• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-17 20:05:42    
Kuirforna rostita anaso kaj Bianyifang

cri

Ĉina Radio Internacia!
Nun estas programereto hodiaŭa ĉina centjara firmao.
                                     
Yu :      Karaj aŭskultantoj, mi estas Yu Jianchao.
Selena: Mi estas Selena.
Yu:       Selena, ĉu vi memoras kion mi konigis en la lasta semajno?
Selena: Kompreneble! Vi konigis Quanjude kaj ĝian pendfornan rostitan anason. Mi scias, ke pendforna rostita anaso estas une el la specoj de la pekina rostita anaso.
Yu:      Jes, estas longa la historio de pekina rostita anaso. Multaj personoj opinias, ke la pekina rostita anaso ekestis en la dinastio Song kaj prosperis en la dinastioj Ming kaj Qing. La hejmloko de rostita anaso estas Jinling (la nuna urbo Nanjing de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio). En la dinastio Ming, rostita anaso fariĝis kortega manĝaĵo. Nur rostitaj anasoj de pekinaj ŝtopnutritaj anasoj nomiĝas pekinaj rostitaj anasoj. Laŭ produktaj metodoj, troviĝas 2 specoj de la pekina rostita anaso. La unua estas pendforna rostita anaso, kies reprezentanto estas Quanjude, ĝin ni jam konigis. La dua estas kuirforna, kies reprezentanto estas Bianyifang, kiun hodiaŭ ni konigos.
Selena: Sinjorino Yu, en la lasta programereto, ni scias ke en Quanjude, oni pendigas anasojn sur feraj hokoj kaj per brulado de fruktarboj rostas anasojn. Ni povas vidi kompletan procezon de rostado. Do kio estas kuirforna rostita anaso en Bianyifang?
Yu: Pri tio, bonvole aŭskultu konigon de nia fakulo, vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo Jiao Qi.
                                    
           "Bianyifang-a anaso estas rostita de nevidela fajro. Unue, oni varmigas fornan muron, poste metas anason en fornon kaj fermas la pordon, tute per varmo de forna muro oni rostas anason. Oni plenigas anasan abdomenon per speciala supo, tial fariĝas rostado ekstera kaj kuirado interna. En la procezo de rostado, anaso estas varmigata egale, kaj konsumoj de akvo kaj graso estas malmultaj. Post la rostado, ne apartiĝas la viando kaj haŭto, la koloro de anaso estas ruĝe brila, la haŭto delikata kaj la viando freŝa kaj ne grasa. Ĉar oni ne povas vidi fajron en la rostado, kuiristo devas posedi bonan teknikon por kontroli la temperaturon en la forno."

 Selena: Bianyifang fondiĝis en 1885, jam 149 jarojn ĝis nun. Kaj la kuirforna rostita anaso jam havas pli ol 600-jaran historion. En la jaroj, la tekniko de kuirforna rostita anaso estis senĉese plialtigata kaj plibonigata. Nun kiel prezentanto de kuirforna rostita anaso, Bianyifang aktive faras esploradon kaj praktikadon. Intervjuate, vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo Jiao Qi konigis al ni:
              "La 6-an de junio en 2002, fondiĝis Bianyifang-a Grupo. La grupo havas 13 filojn, ankaŭ ili estas ĉinaj tradiciaj firmaoj. Tial manĝaĵoj de Bianyifang-a Grupo ampleksas manĝetojn, pladojn kaj vegetarajn dietojn. Riĉaj manĝaĵoj povas kontentigi diversajn postulojn de klientoj."
             " Jam establiĝis la teknika sekcio en nia grupo, ĝia laboro estas mezurigo de la procezo de rostita anaso, ekzemple elektado, buĉado, brogado kaj rostado. Niaj filoj ankaŭ alprenas diversajn rimedojn por altigi nivelojn de kvalito kaj servado. Lastjare, la filoj kreis 1-2 specialajn manĝaĵojn kaj konkretigis normojn pri produktado kaj servado."
Yu:      Jen, Selena, en la vizito al Bianyifang, mi sentas ke ĉiuj homoj de Bianyifang ĉiam alte atentas kreadon!
Selena: Jes, ankaŭ mi tion sentas forte, vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo ankaŭ emfazis la kreadon intervjuate. Li diris:
            "Kvankam nia firmao estas centjara firmao, tamen ni postulas kreadon. En la lasta jaro, mi faris multajn kreojn. Ekzemple, tradicie la aromo venas el la anaso mem. Anaso sorbas aromojn de lotuso, jujubo, teo kaj legomo antaŭ rostado, tiel rostita anaso ne nur havas nutro, sed ankaŭ estas plibonigita de gusto kaj manĝmaniero. Cetere, ni plibonigis ankaŭ anasan patkukon kaj kondimentojn. Patkuko estas farata tute de legoma suko, kia koloro estas la legoma suko, tia koloro estas la patkuko, ne nur estas plezuriga, sed ankaŭ nutra! Kaj krom dolĉa saŭco, kukumo, sukero kaj ajleroj, nun ni aldonas cedrelon, napon kaj menton kiel kondimentojn. Tiuj estas bonvenigataj de klientoj."


Selena: Cedrelo enhavas aminan adidon kaj mikroelementojn postulatajn de ni, napo povas vigligi cerbon kaj forigi febron; tiel multaj nutraĵoj! Sinjorino Yu, ĉu vi scias la prezon?
Yu:      Unu rostita anaso valoras 168 yuan de renminbi, malkare!
Selena: Bonege! Pasintecaj monarkoj ne havis ĉi tiun bonŝancon gustumi tiujn apetitajn manĝaĵojn! Unuvorte, unuiĝo de tradicio kaj moderno estas vojo de la disvolvo de korporacio, ĉu ne?
Yu:       Jes, Selena, vi diris prave. Nun oni alte atentas protektadon de nia medio, kaj verdan kaj sanigan manĝaĵojn. Bianyifang ne ignoras la flankojn. Nun oni uzas naturan gason rosti anason en Bianyifang, por konformi al la postulo de protektado de medio, ili jam ankaŭ petis patenton pri ĉi tiu rostmaniero. Bianyifang jam fariĝis la moderna grupo.
Selena: Karaj aŭskultantoj, ĉu vi gustumis pekinan rostitan anason? Sciigu nin pri via rakonto rilate al rostita anaso, ni interŝanĝos la rakontojn en ĉi tiu programereto.
Yu:      Jes, se vi havos iun ajn problemon , kontaktiĝu kun ni per letero al Esperanta Sekcio Ĉina Radio Internacia, Pekino, Ĉinio, aŭ per ret-poŝto : espradio@cri.com.cn. Karaj aŭskultantoj, en la venonta programereto ni daŭre kune kun vi eniros Ĉinion, eniros ĉinan centjaran firmaon! Karaj aŭskultantoj, bonvole daŭre aŭskultu nian programon!