• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-20 16:45:27    
Bakin: Porlibera Batalanto Schmidt

cri
1.
En la 31-a de oktobro de 1905, la duan tagon post publikigo de cara "Konstitucia Deklaro", rusaj urbanoj okazigis celebran aktivadon, bonvenigante novan eraon de rusa renovigo. Samtempe ili petis liberigon de politikaj malliberigatoj.
Antaǔ tiu malliberejo svarmis miloj da homoj, por fari pacan peton, ke mallibereja estro ellasu politikajn "krimulojn". En la amaso troviĝis ankaǔ ne malmultaj virinoj kaj infanoj. Neniu kunportis armilon.
La mallibereja estro respondis, ke laǔ lia espero post kelkaj minutoj estro de ĝendarma brigado venos kaj ordonos liberigi la krimulojn.
Pluraj horoj pasis, tamen la amaso ricevis nenian informon, tial iuj senpacienciĝis. Ĉirkaǔ la 9-a horo vespere, iuj volis ataki la malliberejon. Sed taĉmento da soldatoj, starantaj supre, faris pafadon al ili. Tio estis abrupta agaĉo, tute ne atendita! Multaj homoj mortis aǔ vundiĝis, ĉiuj aliaj do diskuris. Tamen ankoraǔ kugloj persekutis ilin. Pli ol 40 senkulpaj civitanoj falis!
La "Konstitucia Deklaro" de la caro estis ruĝigita per la sango de la popolo. Ĉi tio estis ofero de sango! Urbanoj bolis de indigno.
Magistrato decidis kondolence fari publikan sepulton de la martiroj kaj funebre fermi ĉiujn lernejojn kaj instituciojn por unu tago.
Venis la tago. Al la entombiga ceremonio ĉeestis ne nur ĉiuj loĝantoj de la urbo, sed ankaǔ homoj de lokoj proksimaj al la urbo.
Kelkaj personoj faris kortuŝan paroladon. La plej kortuŝa estis tiu de Peter Petrovith Schmidt. La lastaj vortoj de lia parolo estis:
"La animo de ĉiu el ĉi tiuj viktimoj kaj sennombraj martiroj de la diktatora politiko leviĝas kaj demandas nin: 'Por kio vi prenas la liberon el la nova antaǔkonsento, liberon kiun ni por ĉiam ne povas ĝui? Kiel gajni interesojn de la libero? Ĉu vi scias? Ĉu ni estas la lastaj martiroj de la subpremado?'
"Kamaradoj, ni kune trankviligu la afliktitajn animojn! Ni portu al ili la konsenton kiun ili deziras! Ni faru ĵuron! Ni penege luktadis multajn jarojn, ni faris sennombrajn oferojn, fine ni gajnis la homan rajton. Ĝi nepre ne perdiĝu, neniom estu damaĝata! Eĉ iom el ĝi ni ne rezignu! Kaj mi mem, mi volas fari tian ĵuron."
La amaso estis profunde kortuŝata. Aǔdiĝis samkora respondo:
"Ni ĵuru!"
Tio okazis la 5-an de novembro. Vespere de tiu tago Schmidt estis arestita. Lia "krimo" estis, ke li faris tiel agitan parolon en la tombejo. Ĉu ne estis sciate, ke antaǔ kelkaj tagoj la caro publikigis la "Konstitucian Deklaron" kaj agnoskis, ke la popolo havas la rajton pri libera parolo?
2.
Nun ni iom esploru, kia estis Schmidt!
Li multajare servis en volontula floto de Rusio. Poste li fariĝis komandoro de la krozoŝipo "Diana". Li ricevis superan edukadon. Li estis tre kapabla, grandanima, honesta kaj sincera, tial li estis respektata de ĉiuj. Li estis ĉiam afabla al subuloj, tial ĉiuj maristoj de la krozoŝipo ekskluzive lojalis al li.
Liaj intimaj amikoj ofte menciis, ke babilante kun ili pri la ekzistanta despoteco li ĉiam tre indignis. Kiom li aspiris alvenon de libereco!
3.
Informo pri la kaptiĝo de Schmidt cirkulis tra la tuta urbo kaj el ĝi. Forte indignis armeanoj maraj kaj teraj. Profite de tio, iuj revolucikredaj oficiroj kaj soldatoj faris ardan propagandon kaj gajnis simpation de plejpartaj homoj. Estis decidite ribeli la 11-an de novembro. Kaj ĝuste en tiu tago ili sukcese elsavis Schmidt.
Ribelontaj armeanoj elektis lin kiel gvidanton.
