• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:01:17    
Laoshe: Nova Hamleto (3)

cri
Li ne sciis kion fari. Pro la sendenteco la avino povis fari nur glutojn, kiel anasino, anstataǔ maĉi. Cetere, ŝia kapo senĉese moviĝis kaj la haǔto kvazaǔ tegiĝis per rusto sur malnova lado. Li miris, ke li finis la manĝon kun ŝi sed neniom sputis. Tamen li tre volis kuri eksteren por kriegi, ke la bankroto de la familio markas la unuan paŝon de la liberiĝo.

Post la manĝo lia avino enlitiĝis por siesti. La patrino vokis lin. Ŝia rigardo aludis, ke li martiru ankoraǔ unu fojon. Li ekridis.

"Ankaǔ vi iom ripozu!" Ŝi lin amis kaj timis. "Poste vizitu vian paĉjon! Alie, post sia reveno en vespero, li denove koleros. Finfine vi hejmeniĝis..."

Ŝajnis al li, ke ŝi estas devigita diri tion.

"Bone!" Ĉi vorto venis ne el lia koro.

Ŝi iom trankviliĝis. "Filo, en la du jaroj, lia karaktero ŝanĝiĝis. Hm, mi prefere diru nenion! Mi... lasu!" Ŝi levis la baskon por viŝi la okulojn. "Li ofte drinkas kaj eksplodas. Li ĉiam grumblas, eĉ se li ne trinkas vinon, eĉ kiam li kuŝas en la lito, al si mem, kvazaǔ pro frenezo. Vi scias, antaǔe li estis silentema."

"Kie li? En la norda aǔ suda?" Li sciis, ke renkonti la patron signifas trafi plagon. Sed ne eviteble, tial li volis rapide ĝin fini.

"Suda norda!" Ŝi denove levis la baskon. "For jam la sudan, ĝuste pro tio li estas tiel kolerema. Ankaǔ la gastejon!"

"Ankaǔ?" Plumbis lia voĉo.

"Nun oni aĉetas keston kaj keston da alilandaj fruktoj. Neniu vizitas nian gastejon. Tiel granda gastejo estas vendita nur kontraǔ mil kvincent, kvazaǔ donita!"

9.

Li venis al la norda firmao.

"Kion vi bezonas, sinjoro?" demandis deĵoranta komizo, nomata Xiuquan.

Nova Hamleto demetis sian ĉapon kaj la komizo levis la kapon.

"Ha, Fratulo! Vi pli altiĝis. Mi ne tuj rekonis vin. Pardonon! Sidiĝu! Via patro eliris por io. Bonvole, bovlon da teo!"

Nova Hamleto sidiĝis sur seĝo farita el ulma ligno. Malkomforton li sentis.

"Tre bone?" La komizo povis babili pri nenio alia, li do simple demandis, por rompi la embarasan silenton. "Kia rikolto aliloke?" Li, pli ol 50-jara, ne konservis ankoraǔ la barbon, sed havis brunan vizaĝon kaj grandajn okulojn, tial li ŝajnis nur pli ol 40-jara.

"Kie ili?"

"Kiuj?" La deĵoranto ne komprenis lian demandon. "Ĉu la kamaradoj? Jam dis-..." Xiuquan tiris "dis" tre tre longe. "Restas nur mi kaj Xiushan, ankaǔ knabo. Xiushan iris al la urba sudo por varoj. Baldaǔ estos la novjara festo. Ni devas vendi ion. Vidu!" Li almontris stokon. "Kion ni povas vendi?"

Hova Hamleto ĵetis rigardon tien. Jen maseto da ne rimarkindaj piroj kaj pomoj sur pterokarpa kovrilo de porcelana vazego, iom da maronoj kaj ternuksoj en korbo kaj poteto da konfitaĵo ĉe la fenestro. Nur tiom! Ladaj cilindroj, arorutaj skatoloj kaj boteloj da vino adulterita per sakarino kaj akvo, bunte ornamitaj, servis por okupi la grandan spacon, neniam povante elvendiĝi. Li reprenis sian rigardon kaj demandis:

"Kien la eksigitaj?"

