• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:02:03    
Laoshe: Sunradioj (1)

cri

1.

Rememorante la infanecon mi ne povas ne pensi pri peonio kies grandaj floroj, kun brile ruĝaj petaloj kaj oraj stamenoj, gracie sterniĝante super sveltaj pedunkloj, beate ĝuas karesadon de la suno. Mi estis peonia floro.

Foje, grajno da tristo, guto da morozo. Jam nebule. Sed ho, aǔrore, kaj la floro, same punca, kvankam ne tiom freŝe hela kiom la sunlumo.

Mi ne memoras, ĉu malsereno regis iutempe en mia infaneco. Nature, pluvis, fojfoje. Mia menso revidas la ĉielarkon ĉarma, libelojn flirtantaj super flakoj kaj akvoperlojn scintilantaj surflore.

Jam en la infaneco mi konis delikaton kaj superbon. Mi pli sagacis ol aliaj infanoj, ĉar mi havis lernan ŝancon. Eble mi regis ne pli multe ol aliaj, ĉar ne necese, ke mi ion lernu. Mia saĝo venis probable el tio, ke multaj homoj faris aferojn por mi. Ĉe malfermo de mia buŝo, ĉio jam plenumiĝis. Evidente do, mia inĝenieco kuŝis en tio, ke mi lertis en disdonado de ordonoj kaj en juĝado de tio, kiel oni plenumis taskon, sukcese aǔ aĉe. Jen kial mi sagacis! Mi movis ilin, ĉar ili subis; ili neniam povis min kontentigi pro sia stulto.

Supera pozicio min spritigis kaj eĉ ruzigis. Sed mi ne agnoskis la pozician superecon, mi nur rekonis min saĝa. Nu, baniĝante en sunradioj, mi pretendis min kiel suneton klaran, helan, brilan kaj varman, kaj povantan mem lumi.

2.

Miaj gepatroj kaj fratoj estas tre saĝaj kaj honoraj kompare kun aliaj homoj, sed malpli ol mi. La gepatroj havas nur unu filinon, kaj iliaj filoj sole unu fratinon, kiu estas ĝuste mi, denaske eminenta, tiel ke eĉ la gepatroj devas obei min, kiu ĉiam pravas.

En la infaneco, kiam mi falis sur plankon, ili konkure riproĉis kaj batis la plankon. Foje korusa sakro ŝutiĝis al pomo kiam mi alarmis, ke la pomo mordas mian lipon. Mi neniam dankis ilin, ĉiam obeemajn al mi.

Ĉio en la mondo devas min obei!

3.

Mia infaneco plenis de sunradioj, heligantaj envicigitajn kolorojn, kvazaǔ de diversaj floroj, kisataj de zefiro milde agitanta la kompleksan kaj intensan ĉarmon.

Foje mi malsanetis. La malsaneto pli delikatigis min, aldonante multe da dolĉaj kaj mildaj malĝojetoj kaj alportante ekstrajn amajn zorgojn.

Mi ankoraǔ memoras diafanajn kubojn de kando, kiuj ĝis amindeco reduktis la drogan amaron.

Mi, kiam iom misfarta, estis matena floro en varmejo, floro iom fragila, tamen eĉ pli pimpa.

4.

Pli granda ŝanĝiĝo okazis, kiam mi ekvizitis lernejon. Sed mi jam forgesis la doloretojn, memorante nur la triumfojn dank' al gepatra dorlotado kaj instruista protektado.

En la malalta klaso mi jam konsciis mian eklipsecon. Mi neniom timidis. Mi kuraĝis danci kaj kanti antaǔ fremdaj homoj. Ĉiam pleje imponis miaj vestoj. Plej multis miaj poentoj; se mi ne povis plenumi taskon, ne grave, iu ajn hejme ludis mian rolon; fakte eĉ sen tio la plej bona noto apartenis al mi.