La ribelantoj okupis la kroziston "O.", hisis revolucian flagon kaj elektis Schmidt kiel komandanton de la ŝipo. Poste aliĝis unu fregato kaj du torpedaj ŝipoj. En haveno estis kelkaj batalŝipoj kun multaj oficiroj kaj soldatoj tre simpatiaj al la ribeluloj, tamen ili ne kuraĝis aliĝi.
Eĥis teraj armeanoj en urboj, ankaǔ civiluloj. Ofte okazis parado kaj manifestacio. Popolanoj tre simpatiis al la revolucia partio, sed nur malmultaj aktive agis. Plurfoje Schmidt dissendis deklaron kaj komunikon por peti helpon kaj subtenon de la popolo.
Sed tragedio okazis, la 15-an de novembro! En tiu tago la vetero estis tre bona, varmeta kiel en printempo. Maro kvietis. Homoj kolektiĝis en strato kaj haveno. Ili aklamis al la revolucia floto kaj instigis la ribelulojn. Surbordaj homoj klare vidis, kion la revolucia floto faras.
Schmidt mem pilotis torpedan ŝipon, kun brigado da armitaj soldatoj, por propagandi sian pledon al oficiroj de diversaj ŝipoj, ke ili aliĝu al la revolucio.
La fama militŝipo P. jam ribelis junie de la sama jaro kaj estis konkerita de Rumanio. Ĝiaj oficiroj aplaǔdis al Schmidt kaj decidis aliĝi. Schmidt sturmis al transporta ŝipo, liberigis ĉiujn enkarcerigitajn ribelulojn kaj kondukis ilin al la ŝipo O.. Surbordaj popolanoj vidis ĉion kaj arde jubilis, celebre al la venko de Schmidt.
Schmidt gvidis 50 maristojn al la militŝipo P.. Ili ne trafis reziston. Ili kaptis ŝipestron kaj malobeajn oficirojn kaj tuj sendis ilin al la ŝipo O., por ke ili estu ostaĝoj. Li pensis, ke okaze de eventuala milito surbordaj soldatoj certe ne faros pafadon al la ŝipo O., kiam la ostaĝoj restos en ĝi. Sume estis pli ol 100 kaptitoj kaj meze de ili troviĝis altaranga kuracisto Andorov. Laǔ posta rakonto de Andorov, Schmidt tiam prelegis al ili pri sia politika vidpunkto por ilin edifi kaj anigi al la revolucia partio; Schmidt sciigis, ke la "Ĝenerala Laborista Federacio de la Tuta Rusio" ilin subtenos por strikoj; li jam ricevis pli ol 700 gratulajn kaj kuraĝigajn telegramojn kaj leterojn de diversaj lokoj de Rusio.
Sed ĝuste tiam la urba instanco preparis militon. Kaj la registaro de San-Peterburgo jam disdonis ordonon. Unu tagon antaǔe, Schmidt ankoraǔ faris komunikon kun la magistrato, sed en tiu tago liaj tri delegitoj estis arestitaj. Aliflanke li mem vidis, ke kanonoj celas la ŝipon O.. La distanco inter la kanonaro kaj la ŝipo mezuris nur 400 mejlojn.
Je la 3-a posttagmeze, surborda armeo de la registaro pafis ribelantajn armeanojn kaj popolanojn en la urbo. La registara armeo uzis fusilojn kaj mitralojn. Tiam la kanonoj estis jam pretaj. Schmidt trovis la situacion tre danĝera. Li sendis signalojn al la fuorto, ke la ŝipo O. entenas multe da kaptitoj. Siaflanke la ostaĝoj sendis reprezentantojn al la fuorto por peti, ke ĝia komandanto portempe ne ordonu fari bombardon. Sed tiu tute ignoris ilian peton. La fuorto, baterio kaj militŝipo de la registaro samtempe bombardis en 3 direktoj la ŝipon O.. La ŝipo O. faris reatakon per grandakalibraj pafiloj.
Trafite per pli ol 50 obusoj, la ŝipo O. ekbrulis. Tiam estis vespero. Grandapartaj kaptitoj elkuris kaj estis savitaj de registaraj militŝipoj. Dume la ribelantoj saltis en la akvon – iuj dronis, dum aliaj mortis de obuso kaj triaj saviĝis.
Schmidt kaj lia 16-jara filo naĝis al amika ŝipo. Sed poste ĉi tiu ŝipo estis konkerita, tial Schmidt kaj lia filo estis kaptitaj kaj retenataj en la ŝipo P.. Oficiroj de la ŝipo P. kruele torturis Schmidt.