La komizo skuis la kapon. "Kiu povas scii! Ĉiu sur sian vojon. Lasu, Fratulo! De la infaneco mi laboras ĉi-fake. Nun mi, jam 52-jara! Mi neniam vidis tian okazaĵon. En la fino de la antaǔlasta jaro, la konto montris deficiton, kvankam la vendado glate iris la tutan jaron. La kaǔzo kuŝis en la kurzo. Ni kontraktis la monton kaj faris kontantan pagon, sed la kurzo faladis ĝis la jarfino, ke ni trafis malfavoran saldon. Sekve japanaj mandarinoj kaj koreaj pomoj nin tiom subpremis, ke ni apenaǔ reakiris la spiron! Falis ankaǔ la arakida prezo. La krataga kaj nuksa ne, tamen sukero tro kostis. Rigardu!" Li levis blutolan kurtenon kaj almontris transan butikon. "Vidu, ni ne povas rivali per konfitaĵoj. Tiu butiko uzas sakarinon, sed ni nur kandon. Jarfine oni aĉetas fruktojn kaj konfitaĵojn ne por manĝi, sed por ornami, tial iom sufiĉas, kaj oni certe sin turnas al malpli karaj pecoj. Niaj vendaĵoj estas bonkvalitaj kaj fidindaj. Sed al kio utile? Oni malkare vendas, fine ankaǔ ni devas malaltigi la prezon. Ni simple elŝovelis varojn, alie la freŝaj fruktoj putrus kaj..." Kaj li ĝemis. Li verŝis denove teon al la juna mastro, kvazaǔ ĝi povus rebonigi lian humoron.

"Ekonomia agreso unuflanke kaj febliĝo de la popola aĉetpovo aliflanke!" murmuris Nova Hamleto, farante teorian konkludon.

La komizo, pensante pri sia afero, ne klare aǔdis, kion la mastreto diris. Anstataǔ fari demandon, li plendis plu:

"Via patro intencis redukti la personaron, sed ni admonis, ke li atendu ankoraǔ unu sezonon. Kien oni povus iri en la magra jaro? Maje la deficito fariĝis ankoraǔ pli granda. Li kolektis ĉiujn el la du firmaoj. Li korŝire parolis: 'Vi neniom kulpis, sed multe helpis min. Kion nun mi faru? Ni lotu!' Ĉiu el ni larmis. La bonkora Xiuming... vi ankoraǔ lin memoras? Li proponis, ke la du veteranoj, Xiuquan kaj Xiushan, ne partoprenu en la lotado. Fine ni ambaǔ restas. Ne juste, ni sciis, sed senhonte ni nin retiris! Kie ni, jam tiom aĝaj, ne kiel fortikaj junuloj, trovu okupon? Sume tri lotoj, nun sole mi kaj Xiushan ĉi tie. Via patro ne kuraĝas plu iri al la monto. La kurzo nin ekspluatas! Nun la Prospero povas nur podetale aĉeti kaj vendi. La ĝardenistoj grupe venis plurajn fojojn, tamen via patro ne kuraĝis akcepti ilin. Ni vendis la sudan firmaon kaj la gastejon. Ni metis esperon sur ajlopedunklojn. Vane! Du bonaj kukumoj vendiĝis kontraǔ unu dolaro, sed nun ok kukumoj, ĉie, tra la stratoj. Antaǔe melongenoj, vaksaj kukurboj kaj cedrelaj ŝosetoj estis omaĝoj, sed nun surmerkatiĝas kaj kostas ne multe. Pensu, kiu ankoraǔ manĝus pikecajn ajlopedunklojn! Ni povas nur treni la tagojn; de mateno ĝis vespero ni, tri maljunuloj, rigardaĉas stulte la korbojn. Ĉu vi ankoraǔ memoras, ke eĉ en la lasta tago de tiu jaro klientoj rompis kunpremiĝe nian pordon kaj moneroj sterniĝis sur la planko, ĉar ni tute ne havis tempon meti ilin en la kason? Sed kia la nuna stato! Hodiaǔ, kioma tago? La 26-a. Jam tre longe vi sidas ĉi tie. Ĉu vi vidas iun enveni? Jes, tiu finfine, tamen li tuj eliris pretekstante ke niaj objektoj estas kaj tro kostaj kaj malbonaj. Li eĉ ĵetis du rigardojn al mi, plenajn de... lasu! Neniam antaǔe mi estis tiom humiligata kiom hodiaǔ!" Li levis viŝtukon kaj energie frotis porcelanan vazon, kvazaǔ montrante, ke lia klopodo, kvankam tute vana, venas el lia respondecemo.

