• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:05:14    
Laoshe: Sunradioj (4)

cri
30.

Mi ĉesis batali post plurtaga luktado. La stato de la fianĉo kaj lia familio konformis al mia idealo esti nobla, supera kaj digna, malgraǔ ke la amo mankis. Sed kiom kostas kilogramo da amo?

Mi simple ne vizitis plu la universitaton, por eviti submokon fare de kunlernantinoj. Ili havis amon kiu ilin trenis en marĉon. Kial mi tiom stultu kiom ili!

Hejme mi tre gajis kaj la gepatroj estis bonegaj al mi.

Mi komencis prepari edzinajn vestojn. Kiam ili pretis, mi surmetis ilin unu post alia, ankaǔ diamantan ringon kaj perlan broĉon. Ĉio faris min eklipsa al ĉiuj. Mi ekfieris kaj feliĉis pro tia sagaco, ke mi ĝustatempe turnis rudron laǔ vento kaj dank' al tio fariĝis la plej enviinda novedzino. Se mi donus min al malriĉa junulo por la tiel nomata amo, mi povus porti nur paperan floron surkape, kupran ringon ĉirkaǔ la fingro kaj mallongan vualon. Kiel mi vivu? Mi mortus de honto.

31.

Sed mi ankoraǔ ne povis tute forgesi la vorton amo, senpraktikan tamen tre plaĉan. Jam ne ŝanĝeble! Nu, mi do faru oferon kiun en la tuta vivo ĝis nun mi ankoraǔ neniel donis. Ĉi-foje la amo, apenaǔ utila, estu oferata kiel forĵetindaĵo.

Mi havas metodon por konservi mian "novecon". Mono! Kun mono, mi min armos per modaj kostumo, ŝuoj, ŝtrumpoj kaj kapornamoj; kun mono, mi iros en balon, mondumon, en la plej civilizan terenon; kun mono, la vivo estos interesa, pozicio alta kaj renomo granda; kun mono, mi fariĝos gvidanto de modernaj virinoj!...

Mi imagis imponon kaj lukson de nupto, plezuron kaj feliĉon post geedziĝo kaj sunradiojn en la tuta vivo eterne sennuba. Mi superstiĉis pro ĉio supozita. Mi vidis tion bonintenca, ke la gepatroj legis horoskopan libron kaj elektis nuptan daton. Ĉiamaniere ili klopodis por min feliĉigi.

Mi mem pretigis puncan ĵaketon, por ke en nupto mi aperu "varmiga".

32.

Mia edzo estis supera, riĉega, eminenta, saĝa kaj morala. Ĉe li la psika maturiĝo multe pli fruis ol la fizika. Li havis novajn karieron kaj ideologion. Tamen vidinte moralan degeneron en la socio, li decidis forĵeti la liberan amon, obei la gepatrojn, aǔskulti svatistinon kaj starigi brilan modelon por tiamaj gejunuloj emantaj ekstravaganci kaj arbitri en la amoro. Li , konfuzieto en la 20-a jarcento!

Diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj publikigis nian nuptofoton kaj komentis, ke ni ambaǔ estas anĝela paro misie savanta la junajn homojn el la dekadenco.

Kaj mi honte pentis pri mia iama lukto por la tiel nomata libero. Feliĉe, ke mi rapide min korektis!

33.

Gajo pliigis mian ĉarmon. Mi sentis, ke mia korpo ellasas novan aromon. Mi iom grasiĝis, sed eĉ pli lertis en moviĝo, pli elegantis en konduto kaj pli graciis en paŝado. Mi aperis kiel bunta feniksino. Mi ĝojis ne sole pro mia ĉarmo, sed tiom pli pro honoro de la edzo. Mi ĉie sinjorinis plej eminente, rave kaj enviinde. Oni ŝatis aǔskulti, kion ajn mi elbuŝigis – ĉi tian spertadon mi neniam trafis en la fraǔlinaj jaroj. Ho, la fraǔlineco, nur ŝpruco da klara fonto; sed la sinjorineco, monto plenplena de fruktaj arboj! Ja monto, stabila, majesta, okulfrapa, en fiksita formo, kun kolora variado. Mi, monto printempa; la edzo, suna lumo, ĵetata sur deklivon kaj kaǔzanta, ke miaj persikfloraj vangoj ridu al la sunradioj, apartenantaj ekskluzive al mi.