Poste Schmidt estis translokita en fortikaĵon. Iu sinjorino lin intervjuis. Poste ŝi skribis leteron pri la intervjuo, al profesoro Milinkov kiu estis ĉefo de la Liberala Partio de Rusio. Ni tiru pecon el ŝia letero:
"Schmidt vee kaj ĝeme rakontis al mi ĉiajn torturojn al li faritajn de tiuj oficiroj... De diurno al diurno li kaj lia filo, tute nudigitaj, staradis sur ferdeko kaj ricevadis bruligon en la okuloj fare de fortega elektrolumo. Dume ili ricevis neniom da manĝaĵo. Ilin turmentis do ankaǔ malvarmo kaj malsato. Nokte ili brakumis unu la alian, por sin varmigi reciproke. Ĉiu preterpasanto ilin insultis kaj molestis. Foje Schmidt petis pro soifego, ke oni donu iom da akvo, sed tiu supera oficiro kriaĉis: 'Fermu cian buŝaĉon! Alie mi ŝtopos cian gorĝon per pugno'..."
4.
Schmidt kaj 3 marsoldatoj estis juĝataj de milita tribunalo kaj kondamnataj al morto.
La 19-an de marto, 1906, ili estis pafmortigitaj sur insuleto. Tio tiel okazis:
Tagon antaǔe, je la 15-a, en la transporta ŝipo P., oni deklamis al ili la lastan decidon de admiralo. La vizaĝo de Shimidt estis tre pala, tamen lia sinteno restis tre kvieta. Ankaǔ de la 3 marsoldatoj. Lia advokato venis al la ŝipo P. por diri al li adiaǔon. Ambaǔ parolis 4 horojn. Dume Schmidt diris kun larmoj, ke li forte esperas, ke la registaro indulgu la 3 soldatojn.
"Ili estas ankoraǔ tre junaj kaj honestaj. En la ribelo ili nenion faris. Mi tre ĝojas, se mi sola mortos por ili!"
La advokato estis ege kortuŝata. Li donis multe da konsolaj vortoj.
Schmidt diris: "Mi afliktiĝas ankaǔ pro tio, ke iu kalumniis min ke mi la unua ordonis la pafadon. Mi ne trankvile mortos, se mi ne protestos kontraǔ ties kalumnio. Bonvole deklaru en mia nomo, ke en la vivo mi mortigis neniun!"
En la lasta tempo Schmidt skribis multe da leteroj, inter kiuj du estis sendotaj al liaj pli juna fratino kaj filo.
Je la 3-a frumatene la 4 kamaradoj estis boate portataj al la insuleto. Estis bona vetero, tago serena kaj varmeta, sen ondoj en la maro.
La insuleto estis jam plena de armeanoj. 60 soldatoj staris je 50 paŝoj kontraǔ la kvaro; 60 pafiloj celis la 4 mortigotojn.
En la ekzekutejo Schmidt petis pardonon de la 3 soldatoj. Li faris paroladon al la pafontaj soldatoj:
"Bonvole ne forgesu komandoron Schmidt, kiu oferas sian vivon por la rusa popolo, por vi, karaj fratoj! Fakte troviĝas multaj homoj, similaj al mi. Aperos ankoraǔ pli kaj pli da ĉi tiaj homoj..."
Fine li diris adiaǔajn vortojn al iamaj kolegoj – oficiroj de la ŝipo P. kaj eĉ brakumis ĝian komandoron. Li petis, ke oni ne ligu lin nek kovru al li la kapon
Unu el la 3 soldatoj kriis: "Adiaǔ, kamaradoj! La Morto venas. Indulgu min pro mia eraro!"
La du aliaj nur ploris, ne volante fari konfeson.
Schmidt rekte staris, kun la kapo levita.
Eksonis tamburo. Schmidt malfermegis la okulojn kaj kriis: "Adiaǔ! Ekpafu!"
"Paf'!" Ordonis la komandoro.
La unuaj pafoj mortigis du soldatojn, la duaj pafoj mortigis la trian soldaton, la triaj pafoj mortigis Schmidt.
Kiam la suno leviĝis, sapeistoj metis la 4 ankoraǔ varmajn kadavrojn en ĉerkojn kaj enterigis la ĉerkojn. Kiam tomboj estis formitaj, sunradioj tegis ilin oraj.
La morto de Schmidt forte skuis Rusion. Multaj liberamaj homoj vizitis la tombon de tiu granda batalanto por libero kaj omaĝis diversajn freŝajn florojn kaj girlandojn.
Poste la admiralo sciis tion. Li ordonis elterigi la 4 ĉerkojn kaj ĵeti ilin en la maron.