10.

La lasta parto de la parolo de Xiuquan ne sukcesis eniĝi la orelojn de Nova Hamleto, kaj pro tio ke ties vortoj jam tedis lin pli frue kaj pro tio ke li falis en mediton. Teruraj faktoj! Jam ĝis la alia ekstremo de la vojo: Ĉu la familianoj, ĉu la komizoj, ĉu la ĝardenistoj.

Terurege! Ne necesis lia peno ilin liberigi. La lioj kaj la ŝioj, jam ekster la "karcero". Sed el la malliberejo en inferon, en kiu eĉ fantomoj povus ribeli.

"Sole en sakstrato oni povas kompreni, ke ĝuste el la infero pafiĝas nova lumo de la historio, ĉiam postulanta vivoferon. Mi do ne larmu por ili! Ne necese, nek utile. Tia fenomeno estas ekzemplo de la pasiva flanko, ekzemplo pruvanta, ke tio devas morti, kio ne devas ekzisti; tio mem pereas, sen bezono de ies ago, simile al tro longe konservata mandarino. Mi do ne maltrankvilu nek donu forton por ili!"

Lia patro envenis, kiam li tiel pensis kaj decidis ignori ilian sorton kaj forturni sian senton.

"Ho, vi!" Lia patro apenaǔ rekoneblis pro magreco, kun longa mentono, kvazaǔ de sube alkudrita al lia vizaĝo; kun lipharoj morte palaj, pinte rufaj kaj iom kuspitaj en la buŝon; kun faltoj rete sternitaj kaj kun nigra "rusto" sub la palpebroj. Li jam ne povis sin rektigi.

La patra aspekto teruris la filon kiu abrupte stariĝis, kun la koro tuj malplenigita, kvazaǔ tio, ke ekrano subite blankiĝis pro paneo de projekcianta filmaparato.

11.

La patro demetis ĉapeton kaj lia frunto fariĝis du partoj, pala kaj bruna. Iom observinte la filon, li diris:

"Tre bone, ke vi... vi revenis!"

La patro vere ŝanĝiĝis – la aserto de la patrino pravis. Ne nur la aspekto, sed ankaǔ la karaktero – li iĝis ege babilema. Jen li, sidiĝinte, ellasinte unu haon, metinte la manojn sur la genuojn, langvore levinte la kapon kaj iom observinte la filon:

"Vi estas lernanto de granda lernejo, vi devas havi bonan ideon, ĉar vi estas lernanto de alta lernejo. Mi ne havas bonan ideon, ĉar mi perdis ĉian ideon. Hodiaǔ mi paŝadis almenaǔ duonan tagon, hodiaǔ mi iris tien kaj tien kaj tien preskaǔ la tutan tagon, por akiri iom da mono. Mi klopodis por preni ie iomon da kontanta mono. Mi faris la klopodon por iom levi nian butikon. Por iom da mono mi faros ĉion, eĉ ion malmoralan, eĉ ion kontraǔleĝan, eĉ ion kriman. Mi faris famajn mandarinojn el japanaj mandarinoj, japanaj mandarinoj fariĝis famaj mandarinoj dank' al mia manovrado. Mi anstataǔigis kandon per sakarino en farado de krataga marmelado, mi uzis nek kandon nek sukeron, sed nur sakarinon. Mi laǔeble malaltigis la prezon, mi preskaǔ nuligis la prezon. Mi mensogis kaj trompis kaj ĉarlatanis, de strato al strato, mi sekrete reduktis pezon, uzis nenorman pesilon, kaj mi faris ĉion eblan, ĉion mi faris, preskaǔ en la tuta tago. Jen!" Li frapis la bruston. "Ĉi tie, en la sino, estas doma kontrakto. Mi kunportas la kontrakton pri la domo por gajni mil aǔ okcent dolarojn. Kiom mi gajnis? Hm, hm! Mi komprenis. Fine mi komprenas, ke mi gajnus ankoraǔ neniom da mono, eĉ unu moneron mi ne povus akiri, vere, eĉ se du kontraktojn mi havus kaj kunportus, eĉ se mi irus aǔ kurus dum du tagoj, en du tutaj tagoj mi irus tien kaj tien kaj tien. Vere! Vi estas klera, vi estas studento, granda lernanto, vi certe havas bonan ideon, bonan iden vi nepre povas elpensi, vere. Mi ne havas. Mi ne povas elpensi bonan solvon. Mi estas majuna. Maljuna, mi atendas, ke oni min volvu per mataĉo. Oni rulu min en aĉa mato el la urbo. Mi povas pensi pri nenio. Pri io ajn mi jam ne povas pensi. Sed... sed, sed la negoco! Ni negocas de tri generacioj. De la tri generacioj niaj firmaoj ekzistas. Ili perdiĝas el miaj manoj! Mi ruinigas ilin! Kien mi metu la vizaĝon? Mi hontigas min mem! Nur kelkajn jarojn. De du aǔ tri jaroj mi gajnas nenion, sed ĉiam malgajnas! Ni ankoraǔ negocas. Ni devas ankoraǔ nin apogi al la negoco. Sed la negoco estas tia. Tia la negoco..."