34.

Sed mi devas konfesi, ke nia ĝojo signifis nur aprecon pri la tiel nomata gloro. Ĉu floro konus plezuron? Mi do nepre diru, ke mia gajo venis ne el la koro. Mi gajis nur akceptante gaston aǔ vizitante iun. Tiam mi montriĝis kvazaǔ leĝera jakto en smeralda maro dum serena tago. Restante sola, mi sentis vantecon, eĉ triston. Tial mi evitis la solecon kaj laǔeble velis kun brizo. Fakte ankaǔ por tio, ke ĉiuj vidu min agrabla kaj feliĉa kaj admiru aǔ enviu. Havante virtan edzon mi skrupule kondutis, anstataǔ makuleti nian prestiĝon.

35.

Ĉio okazinta en la fraǔlina tempo rapide kuris el mia memoro, ekster mia atendo. La edzinigo kondukis min en tute alian mondon, plenan de ĉio freŝa, kvazaǔ mi subite vekiĝus el longa inkubo.

Tamen ankaǔ tion mi ne atendis, ke la fraǔlinecaj bagateloj reaperis en mia menso, sporade, de tempo al tempo; kaj mi, kvazaǔ bidojn disruliĝintajn surplanke, kolektus kaj eĉ tredus en rozarion, kiu min dotis per nepriskribebla sensaĵo diktante, ke mi ĝin kaŝu sur la fundo de la koro kaj neniam pendigu por ke ĝin vidu nek iu ajn nek la edzo kiu jam ŝanĝis al mi la "okulojn" per sia moralo, per kiu la paseon mi mezuris kaj trovis aĉa, tiel ke mi forte pentis pri la bohemieco. Sekve mi falis en labirinton:

Kial li, kolono de la socio, volas esti mia edzo? Ĉu li neniom informiĝas pri mia historio? Li devas scii almenaǔ, ke mi estis imperiestrino de romantismo en universitato.

Mi ne volis demandi lin. Tamen mi sidis sur fajro lin ne demandante. Mi ne timis lin. Mi deziris nur klarecon. Li tre bone traktis min, tamen mi apenaǔ konis lin. Li, kvazaǔ suno, verŝis al mi brilojn, lasante min diste, ke mi ne povu lin atingi. Mi lin pli konis estante en amaso da homoj ol ke mi restis sola kun li. Oni min estimis, ĉar oni lin respektis.

Mi ofte vidis lian nomon en ĵurnaloj, nomon pleje amindan. Sidante antaǔ li, mi tamen forgesis, kiu li estas. Li ĉiam afablis kaj ĝentilis, tiel ke ĉiufoje mi pensis, ke li estas ne edzo, sed mentoro aǔ patrono.

Lumis la suno, tamen floko da nigra nubo...

36.

Tragikeco regus en printempo, se la sunradioj estus ofte ĝenataj de io.

Pli kaj pli malardiĝis mia gajo. Efektive mi akiris gloron, pozicion kaj edzon. Sed kial edzon? Kial ne viron? Viro! Se li estus eĉ barbara, povanta min insulti, bati, dispremi aǔ per kisado mortigi! Mia edzo, restanta nur edzo, sinjore vestita kaj elegante parolanta, nur aktoradis deklamante tekston sur scenejo.