Al mi ruliĝis glorigoj kaj laǔdoj de parencoj. Oni ofte invitis min al nupto, ke mi tenu muslina trenaĵon de novedzino aǔ portu florkorbon. Tiuokaze mi aprecis graciajn paŝetojn adaĝe faratajn per miaj piedpintoj, sentante ke miaj vangoj begonie floras.

Mia lukso manifestiĝis ankaǔ en ludiloj kaj objektoj portitaj en lernejon.

Mi tre fieris, tamen ne avaris. Mi kaprice donis ion al ĉiu plaĉa.

Kolerante mi ion ajn ŝiris aǔ ĵetis aǔ rompis aǔ...

Ĉiuj konis mian temperamenton.

5.

Mi konsciis mian valoron en pli alta klaso de elementa lernejo.

Malica, bela kaj elokventa.

Iuj ĉikanis, ke mia saĝo ekstrorsas kaj miaj nazotruoj iom turniĝas supren. Spegulo pruvis ilian aserton, tamen nenio paligis mian belon. Montriĝemo? Al mi plaĉas. Kaj la nazotrua supreniĝo? Ĉi fakto elstarigas mian fieron, ke mi ĉion malestimas kaj defias; la plej drastaj vortoj, kaŝataj en la koro, jam iom aǔdiĝas tra la amindaj nazotruoj. Farante parolon mi iom malsuprenigas la lipojn, tiam la nazloboj sekvas kondukante la truetojn, kio plene spiras dolĉan kaj superban dignon de floro kiu kunigas la petalojn en vespero.

Mi apenaǔ atentis lecionojn. Fakte la lernejo estis tia. La lecionoj ne multe min koncernis. Ĉiuj estis riĉfamiliaj filinoj, ĉiam atentantaj nur vestadon kaj kosmetikon, tial tute ne havantaj tempon por la lecionoj.

Malriĉaj homoj, instruistoj, oficistoj kaj laboristoj! Ni ne devas esti regataj de laboristoj kaj direktataj de instruistoj kiuj fakte mem bone scias tion.

Fakte ni havis superecon multaflanke. Ni plej ĉarme dancis, plej bele kantis kaj plej alloge ludis teatraĵon – ni ĉiam gajnis la unuaecon en koncernaj konkursoj. Ankaǔ en metiarta farado kaj pentrado, ĉar ni havis monon por aĉeti bonkvalitajn materialojn pri kiaj alilernejaj lernantoj eĉ ne kuraĝis pensi.

6.

Regis jam ne ĉiam sunradioj en la lastaj jaroj de elementa lernejo.

Mi ofte luktis kontraǔ kunlernantinoj, kiuj pliparte malvenkis. Ĉiu batalo forrabis la energion. Ni ofte kverelis pri fasono, hararanĝo kaj aliaj bagateloj. Ni dividiĝis en partiojn kaj mi ĉiam estris. Estante gvidantino mi elkovis detalan planon. Mi estis denaska ĉefo, dum multaj lernantinoj ŝtipoj sen ia ideo, mi do servis kiel ilia komandanto.

7.

En la diplomiga jaro mi kaj samklasanoj jam fariĝis fraǔlinetoj.

Ni tre vizitemis ne pro tio ke lecionoj jam interesis, sed pro ke la lernejo donis al ni plenan liberon. Ni esploradis, triope aǔ duope, en kunpremiĝo aǔ brakumo, aferojn kiujn ni ne klare komprenis tamen tre volis penetri. Aliloke ni ne povis tiom senĝene babili kaj fole gaji. Ni ne kontaktis plu elementajn lernantojn. Tiuj aferoj kiujn ni jam sciis aǔ opiniis konataj, impresis, ke ni estas romanaj heroinoj. Sekve ni dronis en imagado kaj revado. Helpemaj bravulinoj, furioj, liberemaj inoj kaj feministinoj... Sed ni plej ŝatis elpensemajn kaj amore obstinajn inetojn. Ni strebis al sprito kaj sarkasmo. Ni nomis Buduaro la klasĉambron.

Plaĉis filmoj, tamen el kiuj plipartaj plenis de barbaraj luktoj anstataǔ esti sentimentalaj.

