova Hamleto pensis, ke por justo li devas batali kontraǔ la patro, ankaǔ propagandi kooperadon sur la montoj kaj likvidon de neleĝa fraǔdo en la gastejo, agiti laboristojn kaj komizojn en la firmaoj, ke ili petu altigon de salajro kaj malpezigon de laboro; kaj klarigi hejme, ke senŝeligantoj de arakidoj kaj nuksoj kaj pastigantoj de kratagaj fruktoj postulu rekompencon.

Sed jam du jarojn li ne hejmeniĝis. Li ne kuraĝis iri hejmen, ĉar li bone sciis, ke la familianoj tre fieras pri la prilaborado anstataǔ plendi kontraǔ ia ajn penigo; almenaǔ de 3 generacioj, ĉiuj laboras laǔ sia kapablo, klopodante unu por alia kaj neniom lin komprenante. Se eĉ unu vorton li ne dirus, li devus de mateno ĝis vespero akcepti la kapturnan odoron kaj eviti ilin por ne ricevi subitan atakon de ŝprucanta suko el kratagaj fruktoj. Ili certe, farante laboron, flustre babilus pri li, tiom fremda en la hejmo.

Li ne kuraĝis viziti la firmaojn, ĉar veteranaj komizoj nomis lin Fratulo kion li neniel toleris. Li kunportis gravegan kaj profundan principon por doni ĝin al ili, sed ĝi elglitis ĉe ilia voko "Fratulo!"

Al la gastejo? Sur la monton? Ne!

Ho! Li metis la manojn sur la okcipiton kaj kompreneme ridetis. Jes, li konsciis, ke oni ne devas malracie fari ion. Li venis al la konkludo, ke tio al nenio utilos, ke li liberigu nur kelkajn ĝardenistojn, komizojn kaj familianojn. Li strebis al pli granda idealo, ne tuj rekte kontakti tiujn subulojn kaj implikiĝi en bagatelojn, sed restrukturi la tutan kulturon. Li oponis ne sole al la patro, sed ankaǔ al la tuta socio. Stulto de leono kapti leporon per la tuta forto. Li povus komenci per la familio, tamen ne rekte, sed pere, por ne esti mokata.

Li decidis ne reiri hejmen. Li ne kuŝis plu, sed sidis sur litrando. Li iom tuŝis pantalonan poŝon, kiu entenis pli ol 10 dolarojn, kies sumo ne sufiĉis por lia hejmeniĝo, tamen li ne kuraĝis preni la monon. Ne, ne hejmen! Li sin enfermis por legi libron. La legado daǔru en la tuta libertempo! Ne hejmeniĝu! Por ĉiam! Rezignu la heredaĵojn! Nek iru al kinejo! ... Absorbiĝu en la legado!

Fakte nenio menciinda. Tamen instigante sin al rezoluteco li puŝis sin en tian penson. For la putron kaj fetoron! Kaj li komparis sin kun blanka lotuso en lageto plena de pura akvo.

Almenaǔ fariĝu literaturisto aǔ verkisto kiel la rusa Gorgy portanta al la mondo novajn voĉon kaj esperon.

6.

Li fiksis rigardon al fenestro, kies supra vitro vidigis parton de la ĉielo, tre griza, kvieta kaj sentiganta malvarman veteron de jarfina tago. Li denove pensis pri la hejmo kio tiom etigis la ĉiele grandan idealon, ke ĝi ŝanceliĝe kroĉiĝis sur la pinto de kudrilo. Skuiĝis la kapo pro tio, ke la idealo neniel povis akordi kun la aktuala vivo. Fakte neniu filozofo atingis unuecon de teorio kaj ĉiutaga praktiko.

Li ektimis malsaniĝi pro troa cerbumado. Li eĉ imagis sin malbonfarta, kuŝanta kaj ne povanta atingi eĉ bovlon da varma akvo. Terure! Kaj li ekpalpis la vizaĝon, ne grasa. Mankis fortikeco. Li pensis, ke antipodas intelektulo kaj fizika laboranto kaj pro tio neniel validas plena egaleco en la mondo; li ne povas plu rompi la kapon por la homaro kaj samtempe barakti kiel la familianoj. Ne juste!

Li leviĝis kaj paŝis al la fenestro. Ŝajnis al li, ke malalta nimbuso pretas gutigi akvon. Sed finfine eĉ neĝero ne falis. La ĉiela grizeco forte sombrigis lian animon kaj li preskaǔ muĝis:

"Prefere neĝegon, aǔ uraganon!"

Kunlernantoj aklame okupiĝis pri elportado de pakaĵoj por hejmeniĝi. La ekstremaĵo de lana koltuko svingiĝis jen liven jen dekstren, kvazaǔ vosto de gaja hundo.

"Ĝis la revido en la nova jaro, Zhang!"

"Ĝis, Li!"

Tondris adiaǔoj. Gajis eĉ universitataj servistoj, kiuj postkuris por honora poŝmono.

"Sencerbaj!" kriis Nova Hamleto, sed nur en la koro. Rigide starante ĉe la fenestro, li supozis, ke li certe falos en malsanon post kiam ĉiuj kunlernantoj reiros hejmen, dume lia mano etendiĝis en la poŝon – la mono ne sufiĉas al komfortigo kaj ĝuigo. Li sentis sin stari sur kudrila pinto. Kaj hejmeniĝo ŝajnis la plej bona.

Li malrapide surmetis mantelon, volvis la kolon per mallonga, ĉarma silkaĵo kaj ŝovis ĝian ekstremaĵon en la mantelon por ne aperigi "hundan voston". Li volis kunporti ion, sed fine rezignis. Nepre hejmen? Certe? Eble nur vagi de strato al strato kaj... ne hejmeniĝi, tamen reveni. Li do elektis libron, ĝin malkovris kaj metis sur tablon – se li revenos, li legos tiun paĝon.

