• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:06:27    
Laoshe: Sunradioj (5)

cri
40.

La solida kaj praktika amoro faris, ke mi aǔdacis publike defii la edzon. Neniom timante lian akravidecon, mi solene preterpaŝis lin por viziti mian amaton. Mi lin dankis pro tio, ke li donis la altan statuson, sed mi ne povis ne serĉi aliloke kion li ne kapablis ŝuti al mi. Mi deziris bruecon kaj brulecon, ke la vivo estu arda. Mi frenezis pro gajo.

Strange, ke li nenion diris. Strange! Kvazaǔ lia silento suflorus: "Vi prave agas." Kia kuriozo! Li ja estis homo tre atentanta virton. Kial li toleris mian kokradon? Lia senvorteco multe reduktis mian varmon. Ne riproĉi, nek bati, nek tumulti, neniom interese!

Post nelonge mi komprenis la kaǔzon. Li ricevis promocion ĝuste dank' al helpo de mia amato. Mi komprenis ankaǔ, ke li bezonas pli altan rango, sen kiu lia moralo grizus. Mi tute ne atendis, ke mia adulto favoras finfine ne min, sed lin, kiu gajnis superan burokratecon per rezigno al mia perfido. Tragike aǔ komike? Mi komprenis eĉ tion, ke antaǔ longe li jam ĉion planis. Jen kial li, tiom morala, prenis la fifaman "imperiestrinon"! Mi kolapsis planken, kun la koro krevanta. Kio mi? Pulĉinelo! Pupo! Marioneto! Origine mi volis nur ŝtelumi por spici la sekajn tagojn. Sed mi iĝis putino laǔplaĉe ludata de du altarangaj ulaĉoj en longa tempo! Mi havus multe pli da maskloj, se mi ekagus.

Edzo devas vivteni edzinon kaj plezurigi ŝin, anstataǔ uzi ŝin kiel ilon por gajni altan rangon.

41.

Sed mankis bona taktiko.

Ĉu mi riproĉu la edzon? Sed li respondus: "Mi bonas al vi, vi do devas iel min helpi." aǔ "Kial vi volonte edziniĝis al mi?"

Ĉu mi rompu kun la adultanta viro? Ne! Mi lin amas; cetere, nur li povas doni al mi la intensan ĝuon kaj mensan kaj karnan. Aliflanke, post mia apatiiĝo li sin turnus rekte al mia edzo por forpreni la favoron.

Abismen, mi! Fermu la okulojn kaj lasu ĉion alian al la fatalo! Konsole almenaǔ, ke mi ankoraǔ povas pavi kiel nobela damo kaj akiri sekretan volupton el la sadisma ulo. Lasu!

Tamen mi ne povis entombigi malkontenton kontraǔ la edzo pro tio ke li, anstataǔ min estimi, donis min kiel donacon al iu. Kiel lin puni? Eble senpuneco alportus pli grandan liberon?

Jes, pli vasta libero! Nu, vi gajnas per mi, kiu tamen neniom protestas; vi do komprenu, ke mia ago povas esti tute sendependa kaj vi ne devas min kateni. Juste, ambaǔflanke.

La sekvo de mia libero estis, ke li ne leviĝis plu. Hi hi!

Tagoj ĉiam serenaj kaj ĉarmaj, dank' al la sunradioj.

42.

Mi vidis ne banjanon, sed ĝian bildon. Se la bildo fidelis, mi estu do la arbo.

Nu, mi banjano havanta multajn branĉojn povantajn respektive radiki tamen ne disiĝi de mi. Fine mi, forsto de la amo!

Mia edzo ofte prelegis pri moralo, de loko al loko. Tiuokaze ankaǔ mi sidis sur tribuno. Mi cerbumis pri plano, kiam li oratoris. Tre amuze, ĉu ne? La socio konis mian romantikon, tamen tio ne ĝenis, ke ĉiuj respektu mian edzon kiel moraliston. Miaflanke mi ravis ilin.

Mono kaj nomo, kiujn havante oni estimatas eĉ fiage! Jen la metro en la mondo.

43.

Tiel do ĉiam estu, tre bone! Tamen ne ĉiam, foje male, ne ideale. Ĉu mi ne havu plu idealon? Mi ekmalamis la mondon kiu forigis mian idealon.

