• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-17 19:10:52    
Mistera Neĝkovrita Altebenaĵo --- Tibeto

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, Esperanta grupo de Pollando vizitis la ĉinan Tibetan Aŭtonoman Regionon, akompanate de ĉina esperantisto sinjoro Liu Jianguo, poste li sendis al ni artikolon titolitan: Mistera Neĝkovrita Altebenaĵo – Tibeto bonvenigis la Esperantan Grupon de Pollando – Internacia Turisma Agado de Esperanto en Tibeto. Hodiaŭ ni unue konigos al vi la artikolon, poste, elsendos Esperantajn informojn, kaj fine estos rakonto prezentita en la Internacia Vespero de la Universala Kongreso okazinta en Zagrebo, 2001.
Nun bonvole aŭskultu la artikolon.
De la 12-a ĝis la 16-a de oktobro 2003 vizitis Tibeton mi kaj kvin poloj, organizitaj de Internacia Klubo de EsperantoTur. en Pollando.
Tiu vizitado en Tibeto por konduki turisman agadon de Esperanto devis esti realigita laŭplane en majo 2003. Sed, sarso surprizatakis Ĉinion en printempo, ni vole-ne-vole prokrastis la vojaĝan aranĝon al Tibeto ĝis oktobro. Ĉi-foje invitite de la Tibeta Universitato, la gvidanto de la Internacia Studumo Pri Turismo kaj Kulturo, prezidanto de la Internacia Klubo de EsperantoTur. en la urbo Bydgoszcz de Pollando, sinjoro Andrzej Grzebowski kun sia grupo kaj mi ekvojaĝis de Pekino al la antikva urbo Xi'an kaj de tie antaŭtagmeze je la 10-a horo kaj 45 minutoj de la 12-a de oktobro flugis al Tibeto por disvolvi turismon de Esperanto kaj kunlabori pri la instruado de Esperanto. Dum la restado en Tibeto, niaj vizitado kaj esplorado estas multsukcesaj kaj grandan helpon kaj subtenon al ni donis la Tibeta Universitato kaj tibeta departemento pri turismo.
Kun nekompreneble plena respekto kaj ekstazo al la mistera neĝkovrita altebenaĵo – Tibeto, sidante en aviadilo tra la bovokulo ni de tempo al tempo rigardas malsupren, sed ekster la bovokulo estas anakoraŭ aroj da blankaj nuboj krom aroj da blankaj nuboj. Enfluginte Tibeton, ni trovis, ke la marnivelo subite leviĝas kaj la nuboj jam foriris, kaj ni desupre povas klare vidi tiun misteran teron – amasoj da montoj kontinuiĝas kaj ondiĝas kaj valoj araneaĵe dissterniĝas kaj kruciĝas, kaj ni preskaŭ ne povas serĉi pecon da ebenejo…
Kaj fine, nia aviadilo atingis la aerodromon Gongga de la urbo Lasao, nemalgranda internacia flughaveno kuŝanta inter montoj. Ĉi-tempe, la temperaturo surtera estas 20 gradoj C., pli alta ol nia imago. De la aerodromo Gongga ĝis la kvartalo de la urbo Lasao estas anakoraŭ la monta ŝoseo de ĉirkaŭ 100 kilometroj, tamen la ŝoseo estas en bona stato kaj la transportado estas ankaŭ facile uzebla, ke oni povas uzi kaj taksion kaj buson de la flughaveno por veturi al la kvartalo de la urbo Lasao. Post du horoj ni kun la regula buso alvenis la lastan stacion ĉe la civil-aviada Domego kaj tiutempe la gvidisto sendita de la departemento pri turismo, tipa tibernacieca junulo pli-ol-20-jara kun la purpura vizaĝo sunumita, sinjoro Laba jam atendis ĉi tie por nin bonvenigi.
