• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:04:25    
Laoshe: Sunradioj (3)

cri
21.

Post nelonge mi sopiris, ke li revenu. Ne, ne sopiro, sed supozo, ke li nepre min revizitos por montri sian pion. Diino ja povas akcepti amon de karulo ŝin sincere adoranta.

Efektive, li reaperis. Kaj mia koro iom moliĝis.

Sed mi ne facile donu ion al li! Denaske kalkulema, mi regu mian elanon kaj knedadu lin en karamelaĵon povantan volviĝi ĉirkaǔ mia malgranda fingro! Post tio mi oferu al li maksimume 2 procentojn! Amoro, speco de ludo. Ĉio dependu de mi!

Mi jam enamiĝis al li, iomete, eble pro tio, ke li fariĝos mia ludilo. Mi lasis, ke li flaru mian parfumon, kiu servis kiel dika nebulo inter mi kaj li. Mi estis malgranda suno dispafanta mildajn radiojn kaj formanta ruĝan aǔreolon. Li povis nek senti mian varmon nek klare vidi mian korpon. Mi tre ĝojis pro mia kompetento. Mi estis printempa monto, ĝuanta pluvon kaj roson kaj ne povanta esti formovata. La praktikado konvinkis, ke mi jam havas sperton pri traktado kontraǔ viroj en ia ajn okazo.

22.

Mi pli kaj pli aǔdacis. Mia aspiro estis, ke mi fariĝu filme rufa bravulino amorema kaj rigora – kavaliro premu al mi la manon, tamen volante doni kison li ricevu vangofrapon. Mi ignoru lian inviton al kinejo aǔ restoracio, ankaǔ lian donacon, ĉar mi mem havas monon. Mi deziras nur incenson kaj kandelon pro tio ke mi diinas. Nature mi povas esperi kison malgraǔ ke mi konsideras mian amon aparta kaj senkisa. Mi, ne ordinara ino!

Mi danku lin sole pro tio, ke li ovris al mi la portalon de la amo. Sed svarmu amaso da junuloj, kia li, sub miaj superbaj piedoj. Kia spektaklo!

23.

La familio ankoraǔ okupiĝis pri mia fianĉinigo. Mi subridis ironie. Ni vidu! Kiam ili faros decidon, mi verŝu acidon! Mi havu multe da junuloj por elekti unu el ili kaj firme lin teni en okazo de eventuala ribelo kontraǔ la gepatroj.

Mi fariĝis enviinda meze de kunlernantoj, ĉar mi kuraĝis proksimiĝi al multaj el la forta sekso. Ĉiu el miaj samklasaninoj havis nur unu amaton. Ili ofte larmis, tiom ke la du okuloj persike aspektis. Kiel ili povus ne plori, se la sola karulo laǔplaĉe molestis respektivan amantinon? Mi, jam pretigita, ne ploris. Mi malestimis ilin, ĉar ili ĉifonigis la fraǔlinecon. Amuze, ili nomis sian snufan ploron kaj larman singulton sukerkano de la amo! Sukerkano? For, eĉ ĝin gustumi mi rezignu! Tiel aperis abismo inter mi kaj ili, senideaj kaj ofte de viroj trompitaj. Tutanokte ili ploris, neniom povante veki mian kompaton.

Mi libere naĝis en la maro de amo, dum ili plonĝis kun fermitaj okuloj en ĝin. Povraj estaĵoj!

24.

Abiturientiĝinte mi petis permeson de la familio pri vizito al supera lernejo. Mi intencis ne daǔrigi la studadon, sed pli multe ludi en la ekstera mondo. Ja ja, por kio mi ellernu ion, havante nenian mankon en la vivo – servistino lavas miajn vestojn, tajloro faras novajn kostumojn, kuiristo preparas ambrozion kaj familia ŝoforo veturigas min ien ajn laǔ mia deziro? Mi devas esti varbata en universitaton! Estas jam precedentoj. Kial ne licas al mi? Mi, tre progresema, volas eĉ alilandeniĝi.