Ni, riĉaj filinoj, ofte konfidencis reciproke seksajn umojn okazintajn en respektiva hejmo. Tiaj aferoj, kontentiginte nian scivolon, rapide senspiciĝis. Tiom pli pro ke ni malestimis ion tian de kromedzinoj, nin pretendante veraj amantoj kun idealo kaj fidelo, kvankam ni ankoraǔ virgis kaj komprenis nenion praktike. Ĉiuokaze niaj koroj, duone puraj kaj duone kotaj, forte batis, kiam ni atenteme aǔskultis tiaĵon ne noblan.

Ni, 14- aǔ 15-jaraj freŝaj floroj, ne volis perdi la noblecon kaj prudenton.

8.

En la unua jaro de mezlernejo ni, jam fraǔlinoj, refariĝis knabinoj pro tio, ke altaklasaj lernantoj nin honeste malestimis kaj ameme mistifikis, eĉ iel molestis. Ili ofte kaptis nin, ke ni ludu la rolon de "Dear" dum ili mem, junaj kavaliroj! Ni eĉ pudoris, tamen sentis tiaĵon ne tute sengusta. La afektado iel impresis, ke ni amoras.

Ili nin elpotigis kaj plantis sur sovaĝa kampo! La media ŝanĝiĝo maltrankviligis nin tamen portis al ni la ŝancon, ke ni sorbu pli fortigan nutron. Kaj ni vidis nin veraj femaloj. La ineco dotis, ke ni sentimentale domaĝu nin mem.

Ĝuste tiam ni spertis la apartan guston de filmoj. Vidante longan kison ni jam komprenis ĝian sencon.

9.

En la sekvaj du jaroj ni ne kvietis plu. Mi simple diru, ke la jara duo estis ora tempo por mi. Lernantoj de pli altaj klasoj malpli aǔdacis ol ni, dum tiuj de pli suba klaso povis nek venti nek ondi pro nia regado – sole ni, jam ellernintaj ĉe superklasaj lernantinoj multon da artifikoj aliflanke defiantaj instruistojn timatajn de novaj lernantinoj, faris ion laǔplaĉe kaj kaprice. La superaj povis mediti, sed ni ne bezonis pripensadon, ĉar apenaǔ la vizaĝo ekruĝiĝis, ia ajn ago tuj sekvis, kvazaǔ buŝo da sango, rekte sputata. Ni krudis, ĉikanis kaj kalkulemis; spitis, embarasis kaj konsternis; grumblis, bruis kaj gluglis, de mateno ĝis vespero; ridis malride, parolis ambigue kaj ploris malplore.

Mi furiozemis, vidante ĉiun malŝatinda. Mi fuŝis ĉion plaĉan kaj ignoris aferojn al kiuj mi ne inklinis. Sen motivo. Kaj ne klariginde. Mi pli kaj pli eksplodemis, ĉion defiante. Mi ne pudoris, kiam lernanto ĉasis min.

Preskaǔ ĉiuj lernantinoj havis adorantojn, sentante grandan honoron el la sekso, tiom pli pro tio, ke neniu bubo povis nin atingi, malgraǔ ke ni, kun forte batanta koro, ofte babilaĉis pri ili. Ni fanatikis en filmospektado.

Tamen, aliflanke, ekzemple mi mem, kiu perdis sin, povante nur balbuti aǔ levi la ŝultrojn, kiam ŝikuloj aperis en la hejmo aǔ renkontiĝis ĉe parenco. Ĉiufoje, post ia konfuziĝo, mi deprimiĝis kaj riproĉis min, sed vane.

Ne observeblas la kreskado, kiu mem iras, iom post iom – mi komprenas tion nur nuntempe.

Ĉiuokaze la ora tempo estis vere ora. Tago post tago, sen zorgo kaj ĉagreno, ĉiam trankvile kaj stulte, kiel senkonscia arbido, ĉiam floranta en la 4 "printempoj" de ĉiu jaro.