La publike agnoskita moralisto ne nur prenis kromedzinon, sed ankaǔ vizitadis bordelon! Malmorale? Ne, sed laǔrajte kaj laǔleĝe! Ne etikaj sole libera amo kaj divorco. Mi lin malamu? Apenaǔ, ĉar la konscio atentigis min maltrankvilige, ke li celas ion alian per la kromedzinigo; mi servas jam ne kiel la unika instrumento per kiu li sin promociigas; li alportas novan eskalon por grimpi kaj, se tiu ino kapablus realigi lian celon, mi kaputus. Mi ne povis batali, ĉar li agis "laǔleĝe" kaj kromedzinigo estis la plej justa. Cetere, ribelante mi preterlasus al li la plej honoran motivon ke li min malliberigu.

Mi volis konkeri la mondon, sed fine mi trovis mian forton sufiĉa por nenio. Jam klare. Ne ludu fajron, sed... sed, nu, li iru sian vojon dum mi mian padon ien ajn, almenaǔ distriĝe, se ne triumfe.

44.

Diablo! Mi jam ne povis ne kredi la sorton.

Mia amato rifuzis min, havante alian inon, kio multe pli peze min batis ol la konkubinigo de mia edzo. Mi kapablis kapti plu neniun viron. Ĉio glitis tra la fingroj: ĉarmo, sprito, pozicio, amo, mono, reputacio, ĝuo... Mi maljuniĝis? Ne, mi restis almenaǔ tre linda, gvidanta konfekcian modon. Mi stultiĝis? Ne, mi restis mense vigla. Mi trafis fatalon? Ho, jes! Eĉ la suno foje ne donas helon pro nubo.

Ne deprimiĝu! Nek malpaciencu! Nek maltrankvilu! Nek malĝoju pro la efemera malsukceso en obskura angulo!

45.

Sed ĝuste pro malpacienco mi faris la plej stultan aferon!

Multe frapite de ondoj en amora maro, nobela fraǔlino sin donas al vilaĝa ordinarulo kaj akiras grandan feliĉon. Montetoj brakumas la vilaĝeton. La montetoj sin vestas per plumecaj folioj susurantaj en vento. Ilia hejmo rigardas al unu el la montetoj. En ilia korto staras roza pergolo, sub kiu ŝi faras kudradon. Fojfoje ŝi leviĝas kaj ĵetas rigardon al la edzo, laboranta sur kampo ĉe unu el la montetoj. Al ŝi kroĉas sin side vila blanka kato, kies kapo turniĝas tien kaj reen laǔ kudraj movoj de ŝia mano. Li revenas kaj ili kune prenas manĝon simplan, puran kaj de ŝi pretigitan. La kato en rampa pozo sur tablo atendas lakton aǔ viandon. La paro ne multe parolas, sed iliaj okuloj plenas de profunda amo...

Mi subite rememoris la enhavon de iu filmo kaj certigis al mi, ke ankaǔ mi povas rezigni la luksan vivon kaj kuri al monta vilaĝo por pasigi tie simplajn tamen dolĉajn jarojn. La rakonto en tiu filmo estis eble sensignifa, sed en tiama humoro mi kredis ĝin vera. Mi pensis, ke mi, spite al ĉio, sekvos iun similan al ties edzo tiom amema kaj sincera. Mi do faris arkeologian fosadon en la memoro, por trovi iun taǔgan el la multaj malnovaj amikoj. Kion nun ili faras? Mi pensis eĉ pri la unua amanto kiu servis kun mi kiel nupta akompananto. Pri kio li okupiĝas? Pasis jam tiom da jaroj! Mi revokis en la menson ilin kiuj, kun freŝa fizionomio, restis knabegoj aǔ junaj arboj en printempo. Tion rememorante mi des pli sopiris al ili, kiuj povus almanǔ forigi miajn solecon kaj mornon, eble eĉ doni novan ŝanĝon al mia vivo. Mi volis revidi ilin, kiel infano plaĉan frandaĵon. Se mi vere povus rekonti ilin, mi revenigus la perditan junecon. Anstataǔ fari profundan pensadon mi elhejmiĝis por retrovi ilin aǔ, se vane, almenaǔ iun similan al ili.