Tibeto sidas en meznombra alteco de pli ol 4 000 metroj super la marnivelo, estas altebenaĵo plej granda-area kun la plej alta marnivelo en la mondo, titolita kiel la "monda firsto", kaj en tiu aŭtonoma regiono 90% de la loĝantoj estas tibetnaciecanoj, interalie, plej multaj kredas je budaismo kaj la moro kaj kutimo de tiu ĉi nacieco estas apartaj. Pro tio, ke ne ekzistas polucio kaŭzita de gaso kaj vaporo industriaj, en Tibeto la aero estas ege freŝa, la ĉielo estas ege lazura kaj aspektas pli alta, pli fora de la tero, sur la kulminoj de montegoj vidataj de okuloj estas pure blanka neĝo. La urbo Lasao situas en la sudmeza parto de Tibeto, ĉe la norda bordo de la rivero Lasao, branĉo de la rivero Yaluzangbo. Lasao en la tibeta lingvo signifas "sanktejon, budhan terenon, Elizeon". Ĝi estas enlistigita kiel fama urbo de historio kaj kulturo de la ŝtato kaj funkcias kiel la ĉefurbo de Tibeto. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej altaja urboj super la marnivelo en la mondo kaj tie vivas ĉirkaŭ sescent mil rezidantaj loĝantoj . La urbo Lasao portas ankaŭ belajn nomojn "Sun-urbo, sunluma urbo".
Lasao situas en la zono de glacio kaj oksigenomanko kaj en la alteco de 3 700 metroj super la marnivelo, tial la alpa reakcio estas neevitebla kaj maltrankviliga por homoj, kiuj vivas en la landinternaja regionoj. Antaŭ duona jaro por iri en Tibeton, grupanoj de Esperanta grupo jam ekzamenis sin pri sanstato en hejmloka hospitalo kaj ekhavis sufiĉan psikan prepariĝon.
Kvankam la gvidisto Laba avertis, ke ni ne multe moviĝu, multe ripozu kaj trinku varman akvon, tamen ni estas tro stimulataj, kaj aranĝinte nian loĝejon, ni jam libere agadis kaj stratumis. Sed por ni iom ne adaptiĝantaj al la reakcio ne estas la alpa, sed tiu de la tempodiferenco: jam estas la oka horo vespere, tamen la suno ankoraŭ pendas en la ĉielo; mateniĝas en la oka horo antaŭtagmeze, sed ankoraŭ ne estas tute lume.
Antaŭtagmeze de la 13-a, laborantoj de la Fako pri Eksteraj Aferoj de la Tibeta Universitato vizitis nin por konsiliĝi pri la programoj, ni do faris la unuapaŝan konversacion. La Tibeta Universitato ampleksas ses specialecojn de literaturo, naturaj sciencoj, inĝenierio, ekonomiko, arto kaj medicino kaj establis naŭ kolegiojn, fakultatojn kaj unu trejnan fakon por fremdlandaj studentoj. Tie studas ĉirkaŭ 8 000 studentoj kaj laboras ĉirkaŭ 2 000 instruistoj kaj oficistoj. De la lastaj jaroj, la universitato aktive disvolvas diversajn interfluojn kaj kunlaborojn kun fremdlandaj akademiaj institucioj, do kompreneble deziras konduki signifopelnan esploradon kaj kunlaboradon en la internacia turismo de Esperanto, kulturo, instruado, reciproka sendado de instruistoj, trejnado de studentoj kaj aliaj kun Internacia Klubo de EsperantoTurismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Pollando. Tial, ĝi donis altan atenton al nia vojaĝo. La estraro de la universitato aranĝis nian vizitadon kaj ordonis la gegvidistojn de la Fako de Eksteraj Aferoj aktive plenumi la akcepton kaj aranĝon.
