• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:03:40    
Laoshe: Sunradioj (2)

cri
10.

Se temas pri mia saĝo, hm, la nazpinto ankoraǔ iom suprenas.

Tiam mia lernado restis ne la plej aĉa, apenaǔ atinginta la noton C.

Infanece mi tre ŝatis, ke oni diru min saĝa; tamen en mezlernejo, precipe dum la 2-a kaj 3-a jaroj, mi abomenis laǔdon. Venkemon mi ne forigis el eksterleciona tereno. Tio naǔzis, ke instruisto min glorigis. Mi plej malamis tiujn lernantojn, kiuj penis esti ĉiom bonaj en la lernado por gajni honoron. Mi sentis min ankoraǔ talenta. Sed estis sensence montri la saĝon, tial poentoj tre modestis. Bona noto venas el klopodado, neniom menciinde. Kial mi stulte penu! Al kio utilas pli da ekzercoj? Miaj gepatroj havas manĝojn kaj vestojn tute ne el mia edukiteco. Cetere, mi jam sufiĉe famas. Vidu, mia foto ofte aperas en ĵurnaloj! Jen skribo pri mi, asertita kiel genia lernantino kaj nobla fraǔlino de noble riĉa familio! Dank' al diligento? Fu!!

Mi kajtas meze de printempaj nubflokoj, observate de ĉiu kun la kapo levita. Mi ŝvebe dancas, petolante kun primavera vento kaj banate en sunradioj min tiklantaj de supre, sube, dekstre kaj live.

11.

Altaklase mi jam ne tiom leporis kaj vulpetis. Mi konsciis la personecon fiksita, tamen ankoraǔ ne sufiĉe. Regis pli da stabileco kaj diskreto, tamen ankaǔ iom da pezeco, probable kaj pro la familio kaj pro la puberiĝo. Mia familio, tiom riĉa kaj nobla, ne permesis al mi ĉiam foli kaj petoli; kaj mi mem, kaǔze de la adolesko, jam penetris ion subtilan kaj fizike kaj mense, mi do nature serioziĝis, anstataǔ frivoli plu. Digno! Ĝi faris, ke mi ofte sekvu malgrandan afekcion en la korpo aǔ spirito, montru min povre gracila kaj delikata kaj kulturu per tio apartan ĉarmon, kiu veku ĉies simpation kaj estimon. Fakte mi tre bone fartis. Pro la saneco mi povis nur imagi amindan fragilecon kaj tentan manieron. Kvazaǔ mi enfokusigus al mi la tutan inecon. Mi opiniis, ke pri la beleco virino postulas ĉiom kaj, se ne eble, prefere neniom; tia absoluteco kaǔzas, ke ni inoj ofte vastigas dozon da ĉarmo en mondon de belo; post absorba serĉado ni trovas forton kaj savon en la iomo da pimpo. Mi nudigu la veron: Kiom ajn oni sin eltrovas kaj aprecas, oni celas tion, ke la ĉirkaǔaj okulparoj sin alturnu.

Tamen mi provis eviti la alian sekson. Mi domaĝis mian belecon kaj ofte taksis mian valoron, anstataǔ facilanime min doni al iu ulo.

12.

La familia riĉo pufigis duoble miajn dignon kaj fieron. Multa mono, kompreneble, arogantigas iun ajn kaj okazigas hontigajn incidentojn. Abundo da okulpikaj aferoj sin rulis en la hejmo, tamen ili ŝajnigis sin puraj kaj honestaj. Mi montris min bona komprenante, ke virto mone ne venigeblas. Mia hejmo aĉetadis inojn, dezirante ke mi forturnu la vizaĝon. Ili povas laǔplaĉe distreti alies filinojn, sed ilia filino – mi – devas esti ĉiam virta kaj virga kaj al ili honoriga!! La patro kaj pliaĝaj fratoj, senescepte, alportigis inetojn, kiuj faris, ke mi malestimas la pliaĝajn familianojn kiuj siaflanke eĉ pli alte taksis min – nu, ili povas diboĉi, dum mi devas resti pura. Mi, ilia espero! Mi sobriĝis kaj konkludis, ke mi ne ekstravagancu plu.

13.