Nun mi jam forgesis la universitaton kiun mi vizitis. Mi memoras ĉion koncernan al mi. Klak', klak'... tre agrable, kiam pikaj kalkanumoj frapis cementan vojon aǔ mozaikan plankon. Mia dormoĉambro plej luksis, kun pli ol dek paroj da ŝuoj sur sia planko, neniam orditaj – miaopinie kaoso evidentigas pompon. Min bele aranĝinte, mi eliĝis, kvazaǔ rano el akvo, kaj neniom atingis la penson, ke koto troviĝas sur la fundo de la akvo.

Mi beligis la brovojn en pli ol duona horo, ne havante do tempon por purigi la ĉambron. Post kiam koto gluiĝis al miaj plandumoj en pluva tago, mi iris viziti pureman kunlernantinon por lasi la koton en ŝia ĉambro. Ŝi, kiel la aliaj, ne aǔdacis min inciti aǔ provoki.

Ne longe post la enuniversitatiĝo mi jam estis elektita kiel "imperiestrino" de la supera lernejo. Fiaskis ĉiuj aliaj, kiuj ne malpli belis ol mi, pro tio ke ili kvazaǔ sencerbaj konis nek strategion nek taktikon.

Mi rompis kun ĉiuj mezlernejaj amikoj, eĉ kun tiu nupta akompaninto. Altiĝis mia statuso kaj multiĝis travivaĵoj. Estante "imperiestrino" mi devis havi tian junulon, kia estu imperiestro. Tiuj de mi forpuŝitaj ankoraǔ skribis amleterojn al mi, dirante ke ili ofte larmas pro sopirado al mi. Larmu do! Kion mi povas fari? Ili riproĉis, ke mi estas malsimpatia. Sed mi havas miajn devenon, idealon kaj belon.

En la amoro, kiel en la vivo, ju pli oni spertas, des pli oni lertas. Saĝa amorado estas racia. Absorbiĝo en amo kondukas al tragedio. Certe, mi vidis kelkajn ekzemplojn. Mi ne stulte agis. Post la imperiestriniĝo mi ricevis multe da amikoj, tute novaj, kiujn mi priludis kaj mistifikis kaj kiuj fariĝis ŝafidoj, kaj tio ĵetis min en malesperon, ĉar mi trovis neniun povanta min konkeri, el la kapitulacemuloj, al kiuj mankis kaj batala spirito kaj forto. Kiu diris, ke viro duras? Neniun tian mi vidis.

25.

Mia taktiko min pli orgojligis. Tamen farante komparon mi ekenviis la komaradinojn kaj sentis vanton. Ili jen tristis pro stumblo en la amo jen gajis pro amora sukceso. Ili do povis kaj plori kaj ridi, dum mi ne. Unuflanke mi kredis min pli sagaca ol ili, aliflanke mi esperis esprimi veran senton. Sed mi povis nur afekti kaj simuli. La sinjoridineco min katenis en ĉiuj agoj, mi do perdis la memon. Mi buligis la langon parolante, tordis la talion paŝante kaj aǔdigis nur sonojn ridante. Mia deveno trudis rutinon en ĉiun aferon, tiel ke mi ne trovis la mion kiu jam fuĝis malproksimen. Mi preferis esti iom pli pasie vigla kaj age stulta, honeste plori kaj sincere ridi. Mi provis senĝene larmi, sed vane, ĉar nenio plorigis. Mi akurate ricevis ion ajn laǔ mia deziro, tamen ne povis ĝoji, tute ne kiel knabino, kiu hope hihiis akirante ludilon.

Ankaǔ la montritaj ĝojo kaj tristo de miaj gepatroj estis plejparte malveraj. Ili esprimis sian senton lakone, seke kaj flegme. Eble riĉeco kaǔzis, ke ili, facile kontentigante sian avidon, ne povis ekzaltiĝi. Ilia rideto servis nur kiel manifestaĵo de eleganteco kaj supereco.