Li atingis stacidomon. Li faris provizoran decidon pri hejmeniĝo. La portempa decido sufloris, ke en pli ol unu horo antaǔ starto li faru preparon, almenaǔ aĉeton de io donacota al junaj fratinoj. Lia mono sufiĉis por duaklasa bileto, li do devus aĉeti triaklasan, se li volis pretigi donacojn. Aminda la tria klaso, manifestanta proletecon. Sed ĉu ne senutila risko, se li sidus en tia vagono, endanĝeriga per kaoso kaj malpuro kaj nuligonta lian bonan intencon al tiu klaso? Ambaǔflanka noco! Kaj, se temus pri donacoj, li povus aranĝi hejme post akiro de mono aǔ simple neniom. Nova Hamleto tenu hamletecon!

La hamleteco portis al li duaklasan bileton.

Sidante en tia vagono, li prenis grandan ĵurnalon, eble ne por legi, sed por sin solenigi.

7.

Li ne kuraĝis frapi je la hejma pordo, kies du nigraj klapoj eksterordinare malicis kaj teruris. La du surtabulaj ideogramoj "Tian Yu" (La Domo de la Familio Tian) super la pordo ŝajnis multe pli skarlataj ol antaǔe. Kaj li subite rememoris kandelegojn, petardojn kaj novjarajn paketojn da mono, ĉiom ruĝaj. Leviĝis lia mano, al pordokoŝo.

Li ne atendis, ke la malferminto estas lia patrino, surhavanta jam ne antaǔtukon plenan de siropaj kaj kratagsukaj makuloj. Ŝia hararo preskaǔ tute blankiĝis kaj la vizaĝo aspektis seka kaj flava. Morozo sulkis ŝian glabelon.

"Panjo!"

"Ho, vi revenas?" Ŝiaj neklaraj okuloj fiksiĝis al la fila vizaĝo. Ŝi volis ridi, sed larmoj anstataǔis.

Sekvante la patrinon internen, li ne sciis, pri kio li pensas. Li tute konsterniĝis pro la tenera kaj amema virino. Apenaǔ paŝinte preter korta ekranmuro, li vidis tre belan vizaĝon ĉe la dua pordo kaj aǔdis "Hej, fraĉjo revenas!"

La vizaĝo tuj malaperis en internan korton. Post momento knaris la pordo de ĉiu ĉambro. Fratinoj lin ĉirkaǔis, onklinoj kaj geknaboj okupis peronojn, la avino gluis la vizaĝon al vitro.

Liaj fratinoj, unu pli ĉarma ol alia, fiksis purajn, nigrajn kaj brilajn okulojn al li, kaj manifestantajn amemon, ankaǔ pudoron, milde ovrante la buŝon por rideti, anstataǔ diri ion.

Moviĝis la avina buŝo, tre malrapide trans la vitro, tiam lia patrino hastis tien kaj kadence raportis per laǔta voĉo:

"Vi-a gran-da ne-po re-ve-nas!" Sekve al la filo:

"Unue la avinon!"

Nova Hamleto, kvazaǔ okcidenta kuracisto, marŝis en okcidentan ĉambron. Lin sekvis ĉiuj familianoj. Li konstatis apenaǔan ŝanĝiĝon de la avino malgraǔ ke ŝia nutacio graviĝis kaj neniu dento restis. Post ioma parolo kun ŝi, lia lango elastiĝis. Sekvis babilo kun la aliaj. Li vigle faris respondojn kaj demandojn.

La unua pli juna fratino alportis cigaredon de la marko "Vampiro", li ne rifuzis. Sed ĝin fumante li sentis pikecon ĉe la lipoj. Lin lasis nenies okuloj, nek de la avino, nek de la patrino, nek de la onklinoj, nek de la fratinoj. Ili vidis ĉion ĉe li ege aminda, kaj la oblongan vizaĝon kaj la larĝan buŝon kaj la eǔropan veston. Ankaǔ li sentis sin tia.

Li forte pentis, ke li ne aĉetis ion por la fratinoj. Li trovis, ke sen donaco la familia kuniĝo estas ne senmanka, tial, ne kiel li ĝenerale opinias, tia etiketo ne tute vulgaras, sed tre gravas en simila atmosfero. Pento jam ne helpis. Fine li sin konsolis per tio, ke eble ia ajn donaco jam superfluas, ĉar lia reveno povas tiom ilin honori kaj feliĉigi. Kaj li trankvile, ne tute, nur iom kvazaǔ sobonta luno kaj matena zefiro, portantaj ne perfekton, sed nur kvieton.

8.

Li tre miris, kial ili ne laboras. Li iris en halon kaj vidis nur unu poton da kratagfrukta pasto sub granda tablo. Ĉion ili jam portis en la firmaojn? Nur ĉi-momente li rimarkis flikitecon de la fratinaj vestoj, neniu el kiuj surhavis novjaran kostumon.

"Vi ne pretigis jarpasigajn objektojn?" Li demandis.

Falis la palpebroj de la unua fratino. Fine ŝi respondis, ke mono mankas.

Li embarasiĝis pro la konduto kaj tono de la fratino.

Tiom pli ke li prenu manĝon kune kun la avino. Lia patrino zorgeme preparis por li kelkajn pladojn. Sed la kvanto estis tro malgranda. Li ne atendis, ke la patrino fariĝis tiel avara.

"Manĝu kun anjo!" Ŝi diris, kun pardonpeta tono.