• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:10:48    
Bakin: Sanktulo Demetrius Lisogub

cri
La fama rusa revoluciulo Stepnjak komentis kelkajn kamaradojn en sia verko <>:

"Stefanoviĉ, organizisto; Klemens, pensulo; Ossinsky, batalanto; Kropotkin, agitisto; Lisogub, sanktulo."

Kia do tiu la tiel nomata sanktulo Lisogub?

Decembre de 1876, por interkonsiliĝi pri anarkia propagando kaj diskuti pri trajtoj de la rusa vivo manifestataj meze de junaj homoj, la aŭtoro ĉeestis al studenta mitingo. Simila kunveno estis rigore malpermesata de la rusa registaro. Tamen ĝuste en la epoko de la plej arda furiozado de la "blanka teroro" ili ofte faris sekretan kolektiĝon. Ĉi-foje ili diskutis pri unuigo de diversaj subteraj organizoj de revoluciaj gejunuloj.

Nenia rezulto sekvis plurajn diskutojn, ĉar vidpunktoj de la rondoj kaj asocioj ne povis unueciĝi. Eble ankaŭ ĉi-foja kunveno portus nenian frukton. Ĉiuj havis dubon, sekve la diskutado fariĝis malvigla kaj ili sentis enuon. Subite iu junulo stariĝis kun forta emociiĝo kaj ĉies rigardo turniĝis al li.

Tiu junulo havis palan vizaĝon, altan staturon, malgrasan korpon kaj longan barbon. Li monotone parolis, kvazaŭ folioj flustrus inter si, kiam zefiro blovis preter branĉetoj, tial la aŭskultantoj ricevis apartan impreson. Liaj vesto kaj pantalono estis simplaj kaj eĉ eluzitaj.

Post finiĝo de la kunveno la junaj homoj foriris triope aŭ kvinope, escepte de Stepnjak, iu amiko kaj tiu junulo. La mantelo de tiu junulo estis tre larĝa kaj maldika. Estis frosta vintro kun la temperaturo de 20 subnulaj gradoj. Salutinte tiun amikon li foriris. Li rapide kuris, por iom varmigi la korpon, ĉar li malmulte sin vestis. Post kelkaj minutoj li jam malaperis el ilia vido.

Stepnjak demandis la amikon: "Kiu li estas?"

"Li estas Lisogub." Ĉi tio estis respondo de la amiko.

Lisogub estis plutokrato. Li havis bienojn, domojn, montojn, arbarojn kaj aliajn grandajn riĉaĵojn. Poste li oferis ĉiom al la revolucia movado. Kaj lia vivo fariĝis pli malfacila ol tiu de liaj antaŭaj sklavoj.

Lisogub estis la plej honesta , altruista kaj ideala figuro el tiamaj anarkiistoj. Lia personeco estis tiel perfekta, ke neniu povis sin kompari kun li, kvankam ankaŭ multaj aliaj faris laŭeble materian kontribuon. Li pensis ekskluzive pri la revolucio kaj ne havis alian ideon. Lin ne povis jugi la familio, lin ne povis kateni la seksa amo. Li fordonis la tutan havaĵon kaj pasigis ekstreme malriĉan vivon. Ĉiutage li prenis nur kelkon da malvarmaj panpecoj kaj tason da kafo, sed li ne sentis suferon. Tamen lia korpo fariĝis pli kaj pli malforta. Amikoj admonis, ke li ne tro suferigu sin, sed li ne aŭskultis iliajn vortojn. Li ofte respondis:

"Mia vivo ne eterne ekzistos."

Li faris ekstreme firman decidon ne elspezi eĉ unu moneron ekster la revolucia movado. Ĉiuokaze li ne volis veturi. Aliflanke li volonte helpis mizerajn homojn. Helpemon kaj varman sinceron, la du bonajn punktojn li posedis.

Li havis parencon. Ĉi tiu rajtis heredi liajn riĉaĵojn post lia morto. Ĝuste pro ĉi tio tiu parenco denuncis al la registaro, ke Lisogub finance subtenas la revolucian movadon. Pro tio li perdis siajn havaĵojn kaj la revoluciaj rondoj perdis grandan apoganton. Lisogub sentis tion la plej hontiga, ke kruela juĝisto ne demandis pri kaŭzo, nek aŭskultis ies apologion, sed arbitre kaj partie faris verdikton pri "krimo" de senkulpulo. La malbonkora atako limigis lian agadon, kaj sentigis al li kruelan humiligon al la homaro en lia mallonga vivo plena de doloroj.

Lia parenco, nomata Drigo, estis ankaŭ lia intendanto. Pro ties sekreta denunco li estis arestita aŭtune de 1878. Tiu perfida Drigo gajnis 4 000 rublojn de Lisogub. La registaro sin apogis ĝuste al kaĵolaj, malhonestaj kaj malmoralaj agoj, similaj al tiu de Drigo. Kaj, nature, ĝi donis premion kaj laŭdon al tia perfidulo.

La tiel nomata krimo de Lisogub estis nur tio, ke li konsumas sian monon. Povante prezenti neniun alian "krimon", la juĝejo rajtis nur kondamni lin al 4- aŭ 5-jara mallibereco aŭ ekzili al Siberio. Sed tiu kruela juĝisto kondamnis lin al morto, laŭ senbaza atesto de Drigo!

Lisogub tenis sin tre aplomba. Li eĉ rifuzis peticion pri redukto de la kondamno. La 8-an de aŭgusto de 1879, Lisogub, Siuvaroff kaj Davidinko estis eskortataj al ekzekutejo. Lisogub montriĝis tia, kvazaŭ nenio estus okazonta al li. Li eĉ gaje ridetis kaj senĝene babilis kun la du aliaj.

Tio estis la plej feliĉiga momento en lia malfeliĉa vivo!

Aŭdinte pri lia morto, larmis ĉiuj popolanoj de Rusio.

"Forpasis nia sanktulo!"