Posttagmeze de la 13-a, gvidate de Laba, ni vizitis la faman templon Dazhao. Tiu templo staras en la centro de la urbo Lasao; antaŭ 1 300 jaroj tie estis lago. La sepan jarcenton, la tiama tibeta regnestro Songzanganbu prezidis konstruadon de la templo Dazhao. De tiam, fumo kaj odoro de bruligataj oleo, aromaĵoj kaj kandeloj ĉiam ŝvebas tie, ĉiutage, disĉiploj kaj budaistoj el diversaj lokoj svarmiĝas por pilgrimado kaj peti favorajn aŭspiciojn. Fininte la viziton al la templo Dazhao, gvidisto Laba proponis nin stratumi en la antikva strato kun la historio de pli ol 1 300 jaroj. La strato ĉirkaŭ la templo Dazhao nomiĝas Bajiao kaj elkonstruiĝis en la sama epoko de Dazhao. Ĝi longas je ĉirkaŭ 1 000 metroj kaj apud ĝi estas pli ol 2 000 loĝdomoj kaj ambaŭflanke staras arbare butikoj kaj pasantoj brue frekventas. Ĉio ĉi vidigas spektaklon kaj prosperadon. Tiu ĉi antikva strato estas plej perfekte konservata en la urbo Lasao kaj estas koncentrejo de religiaj, ekonomiaj kaj kulturaj aktivadoj, de metiartaĵoj, tipaj moroj kaj kutimoj de Tibeto; sude de la strato kuŝas placo, kie lasaaj monaĥoj kunvenas por debati pri Tripitako. Ĉie en la urbo estas piuloj kaj lamaoj, kiuj aŭ kelkope aŭ tutfamilie pilgrimas al temploj por preĝado kaj benado.
Vespere, gvidisto Laba kaj mi gustumis frandaĵojn tibetgustajn en restoracio plena de tibetnacieca koloro. Manĝinte, ni ĝuis ankaŭ buteran teon, kiun tibetanoj ege ŝatas. La butera teo estas kuirita per lakto de poefago, aparte vivanta en la provinco Qinghai kaj Tibeto, kun butero kaj iom da salo, kaj la gusto estas forte odora. Tibetanoj prenas buteran teon simple kiel manĝaĵon.
Antaŭtagmeze de la 14-a, gvidisto Laba kunkondukis nin al la simbolo de Lasao, la palaco Potala. Laba bone kaj lerte servis al ni kaj de li mi sciis multe pri la kulturo, historio, moroj, kutimoj kaj religioj de Tibeto, kio multe favoras min. La palaco Potala situas sur la monto Maburi ĉe la kvartalo de la urbo, estas grandioza kaj solena, finkonstruita en la sepa jarcento. La palaco areas je 36 hektaroj kaj altas je 3 700 metroj super la marnivelo. La ĉefturo de la palaco altas je 115,7 metroj, havas 13 etaĝojn. Tie estas sennombraj haloj, tombejoj, niĉoj, salonoj, loĝdomoj kaj aliaj ejoj. La palaco estas kovrata per mistero kaj kvieto kaj aspektas kiel labirinto. La palaco Potala posedas milojn kaj milojn da delikataj freskoj, statuoj, religiaj instrumentoj, klasikaĵoj kaj aliaj historiaj objektoj de diversaj dinastioj; ĝi ja estas trezorejo de religio kaj kulturo en Tibeto, monda kultura heredaĵo.
Posttagmeze de la 14-a, ni vizitis la Tibetan Universitaton. La estraranoj de la universitato varme akceptis nin. La du flankoj konversaciis pri funkciigo de internacia interŝanĝo kaj kunlaboro, kio estas fruktodona. La universitato elkore esperas kunlabori en internacia turismo de Esperanto, kulturo, instruado, reciproka sendo de instruistoj, trejnado de studentoj kaj aliaj kun Internacia Klubo de Esperanto-Turismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Pollando kaj volontas doni helpon kaj servon al la vojaĝantoj, kiuj vizitos Tibeton post la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta somere de 2004 en Pekino. En la konversacio ni uzis Esperanton kaj mi interpretis.
La Tibeta Universitato esprimis ke ĝi funkciigos Esperantan kurson en la venonta semestro por stimuli kaj subteni studentojn lerni kaj uzi Esperanton. Kiel la plej altnivela klerigejo en Tibeto, se la universitato povos sukcese funkciigi Esperantan kurson, ĝi do ne nur elkulturos novajn tibetajn esperantistojn kaj plenigos la mankon de la ĉina Esperanto-movado en Tibeto, sed ankaŭ eĉ oferos pozitivan influon al la internacia Esperanto-movado kaj multe kontribuos al diskonigo de la tibetaj kulturo kaj turismaj riĉfontoj dank' al Esperanto.
