• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:09:26    
Bakin

cri
En 1904, heliĝis burokrat-bienula hejmo, situanta en la urbo Chengdu de la okcidenta provinco Sichuan, pro apero de bebo kiu, eĉ ekster sia atendo, fariĝis poste ne nur fama verkisto sed ankaŭ sincera subtenanto de la internacia lingvo kaj fervora partoprenanto de Esperanto-movado. Jen Li Yaotang, konata tutmonde kiel Bakin. Li naskiĝis ĝuste kiam tiu granda familio estis dekadencanta. En la infaneco li jam vidis la degeneradon miksitan kun interna interluktado kaj ekstera subpremado. Li sentis antipation kaj inklinis intimiĝi al servistoj. Poste li mem diris:

"Mi amis kunesti al servistoj, mi kreskis meze de ili… Mi ne volis esti sinjorido! Mi staru ĉe ili kaj ilin helpu!"

La Maj-kvara Movado (1919) emociis kaj ekzaltis la 15-jaran knabon per demokratia kaj socialisma tajdo. Lia rigardo senlace naĝis en maro da novpensaj revuoj kaj lia koro flugis al fremda lontano…

"Maj-kvara, printempa tondro, min vekinta el inkubo; kaj mi, malferminte la okulojn, trafis tute novan mondon."

Tamen la vojo, zigzaga kaj stumbliga. Komence lin ravis anarkio. Lia plej frua artikolo <> propagandis ĝuste anarkian ideologion. Poste li tradukis multe da ĉi-temaj libroj. Rigardante bona ĉion okcidentan, oni ne faris distingon inter Petro Alekseeviĉ Kropotkin (1842-1921), Friedrich Niezsche (1844-1900) kaj Karl Marx (1818-1883). Nur post la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio pli kaj pli multaj ĉinoj komprenis, ke marksismo-leninismo estas unika vero kaj sola armilo por liberigi la homaron.

Lia literatura kariero komenciĝis fakte en 1927 dum vojaĝo al Francio. Tiujare en Parizo li verkis la unuan romanon <> kies enhavo estas: En Ŝanhajo, aŭto de militaristo surveture mortigis preterpasanton… feŭda familio detruis amon de juna paro…. Laboristoj estis murdataj pro transporto de revoluciaj cirkuleroj… revoluciulaj kapoj pendis sur telefonaj fostoj de stratoj… ĉio vidigis la sudan urbegon de Ĉinio kiel sangan mondon pereontan. Ĉi tiun romanon sekvis alia, titolita <> kaj temanta pri tio, ke gefratoj Li Leng kaj Li Jingshu, post martiriĝo de Du Daxin, rezolute leviĝis kaj impetis sur la revolucian vojon.

De 1931, unu post alia, <>, <> kaj <>, formantaj la unuan trilogion -- <>. Heroo en <> perdis sian amatinon pro karaktera feblo kaj la hezito rezisti al feŭdisma koncepto kaj sin dronigis en rivero post refoja fiasko en <>, dum aliaj junuloj fariĝis pli kaj pli maturaj kaj leviĝis sur la vojon de revolucia batalado en <>.

De 1929 ĝis 1937 Bakin verkis pli ol 60 novelojn, el kiuj du, > kaj <> legiĝaj en la Esperanta eldono <<Ĉina Antologio>> 1919-1949.

En la komenco de 1931 li entreprenis verkadon de <> -- <>, <> kaj <>, kiu lasta plenumiĝis printempe de 1940. La dua trilogio multe pli koheras kaj kontinuas ol la unua, kaj temas pri dekadencado kaj splitiĝo de granda familio kaj pri vekiĝo de la juna generacio.

En la periodo de la Kontraŭjapana Rezistomilito aperis <> -- pri heroa rezistado de la ĉina popolo kontraŭ agreso de japanaj militaristoj, tial ĝi ricevis ankaŭ la titolon <>.

Komence de la Liberiga Milito naskiĝis romano titolita <>. Nokta gelo komencis la romanon, nokta frosto finis ĝin, plenan de antaŭaŭrora obskuro.

Parolante pri sia verkado Bakin diris:

"De la verkada komenco mi neniam ĉesis ataki miajn malamikojn. Kiuj estas do miaj malamikoj? Ĉiu malnova tradicia koncepto, ĉiu malracia sistemo malhelpanta la socian evoluadon kaj individuan disvolviĝon kaj ĉio detruanta klopodon de la amo estas miaj plej grandaj malamikoj.

"Mi ĉiam gardas mian fortikaĵon, kun neniama kompromiso."

Lusin foje laŭdis, ke Bakin estas verkisto entuziasma kaj progresema.

En pli ol 20 jaroj antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio, Bakin verkis romanojn, novelojn, eseojn, vojaĝnotojn kaj aliĝenraĵojn je pli ol 4 milionoj da ideogramoj, kaj multaj pecoj el ili estis tradukitaj en la anglan, francan, japanan, rusan, svedan… pli ol dek lingvojn, kompreneble ankaŭ en Esperanton -- <> (tradukita de Vejdo) kaj <> (tradukita de Laŭlum). Siaflanke li mem faris tradukadon en la ĉinan lingvon el 6 lingvoj kiaj la angla, franca kaj rusa, kaj ankaŭ el Esperanto.

Ne senkaŭze do, ke en 1982 li gajnis kiel la unua en la Oriento Dantan Internacian Premion kaj sekvajare la Medalon de la Franca Respubliko.

Karaj legantoj, en la venonta semajno ni komencos aperigi novelojn de Bakin, speciale tradukotajn por la reto. Tiam vi vidos, ke ĉiu linio de lia simpla lingvaĵo plenas de sincero kaj amo ne nur al alilandaj batalantoj por la libero kaj paco de la homaro, sed ankaŭ al ordinaraj homoj en Ĉinio kaj eĉ al bestoj kaj birdoj.