• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:10:06    
Bakin-stelo

cri
Karaj legantoj!

La 25-a de novembro ĉi-jare estis la 100-a naskotago de Bakin, ankoraŭ vivanta kun sana farto en la animo. Bakin – centjara dojeno kaj en la literatura rondo de Ĉinio kaj en nia Esperantujo. Al Bakin, ankoraŭ pli longan vivon!

Antaŭ 6 jaroj, do en la 25-a de novembro, 1997, ĝuste en la naskotago de Bakin, deĵoranta astronomo sinjoro Zhang Haotong rimarkis malgrandan ĉielkorpon. Post longa observado kaj fot-komparado li kaj aliaj, ekzemple sinjoro Zhu Jin, estro de Pekina Planetario, konkludis, ke tiu astro estas nove eltrovita. Konstatinte ĝian orbiton ili sendis peticion al Internacia Centro pri Planedetoj. Baldaŭ venis eterna numero kun internacia normo – 8315. Tiu stelo ricevis la nomon Bakin pro tio, ke ankaŭ ĝi "naskiĝis" la 25-an de novembro. Ĉi-jare, ĉirkaŭ tiu naskotago, Bakin-stelo pleje proksimas al la terglobo, distanca je 236 milionoj da kilometroj. Oni vidas ĝin, situantan ĉe la Taŭro, farante observon per teleskopo kun pli ol 40 centimetroj da kalibro.

Celebre al la 100-jariĝo de Bakin, okazis aktivadoj en multaj urboj de Ĉinio. Ni citu kelkajn el la aktivadoj!

Pekina Muzeo de Ĉina Moderna Literaturo okazigis grandan belartan ekspozicion. Montriĝis multaj bildoj temantaj pri sinjoro Bakin kaj liaj verkoj kaj ideologio. Vidiĝis ankaŭ 54 valoregaj verkoj de famaj pentristoj, kiuj provis kombini la literaturon de Bankin kun sia pikturo.

Ĉina Verkista Asocio aranĝis koncerton titolitan <>.

En la orienta municipo Ŝanhajo eksponiĝas bildoj kaj fotoj pri la ĉiutaga vivo de Bakin kun familianoj, parencoj kaj amikoj; okazas seminario pri literatura kariero de Bakin.

<> jam finkonstruiĝis antaŭ la naskotago de Bakin. La instituto sidas en la urbo Chengdu de la okcidenta provinco Sichuan. Ĝi konsistas el Bakina Muzeo, Sinteza Domo, Ekspozicia Domo kaj akcesoraĵoj inkluzivantaj kioskojn, pavilonojn kaj kastelojn kun dekliveca tegmento el grizaj tegoloj, kun blankaj muroj, kraditaj fenestroj kaj simpla ĉirkaŭaĵo – ĉio respondas al modesteco kaj simpleco de Bakin kaj lia literaturo.

Iras samloke granda ekspozicio titolita <> kaj dividita en 4 partojn -- <> el pli ol 130 fotoj, manuskriptoj kaj kopioj; <> pri profunda amikeco inter la verkisto kaj verkistino; <>, spegulanta 4-fojan revenon de Bakin al la naskoloko en la provinco Sichuan, amikajn kontaktojn inter Bakin kaj diversaj verkistoj kaj grandan zorgadon de Bakin al parencoj kaj samlokanoj; <>, en kiu brilas medaloj kaj premiaj atestoj honore ricevitaj de Bakin enlande kaj internacie, ridetas libroj de li legitaj, tablo ĉe kiu li estis verkanta trilogion, seĝo sur kiu sidante li aŭ atenteme skribis ion aŭ profunde meditis pri emancipo el la granda feŭdisma familio kaj pri liberigo de la ekspluatata kaj subpremata popolo aŭ intime babilis kun gastoj.

Eldoniĝis <>, konsistanta el 3 volumoj -- <>, verkita kaj en la lastatempo repolurita de Bakin mem, <> kaj <>. La tri volumoj prezentas ideologiajn atingojn, tradukajn sukcesojn kaj ĉiutagan vivon de Bakin, vidigante perfektan figuron de la centjarulo.

Fine ni citu kelkajn vortojn el la 3-a volumo:

"En 1942, Kvara Paĉjo duafoje revenis al la hejmo, tiam mi estis vizitanta elementan lernejon…

"Furoris parafado meze de junaj lernantoj. Multaj homoj havis Memoran Kajeron. Ili petis subskribon de instruistoj kaj kunlernantoj. Okaze de la reveno de mia Kvara Paĉjo, gejunuloj alsvarmis por tio, ke li faru subskribon en iliaj memorkajeroj. Tio vekis mian scivolon. Post granda klopodo mi akiris similan kajeron. Tamen mi hezitis peti Kvaran Paĉjon, timante ke li rifuzos mian peton pri tio, ke mi estas nur bubo. Ekster mia atendo, li tre gaje paŝis al granda skribotablo kaj skribis en mia kajero per tuĉpeniko: 'Atente lernu dum lernohoro kaj libere ludu en libera tempo; neniam mensogu, kiam vi parolas; bone kondutu, ĉar ankaŭ vi estas Homo!' Tiam mi nebule komprenis la signifon de tiuj vortoj de Kvara Paĉjo. Poste, en la laboroj, mi sentis, ke estas tre malfacile plenumi liajn vortojn. Tamen mi strebis kaj strebas, fidele al liaj vortoj, jam por ĉiam gravuritaj en mia kapo."

1) Bingxin: Pseŭdonimo de infanliteratura verkistino Xie Wanying. Ŝi naskiĝis en 1900 kaj forpasis en 1999. Bakin kaj Bingxin ambaŭ tre favoris nian Esperanton kaj per tio pliigis sian amikecon. En 1980 Bakin gvidis ĉinan delegacion al la 65-a UK en Stokholmo kaj faris kortuŝan kaj emocian parolon en la inaŭguro. En la 80-aj jaroj Bingxin ofte sin kontaktis kun gvidantoj de Fujian-a Esperanto-Asocio. Tiam ŝi diris, ke oni devas pacience propagandi la internacian lingvon, precipe meze de infanoj.

2) Kvara Paĉjo: La aŭtoro (Li Zhi, nuna prezidanto de Kultura Federacio de la Provinco Sichuan) mem diris: "Verkisto Bakin estas mia onklo, sed de la infaneco mi vokas lin Kvara Paĉjo."