Mi, ankoraǔ tre juna, devas ne ĉiam resti en monotoneco, sed almenaǔ iel stulti kaj tumulti! Nu, dirite, farite! Mi min miksis en gregon da kunlernantinoj, por ridi kaj plori kun ili. Mi artifike logis iliajn koramikojn por hahai post sukceso kaj lamenti pro fiasko, tiel ke miaj nervoj estu sufiĉe agitataj. Sed rezulte de tio alsagis malamo anstataǔ ke mi rikoltu fortan eksciton.

Ve, kiam mi frandu ion aǔtentan el la amoro?

26.

Malpacienco min turmentis. Mi fermu la okulojn kaj saltu en akvon, anstataǔ fari plu detalan pripensadon.

Mi ne komprenis, kial junuloj jam ne falas en mian kaptilon. Ili supraĵe kaj senzorge traktis min, tiel ke mi ne povis plu ĝui la veran guston. Tiom pli, ke ili min timis! Mi volis plori. Sed kial mi larmaĉu senkaǔze? Ĉiu min mokus anstataǔ kompati, se mi vere plorus. Mi ne perdu la vizaĝon! Nek vizitu plu la lernejon! For el la esameno!

27.

Ĝuste en tiu tempo la familio min fianĉinigis. Mi bone meditu pri la tuta afero! Dume mi elcerbigis ĉiujn amikojn, kiuj neniel povis krei mian futuron tia, kia nun almenaǔ, prefere pli bona ol la nuna. Tian kapablon havis mia fianĉo, povanta garantii mian estontecon.

Sed kie la amo? Tikla demando. Tiuj ne menciindaj kunlernantinoj subis en multaj aferoj, tamen povis fanfaroni pri la amo. Amo? Ankaǔ ĉi-flanke mi triumfu antaǔ ili!

Ili certe min priridus, se ili scius, ke la familio min fianĉinigis. Ho ve, kion fari? Se estus viro kiu amus min kaj garantius mian estontan vivon, mi edziniĝu al li! Ĉu ne? Ni nin amus reciproke, kaj ĝuado en la vivo kompensus per si perdon de la fraǔlineco. Amo libera; kaj mi, novtipa. Nu, tiel do? Sed kion fari kontraǔ la familio? Batali, jes, batali!

28.

Mi komencis batali, firme kaj solide. Tiom ke mi eĉ kompatis min mem.

Obstinis la familianoj, kies konduton mi tute ne atendis. Kutime ili min dorlote timis. Kial tiom rigidnuke nur en tiu ĉi afero? Kial? Ha, prenante min kiel nenion ili cedis al mi sole bagatelojn!

Mi vere ekindignis. Fine mi vidis la lumon, ke ilia sensenca dorlotado en malgravaĵoj puŝis min al tio, ke mi ĉiam tro alte min taksis.

Mia suno perdis radiojn. Regis tenebro!

29.

Kion fari? Malfacile eltiri la dornon. Mi ne povas eĉ turni min, troviĝante kvazaǔ en tro malvasta karcero. Necesas statuso kaj pozicio, nepras amo! Nenio manku! Sed kion mi rezignu, se mi ne povus havi ĉion? Neniam antaǔe, kiel ĉi-momente, mi tiom perpleksiĝas. Estante eksterordinara kaj digna fraǔlino, mi ne forĵetu la statuson! Kuraĝu! Ne stultu nek simulu frenezon! Unuvorte, mi ne metu min sur danĝeran lokon. Kiu el la amikoj asertintaj sian amegon al mi, povas min kontentigi per ĉio kion mi bezonos kaj deziros? Ili estas nur studentoj, ne certaj eĉ pri sia estonteco. Ankaǔ du docentoj tre inklinas al mi. Ĉu mi donu la manon al apenaǔ valora docento? Eĉ profesoroj povre ŝimas, se ne paroli pri ili. Mi devas min levi sur la superban zeniton, indan al mi.