Laŭ nia vojaĝa plano, ni ankoraŭ vizitos la urbon Rikaze. Ni timas, ke unu tago ne sufiĉas por veturado inter Lasao kaj Rikaze per interurba buso; ni do petis helpon de la universitato. Informiĝinte pri tio, la universitato rekte donis al ni grandan favoron kaj aparte sendis propran buson kaj tibernacian kondukiston, plenan de spertoj s-ron Laba.
La urbo Rikaze situas okcidente de Lasao je pli ol 300 kilometroj, ĉe la kunfluejo de la riveroj Yaluzangbo kaj Nianchu kaj sidas sur la alteco de 4 000 metroj super la marnivelo. En la tibeta lingvo rikaze signifas "plej bonan bienon". La urbo Rikaze estas la dua granda urbo en Tibeto kaj komence evoluadis surbaze de konstruado de templo. En la jaro 1447, post kiam Dalai-lamao la unua konstruis la tempolon Zhashilunbu, Rikaze prosperiĝadis paŝon post paŝo kaj fariĝis la centro politika, ekonomia, kultura kaj religia en la posttibeta regiono. Ni kun granda interesiĝo vizitis la templon Zhashilunbu, rezidejon de Banchan-lamao.
Vespere, sinjoro Laba sekure rekondukis nin al Lasao, kio garantiis, ke laŭ la vojaĝa plano ni kaptu tempon por forlugi de Tibeto en la antaŭtagmezo de la sekva tago.
En la urbo Lasao, mi renkontis du interesiĝantojn pri Esperanto pro mia konigo. Ili esprimis la volon frue lerni Esperanton kaj partopreni en Esperanta agado: la unua, tibetnacieca junulo, nia gvidisto sinjoro Laba, kaj la alia, aŭstraliano sinjoro Rupert, instruisto de la angla lingvo en la ĉina municipo Chongqing. Sinjoro Laba diris al mi, ke en la turisma rondo de Lasao nemalmultaj turismaj laborantoj scipovas la anglan lingvon, kaj gravas, ke se mi scipovus Esperanton, mi ne nur povus amikiĝi kun multaj fremdlandaj esperantistoj, sed ankaŭ povus akcepti fremdlandajn vojaĝantojn pere de Esperanto. Sinjoro Rupert povas iom paroli en la ĉina lingvo. Li tre miris, ke ni povas vojaĝi al Tibeto ne per la angla lingvo, nek per alia nacia lingvo, sed per la artefarita – Esperanto. Mi do konigis al li pri Esperanto. Li tre ĝojis kaj esprimis, ke li eklernos Esperanton reveninte al sia laborejo.
Dum nia restado en Tibeto, ni ankaŭ detale enketis la riĉfontojn de turismo kaj kulturo en Tibeto kaj esploris la eblecon malfermi vojon de esperantista vojaĝo de Tibeto al la suda Azio. Ni ne nur aplikis Esperanton en Tibeto, sed ankaŭ faris aktivan propagandon pri nia lingvo kaj sukcese agitis, ke la Tibeta Universitato funkciigos Esperantan kurson en la venonta semestro. Kompreneble, tio devas esti unu el niaj celoj de nia vojaĝo al Tibeto: informado, lernado kaj uzado de Esperanto.
Antaŭtagmeze de la 16-a, ni flugis de Lasao al la urbo Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan por daŭrigi nian vojaĝadon de Esperanto en Ĉinio.
Samideano Liu Jianguo diris je la fino: Se vi volus partopreni en nia "2004 Malkovra agado de Tibeto – Mistera firsto de la mondo" okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, somere de 2004 en Pekino, bonvolu kontakti min:
Sinjoro Liu Jianguo (prezidanto de Ĉina Hefei Verdstela Esplora Instituto pri Turismo), Langyashan Lu, Changhuai Xincun, B-Q 3-105, poŝtkodo: 230011, Hefei, Ĉinio.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi pri la Esperanta vojaĝo fare de ĉina samideano Liu Jianguo kaj polaj esperantistoj. Se la vojaĝo interesus vin, bonvole kontaktiĝu kun sinjoro Liu Jianguo.
Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu Esperantajn informojn.
Sinjoro Wu Guojiang, vicprezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio raportis:
La 20-an kaj 21-an de la lasta decembro, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio en nordorienta Ĉinio okazigis kunvenon or festi Zamenhof-tagon en la urbo Dandong, najbara urbo al norda Koreio. Al ĝi ĉeestis pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj de la provinco Liaoning. La partoprenintoj aŭskultis raportojn pri Zamenhof, la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, resumon pri laboroj de la asocio en 2003 kaj ĝia laborplano por 2004, prelegon de projekto pri ĝemelaj urboj kaj parolojn por renkonti la 89-an Universalan Kongreson okazontan ĉijare en Pekino. Pli ol 20 esperantistoj estis premiitaj dum la kunveno. Gvidanto de la Federacio de Socisciencaj Asocioj de la urbo Dandong ĉeestis al la kunveno kaj donis entuziasman parolon. Fine, sinjoro Liu Zhengkun, prezidanto de la Liaoning-provinca Esperanto-Asocio speciale aranĝis bankedon por regali la ĉeestantojn. Oni ĝuis la etoson de Esperanto, de la komenco ĝis la fino de la kunveno.
Redaktora noto: en la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta lastan oktobron Liaoning-provinca Esperanto-Asocio estis premiita kiel avangarda Esperanto-asocio.
Estimata samideanino Spokenca Ŝtimec el Kroatio raportas: Jen estas grava evento rilate Esperanton en Eŭropa Parlamento okazinta la 7-an kaj 8-an de decembro 2003 en Bruselo. La konferencon organizis Radikala Partio de Italio kiun gvidas itala politikisto Marco Palella. 400 delegitoj kunsidis en la konstruaĵo de Eŭropa Parlamento. En la tagordo de la konferenco estis diversaj punktoj el la agado de Radikala Partio de Italio sed la ĉefaj punktoj de la tagordo estis subteno ke Esperanto estu enkondukata kiel lingvo en Eŭropa Unio, precipe en lernejaj edukaj sistemoj.
La oficialaj lingvoj de la konferenco estis itala, hispana, franca, germana, angla kaj Esperanto.
Al la konferenco ĉeestis delegitoj el 25 landoj nun membrantaj en Eŭropa Unio, samkiel landoj, kiuj bladaŭ eniros Eŭropan Union kiel dandidatoj.
Kroatio ne estas membro de la Unio, sed partoprenis en la konferenco nome de Kroatio vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo s-ro Vjekoslav Koranki kaj prezidanto de Esperanto-societo de la urbo Rijeka, s-ro Boris Di Costanzo.
La unuan fojon en la historio de Eŭropa Parlamento okazis simultanaj tradukoj el kaj al Esperanto.
Prezidanto de Eŭropa Radikala Partio Marco Panella klare kaj decide subtenis la projekton ke Esperanto estu enkondukata kiel eŭropa lingvo en Eŭropa Unio. Tiu propono ricevis grandan aplaŭdon.
De la 27-a ĝis la 29-a de decembro 2003 la landa asocio en Togolando okazigis en la urbo Aneho sian 11-an nacian kongreson kun partopreno de ĉirkaŭ sepdek esperantistoj el Togolando, Benino kaj Niĝerio. Okazis tiam ankaŭ la Zamenhof-festo 2003.
La 27-an, pli ol kvindek esperantistoj el ĉiuj anguloj de Togolando celebris la Zamenhof-feston en la urbo Aneho.
La 12-a Togolanda Kongreso de Esperanto okazos en decembro 2004 en la urbo Aneho.
Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu rakonton: " , prezentitan en la Internacia Vespere de la Universala Kongreso en Zagrebo.
/
Karaj aŭskultantoj, ni finu nian hodiaŭan programeron Espeanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!