Mi provu la alian flankon de la vivo kaj gustumu ion primitivan, tede satigite per ambrozio.

46.

Fine mi trovis iaman kunlernanton, ne vilaĝan, tamen jam konforman al mia idealo. Li havis profesion, ne multe enspezigan. Li estis milda, afabla kaj intimiga, neniom simila al tiuj, kiujn mi kontaktis post la edziniĝo. Li kondukis min en tute alian mondon kiu impresis ke mi, jam tedita de batalo, kvazaǔ enpaŝus botanikan ĝardenon, refreŝigan kaj inspiran. Sed li tre atentis sian konduton por ne tro proksimiĝi al mi, dum mi, same, farante lin kiel legoman peklaĵon por iom ŝanĝi la guston.

Sed ho, ve! Kiom stulta mi! Mia edzo vidis tion! Li aplikis rigoraĵon ekster mia atendo. Li muĝis, ke mi perdigas al li la vizaĝon! Fine mi komprenis: Ni riĉaj homoj havas propran terenon; kiom ajn kaose kaj diboĉe, ni devas kontakti nur samtavolajn; la kastisma limo absolute klaras. Mi pekis ne pardoneble.

47.

Mi perdis la liberon. En necesa kazo li kondukis min eksteren; min ne bezonante, li enfermis min. Mi estis damo antaǔ la publiko kaj prizonulino hejme. Mi ploris. Pasintece mi ne sciis, ke mi povas ankaǔ plori. Sed senutile plori! Mi cerbumis. Plej bone, ke mi forkuru! Ĉion for, rekte al vilaĝo aǔ urbeto, por ĝui rustikon! Kiel tiu fraǔlino sidanta sub la roza pergolo! Tamen kiel mi ĝuu, nenion scipovante? Eĉ la plej simplan kuiron mi ne regis. Eĉ forkuri mi ne kapablis!

48.

Fine mi havis ideon. Divorci! Dume li faru pagon, jam nenio timinda. Nu, liberiĝinte de li kaj havante monon, mi mastros tute mian futuron. Tiam mi faros ĉion laǔplaĉe. Tuj agu! Mi subaĉetis serviston kiu gardis min kontraǔ mia forkuro kaj li venigis advokaton.

Ve, kio sekvis!

Prezentiĝis mia divorca peticio. Ĵurnaloj ĝin publikigis kaj mia edzo falis de sur la altaro. Li ja pledis por la tradicia moralo. Kial mi forgesis ĉi tiun punkton! Ve, eksgeedziĝo!! Nenio alia, sole ĝi povas lin faligi. Ĉiuj burokratoj tuj ŝanĝis sian konduton kvazaǔ ne konante lin, nek min. Ĉiuj, kontaktiĝintaj kun mi, ĝisoste min malamis, neniom kritikante mian adulton kun ili. Ĉion mi povis fari, sole ne la divorcon. Sed kial mi, ĝuste ĝin! Ĉiu el la gepatra familio rompis kun mi.

Okazis ne proceso, sed tio, ke mia edzo fariĝis plebano. Ne necesis plu iri al tribunalo.

Ĉion mi perdis. Sen la eksgeedziga peto mi malhavis nur la liberon. Sen tia peto mi posedis ne nur la pozicion kaj riĉaĵojn... Nun jam nenion!

49.

Eĉ pli! Falantan muron ĉiuj puŝas.

Ĉiuj denuncis liajn mankojn. Rikano kaj sarkasmo, sakro kaj anatemo, unu post alia! Neniu helpis. Ĉiu nur atakis. Lin oni eskortis al juĝejo. Liajn riĉaĵojn oni konfiskis.

Mi, ne atinganta la aĝon de 30 jaroj... Kiel vivi plu? For eĉ la sunaj radioj! Saĝo, klopodo, kio fine? Kiu kredas? Kiu atendis?

Iom kvieta, mi skribas mian historion, lakone, laǔfakte kaj objektive. Virinaj Moŝtoj, legu, bonvole! Kaj vi jam scios kiel firme teni vian pozicion. Ne perdu ĝin! For prefere la liberon! Libero ne povas doni manĝon al vi. Akuzi vian edzon signifas ruinigi vian vivon.

Kia mia estonteco?

Mi perdis por ĉiam la morgaǔajn radiojn.

(Fino).