Li ankoraǔ parolis, murmuris, pli kaj pli softe, ĝis nenio aǔdeblis, ĝis sensoniĝo. Subite li turnis sin al la komizo. "Xiushan ne revenas. Li ankoraǔ ne revenis? Li, same, povas nenion gajni, vere. Kiuj volas helpi en ĉi tia jaro? Neniu volas helpi nin! Ni povas akiri nek monon nek varojn. Nenion ni povas havigi al ni. Bone, tre bone! Simple, ege simple! Ha ha, ha ha ha!..."

Li seke ridis. Sekvis salvo da tusoj, akompanate de serio da sensonaj grumbloj.

12.

Elglitis Nova Hamleto.

Li povis indulgi la patron, kiu ne sendis monon al li; li povis ekskuzi la patron, kiu estis nur fruktisto; li povis senkulpigi la patron, kiu fariĝis tede babilaĉema, sed neniom kaj neniel, ke la patro asertis:

"Vi estas lernanto de granda lernejo, vi devas havi bonan ideon". Ĉi tiuj vortoj forte pikis lian koron. Li vidis ĉion de la hejmo, sed lia perfekta kaj ekstreme brila ideo, elkovita antaǔ longe, neniel povis aplikiĝi en savado de la familio.

Pro la klara vido li decidis, ke li ne forĵetos sian idealon nek lasos sin treniĝi de la familia amo, pro kiu li fojfoje ŝanĝis sian penson kaj eĉ ne solide penetris en veron, kiu komprenigis al li la neeviteblecon de la familia stato, simile al tio, ke trafinte neĝon oni ne povas plendi kontraǔ vintra frosto. Unuvorte, ne necesis kompati ilin kaj klarigi ion al ili.

Jes, li vizaĝis al la plej praktika afero, kiel li tiru la piedojn el la profunda koto, rapide kaj simple. Estus plej stulte, se li perdus sin. Li ja rigardis sin patrono de la vero. Forkuru do! Eskapu!

Sed kien? Kaj kiel? Li ne havis monon. Li ekmalamis la mondon. Kial li ne naskiĝu en la mondo tute kapabla lin vivteni kaj briligi?!

Li rememoris kopion de fama pentraĵo, aperigitan en iu ĵurnalo:

Rojo de klara akvo, subtenanta ĉarman knabinon, kies suba korpoparto troviĝas en la akvo kaj baskoj flosas sur ĝi. Ŝiaj longaj blondaj haroj, kvazaǔ algoj, leviĝas kaj subiĝas laǔ ondetoj. Ŝia marmoreca frunto iom turniĝas supren, kvazaǔ ŝi aspirus ion el la ĉielo. Diversakoloraj floroj sin kroĉas al ŝia nuda, neĝe blanka brusto.

Li ne komprenis, kial en la aktuala momento ĝuste tia pentraĵo revenas en lian menson.

Li simple sentis aminda ŝian jadecan frunton. Sed ŝajnis al li, ke la floroj estas ne nur superfluaj, sed ankaǔ absurdaj, kiel tio, ke oni donu "piedojn" al pentrita serpento.

Fine li retrovis, ke li posedas kritikan kapablon.

Li forgesis la forkuron, ĉar li tute absorbiĝis kun rideto en rememorado de tiu pentraĵo, jam animita en lia koro.

Liaj piedoj portis lin, ekster lia atendo, al lia hejmo, kies du skarlataj kaj grasaj ideogramoj super la portalo lin enfascinis.