Tamen la sobreco ne povis neniigi mian romantikemon fariĝintan eĉ pli riskiga pro brula ekscito en la organismo unuflanke kaj pro antipatio al la patro kaj fratoj aliflanke. Kial mi gardu min por ili! Mi, kun ĉarma vizaĝo, bela figuro kaj flora juneco, devas luliĝi en la sino de amato! Mi pensis ne pri edziniĝo kaj alia grava afero en la vivo, sed nur pri tio, ke la pubereco emanu libere, kiel floro ne ĉiam kaŝanta la aromon sed lasanta ĝin ŝvebi laǔ vento al lontano. Kiam mia cerbo viglis pri ĉi tio, la firmanento, almenaǔ ĉielo en mia koro, plezurige lazuriĝis kaj eĉ ŝajnis smeralda volbo kiu ameme ŝirmis min, persikan floron.

Sed tenebro tuj min kloŝis, apenaǔ mi enhejmiĝis. Ju pli mi sentis min super ili, des pli mi malfacile aranĝis min. Rilate al karna ĝuo, mi povus atingi idealan gradon. Malkonkordo starigis inter mi kaj ili dikan muron kiun mi freneze pugnis pro tio, ke praktike mi gajnis nenion troviĝante nek en hela tago nek en obskura nokto. Mi perdis la sunradiojn kiuj tiom agrablige karesis min en mia infaneco. Ho ve!

14.

Mi volis diligenti, tamen la menso ĉiam vagis. Foje mi ekpensis pri la futuro kaj tre timis. Kion mi povoscias? Per kio mi min vivtenu, se hazarde mi ribelus kontraǔ la familio? Post analizo profunda kaj detala mi trovis, ke mi havas nenion kaj la sola kapitalo estas la belo. Eble mi ne rompus kun ili eĉ en kriza kazo. Lasu! Revenu en la aktualon! Nun mi estas filino de riĉa familio kiu certe ne lasos min vegeti aǔ trampi en mizero. Kaj mi celebris mian sorton. Mi prognozis estontan feliĉon el la reala riĉo. Ne zorgu plu nek timu! Timo signifas feblon.

Konkero, jen mia perspektivo! Infanece plena de sunradioj mi sorbos sate la brilojn per mia ĉarmo.

Sed ve! Susuris, maltrankvilige, ke la familio diskutas pri mia fianĉinigo.

15.

Mi, nur 19-jara!

Edzinigo neniom min timigis, ĉar mi ĉiam rigardis min matura fraǔlino jam povanta sin defendi. Sed teruro min milde trenis, kiam tia afero efektive falis sur mian kapon kiel fulmotondro kaj mi pensis, ke mi ne devas tiel frue viriniĝi. Kaj, se nepre, post kiam mi trovos idealan heroon.

Ankaǔ miaj kunlernantinoj tian opinion havis. Kaj mi estis la plej saĝa! Mi iĝis iom pli serena subaǔskultinte, ke la fianĉa familio estas tre honora, riĉa kaj aǔtoritata. Mi ne volis, ke miaj gepatroj kaprice min edzinigu al iu ajn. Mia valoro diktis, ke nur riĉa sinjorido meritas. Aliflanke mi kutimiĝis al luksa kaj komforta vivo, plena de sunradioj.

Ha, mi, jam juna sinjorino, posedos ĉion, monon, altan pozicion, ĉambristinojn kaj... agrable! Havante tian penson mi ekruĝis de pudoro, ankaǔ de gusto iom akra, iom dolĉa, tre eteriga...

16.

Mi ankoraǔ pli profunde meditis kaj fine decidis gustumi amaĵon antaǔ ol esti krude donata al iu ne konata. Mi flankenigu la fraǔlinecon! Mi estu libera! Sed egaleco premisas liberon. Kiun mi amu, ne gravas, eĉ se li estus almozulo. Tio estas revo, tre nobla, ŝajnas al mi. Sed ĉu mi vere amu almozpetanton? Ne eble. Min ne povas vivteni eĉ ordinara viro, ekzemple, funkciulo aǔ instruisto. Mi ne devas suferi. Mi estas floro. Floro labori nek povas nek devas. Floro destiniĝas edziniĝi al riĉa kaj ĉarma printempo. Mi estas floro, mi do devas havi belon kaj aromon de floro. Mi devas vestiĝi flore impona kaj kortuŝa. Mi devas posedi ne nur amon, sed ankaǔ neelĉerpeblan monon. Ne ambicio, sed fato, ke mi ĝuu ĉion. Sen riĉaĵo la amo estas vanta. Denaske sagaca, mi ordu la pensojn!