Ho ve, ĉu tiele en la tuta vivo? Mi rezignu la damecon? Kia dilemo! Reveninte al la gepatra hejmo mi trafis ĉiam nur flaton kaj admiron, tiel ke mi povis konfidenci nenion. Cetere, kiam ili sincere fieris pro mi, mi ĝenis min verŝi malkontenton. Estante fraǔlino mi povis kaprici kaj malici, sed post la edziniĝo mi povis nur vante teni stilon kaj manieron konformajn al la sinjorineco. La patrino traktis min jam ne kiel propran filinon, sed kiel honoran, respektindan gastinon, pro kio mi fariĝis silentema.

En la edza hejmo mi trovis nenian ŝancon por babili, almenaǔ elbuŝigi iom da sensencaĵo, kun iu ajn el la familianoj aǔ servistinoj.

Mi mem glutu la vermuton!

Mi farus riskon por trovi la amon, se mi povus ignori la gepatrojn kaj edzon. Mi vivu ne por ili! Tamen ili donis al mi la gloron.

Restis nur unu vojo, ke mi estu bona edzino. Pensu pri nenio!

Vojo, banata en sunradioj...

37.

Homo, farita el karno. Mi, juna kaj bela, sed nenifara.

Mi devas meti min en turbulon kirlantan la sangon kaj karnon, kun densa kaj graseca parfumo. Mi ne devas ĉiam sidi antaǔ spegulo, lasante min neniiĝi malrapide en glacion. Mi riĉigu miajn koron kaj cerbon ĉiuflanke. Mi ne estas monakino. La edzo donas al mi multon, sed ne ĉion. Mi do provu akiri kion li ne kapablas oferi al mi. Tiam mi iĝos perfekta. Inde je la vivo. Mi devas esti mi. Ne hezitu plu! Timu nek riskon nek morton! Nenio koncernas la gepatrojn. Mi mem rikoltu kion mi semos! Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.

38.

Sennombraj petaloj flosis en mia maro. Perspektiva brilo aǔguris printempon. Mi, kiel papilio, flirtadis, serĉante difineblan floron en la etero.

Mi rememoris la studentinan liberon kaj diversajn amindumojn, kiujn mi jam intencis superi per grandigo de skalo kaj fortigo de fajro, ke nova feliĉo nepre venu anstataǔ ke mi gajnu nenion.

Kion la karno bezonas? Jam klare. Mi energie multigu, ĝis la floro tute sin elvolvos, por ne esti batata de hajlo aǔ velki en nerimarkebla angulo.

Mia statuso diktis, ke mi ĉasu iun pozicie superontan mian edzon. La ludo atingu kulminon, la amo nestu en kristala palaco kaj la floroj estu koralaj! Amaĵo sekreta, tamen ne iĝu diskredita, ĉar mi mem fenomenas!

39.

Ne malfacile, kiel mi konjektis. Kiom akra la vivo mia!

Jen kia ulo, kruda, bela kaj simila al sako da pulvo, jam de mi kaptita. Li avidas ĉion mian. Li volas min diseksplodigi, kolekti kaj denove dispecigi. Unu fojo jam sufiĉas, ke mi plenigu ĉiom da mankoj.

Sed mi deziris duan fojon. Mi povis jam sincere plori kaj ridi. Li barbaris kiel tigro, lasante min neniom kvieta. Tutakorpe mi tremis, spasmis, konvulsiis kaj tordiĝis. Mi plene min forgesis ĉu ludate de li ĉu baraktante kontraǔ li. Mi brulis, flamis, inkandeskis en incendio. Fridigite mi remaĉis dolĉon el la bestia turmentado, kvazaǔ veterano retrospektive babilus pri sanga milito. Li kapablis min fulmorapide ĵeti al la ĉielo kaj en palpebruma daǔro repreni al sia sino. Mi vertiĝis kaj svenis en la amorado, etere kaj mistere, inter vivo kaj morto.

Ruĝaj floroj tapiŝas per si la tutan mondon. Kio la vera amo? Karna kaj kruda, bezonanta gigantan forton, baraktigantan inter paradizo kaj infero.