• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-15 10:11:36    
Bakin: Batalanto V. Ossinsky

cri
Ossinsky estis la plej aktiva. Hieraǔ li estis oriente, hodiaǔ li estis jam okcidente. Li vigladis tra la tuta Rusio. Li estis kvazaǔ vento kaj fulmo.

Li naskiĝis en 1851, ĉe la rivero Tono. Lia patro estis generalo kaj granda bienulo. Sed Ossinsky rezignis la riĉon kaj nobelecon kaj sin tute metis en socirevolucian movadon.

Iun tagon en la aĝo de 11 jaroj, li aǔdis, ke la hejmo de najbaro estas prirabata, li do tuj prenis pafilon de la patro kaj rapide kuris al la hejmo de la najbaro, por lin helpi. La najbaro fakte estis lia malamiko, kiu mortigis lian patron. Sed en la kriza horo Ossinsky zorgis ne sian vivon, li maltrankvilis pro alies danĝero. Tiu ago plene atestis liajn kuraĝon kaj bonkorecon.

Lia kapablo estis terure granda. Li partoprenadis per eksterordinara forto en ĉiuj revoluciaj agoj de la rusia sudo, ĉiam pli energie kaj kuraĝe ol aliaj. Antaǔ li eĉ ĉiam malpli agemaj kamaradoj sin kuraĝigis. Ĉi tio pruvis la grandecon de inspiro el lia personeco.

La financo de revolucia organizo ĉiam estis tre malforta. Sed ege granda estis la kapablo de Ossinsky kolekti mondonacojn. Li povis tuj venigi 5 000 aǔ 10 000 rublojn. Lia kapablo vidiĝis ankaǔ en penetrado en registarajn instituciojn kaj eĉ en planado pri murdo al la caro.

Lia kredo estis ege firma kaj lia ago estis ege kuraĝa. Li ne estis talenta en organizado, tamen li estis sangvina kaj sentema. Kiam problemo aperis, li sola solvis ĝin. Li ĉiam laboregis, riskante eĉ la vivon.

Unuvorte, li estis praktikema, apenaǔ zorganta idealon. Foje li helpis al Stefanoviĉ, gvidanto de kamparana ribelo, forkuri el malliberejo. Foje li murdis provosan estron de Kievo, ĉar tiu ulaĉo perforte kaj kruele traktis malliberigatajn virinojn.

Ossinsky estis titolata kiel "Fantoma Generalo", fakte li estis kiel la suno ĉe aǔroro, milda kiel salika vergo kaj frostodefia kiel umea floro. Li estis belulo kun blondaj haroj ĝis la kolo kaj nuko kaj kun virineco, tute ne estis sang-avida kaj mortigema, kiaj estis registoj.

En la fino de marto, 1879, li estis arestita kaj en la 5-a de majo li estis kondamnita al morto. Lia sinteno estis eksterordinare kvieta. Li estis trankvile atendanta alvenon de la morto. Post la verdikto liaj patrino kaj 16-jara fratino iris al malliberejo por lin viziti. Li konsolis la patrinon per vortoj pri mildigo de la kondamno, sed aliflanke li flustris al la fratino:

"Baldaǔ mi forlasos la mondon. Bonvolu, anstataǔ mi, bone zorgi panjon! Bone zorgu ankaǔ vin mem..."

Tiam lia koro estis plena de amo al la patrino kaj fratino kaj de malamo al la registaraj burokratoj. Kiam la amo kaj malamo militis en lia koro, li pensis, ke li atingos la sferon, en kiu li volas ami plu tamen li ne povas plu ami kaj volas malami plu sed li ne povas malami plu. Rigardante jen la forte larmantan patrinon, jen la junan fratinon, jen flanke starantan, malkompateman gardiston, li preskaǔ ne povis sin regi en grandega kordoloro. Tamen li neniom pentis, ĉar li bone sciis, ke revoluciulo estas denaska serĉanto de la vero tra doloroj.

La 14-an de majo de la sama jaro li, Antonoff kaj Brontner estis eskortataj al eŝafodo. En tiu tago li skribis longan leteron al siaj kamaradoj, parencoj kaj amikoj. La letero lin eternigis. Stepnjak diris:

"Oni povas diri, ke li propramane starigis eternan monumenton."

Vere tiel.

Ĉe la eŝafodo li propraokule vidis, kiel kruele la kamaradoj estas torturataj, kaj lia koro krevis. Kion li sentis, oni povas mem imagi al si. Lia mieno subite ŝanĝiĝis kaj haroj stariĝis unu post alia. Ĉi tion vidante, eĉ kruelaj provosto kaj provosoj estis kortuŝataj. Ili esperis, ke li petos redukton de la kondamno.

Tamen li ne petis redukton. Li firme kaj aplombe staris.

Rutino postulis, ke pastro venu por doni al li krucon kaj preĝi en lia nomo. Sed kiam tiu venis, li forturnis la kapon, ridis kaj diris:

"Mi ne scias ekziston de dio. Mi ne bezonas preĝon!"

Sekve li kriis al amaso da rigardantoj:

"Bonvole kriu por mi trifoje: 'Bona junulo de Rusio'!"

La amaso plenumis lian konfidon.

Kun rideto li akceptis la mortopunon.