Mi saĝe cerbumadis pri ĉio, ĝis la kapo iomete doloris.

17.

Maltrankvilo puŝis min al ago. Mi estu, kiel vilaĝa knabino, arbitre forportata? Ne! Sed kion mi faru alie? Ĉu ne obei la gepatrojn kiuj faras la fruan aranĝon por ke mi, ĉar ne kvieta, ilin ne diskreditu? Ili intencas min, profite de mia neglekto, rapide elsendi por gardi sian vizaĝon kaj preventi problemon. Iliaflanke tio tre ĝustas, kion mi tamen apenaǔ toleras.

Sed mi estas "nova", valora kaj supera, je demokratio kaj libero!

18.

Venis ŝanco. Mi invitite iris ludi rolon de akompanantino de mia kunlernanto. Plaĉis al mi la akompananto, almenaǔ en tia okazo.

Plej ekscita estas ies ajn nupto: Nova paro kun geakompanantoj, kvazaǔ en unu tuto dronanta en feliĉiga kaj gaja etoso saturita de roza koloro kaj petala aromo. Amo, kiel vento, blovas tien kaj reen, ebriigante ĉiujn ĉeestantojn. Mi devas havi ĉi tian okazaĵon, ĉar mi plej belas! Estus hontige kaj humilige, ke mi ludu la rolon ne de heroino, sed de nekoncernata akompanantino!

Mi trovis, ke la geakompanantoj plej belas – ĉarma mi kaj ŝika li. Mi konkeru lin! Nepre! Tamen mi tenu la fraǔlinan dignon! Prefere li komencu! Li ja komencis, kvazaǔ laǔ mia ordono. Li ĵetis de tempo al tempo rigardon al mi.

19.

Pasis la geedziga festo. Mi paŝadis kun aparta leĝero. La brusto elstaradis senprecedence, rideto ĉiam ludis sur la tuta vizaĝo kaj la korpo fariĝis kvazaǔ plumo.

Antaǔ ol eksplodis rido, aperis berila maro kun ondetoj tiklataj de printempa zefiro. Mi mem, boateto ekipita per neĝe blanka velo, lulata de surfetoj kaj lante flosanta en sunradioj. Ĉi boateto fine atingas insuleton plenan de persikaj floroj. Io pli konkreta jam mankis en mia imago. Mi sentis nur, ke mi min amuzas en primavera maro.

Mi ne tre sopiris al li, kiu ludis al mi sole rolon de edifo kaj kies bonon mi, perceptante la unuan venketon, neniom konis. Mi simple eklertis sendi tien mian parfumon kaj ekvidis novan terenon kiel pli grandan kosmon. Miaj freŝo kaj briloj sterniĝas sur montojn, riverojn, arbojn kaj herbojn, portate de venteto.

Mi ekhavis forton kaj la membroj elastiĝis. Forgesinte miajn saĝon kaj malicon, mi fariĝis tiel supla kiel salika floko. Ĉu mi revidu lin, gravas neniom. Anstataǔ lin rememori, mi forgesos neniam la nunan ĝojon, kiu min traduŝas kvazaǔ printempa pluveto kiu donas al mi ideon, ke mi kreu mem perfektan primaveron.

Flora bedo etendiĝis en mia koro. Floroj persikaj, krizantemaj, orkidaj, rozaj, peoniaj, umeaj...

20.

Sed li venis, venis al mi, kio ruinigis la mondon de mia sonĝo! Kaj mi revekiĝis en la polvon, kvazaǔ vundita papilio, baraktanta sur la tero. Mi lin ignoris, havante apartan statuson. Senhezite mi rifuzis lin. Mi faris kun la kapo klinita lantajn paŝojn, aprecante per la koro la tutkorpan ĉarmon, ankaǔ la silueton, post kiam li, forte embarasate kaj kontraǔvole ridetante, sin foririgis. Mi tiom belis, ke ŝajnis al mi ke mi estas altaloke tronanta diina statuo, kiun oni devas ne palpi sed kulti.

Mi havas diinan belon, ankaǔ diinajn saĝon kaj dignon.