• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-21 18:15:49    
Poŝtmarko pri simio kaj la unuataga koverto

cri

Ekde 1980, la ĉina poŝto emisias poŝtmarkojn pri la rilata aĝo-simbolanta besto ĉe la komenco de ĉiu jaro. La jaro 1980 estis la simia jaro, la desegno de tiujara aĝo-simbolanta poŝtmarko estis aminda simio. La poŝtmarkoserio estis finemisiita en 1991. Do ĉi-jare estas la triaraŭnda emisio de poŝtmarkoj pri simio.

La 5-an de januaro kurantjare, la Ŝtata Poŝta Administracio komencis emisii novan poŝtmarkon de la simia jaro. Je la unua vido de la poŝtmarko, oni tuj amas ĝin, ĉar oni vidas la poŝtmarkon kun simio sagaca, gaja, kolorriĉa kaj aminda. La projektisto estas sinjoro Chen Shaohua.

Sinjoro Chen Shaohua estas ĝenerala direktoro de iuj projekta kompanio en Shenzhen, suda urbo de Ĉinio. Parolante pri la projekto de la poŝtmarko por la simia jaro, Chen Shaohua diris, ke komence de la jaro 2002, pluraj specialistoj pri poŝtmarka projektado konsistigis juĝan komitaton. Ili rekomendis 5 projektistojn, postulatajn prezenti skizojn de poŝtmarkoj respektive de simio, koko kaj hundo por la unuapaŝa elektado. Sinjoro Shao Beilin, kiu projektis la unuan simian poŝtmarkon rekomendis sinjoron Chen Shaohua, por ke li partoprenu en la elektado. Post elektado kaj fojrefoja reviziado, finfine Chen Shaohua plenumis sian verkadon de la poŝtmarko por la simia jaro.

Sinjoro Chen Shaohua diris, ke la poŝtmarko enkorpigas la saĝecon de pluraj specialistoj. Li aparte dankas sinjoron Shao Beilin pro lia kuraĝigo. Parolante pri la estonta projektado. Chen Shaohua malkaŝis, ke li preparas projekti kompleton da poŝtmarkoj de la 12 simbolaj bestoj rilataj al 12-jara alterno.

Sinjoro Shi Guoliang, kiel artisto, taksis la simian poŝtmarkon de la

jaro 2004:

"La ĉijara simia poŝtmarko sufiĉe prezentas la naturon de simio, tio signifas, ke ĝi estas sagaca, sprita, kuraĝa kaj progresema. Krome, la riĉa koloro donas gajan, feliĉan kaj festan etoson. Tio montras la optimismon de ĉinoj. "

Invitite de la Pekina Filatelia Kompanio, sinjoro Shi Guoliang, naskiĝinta en la simia jaro antaŭ 48 jaroj, projektis la unuatagan koverton por la simia poŝtmarko. Li donis tuĉdesegnan simion, kiu kompletigas la belecon de la simia poŝtmarko. Intervjuate, li diris:

"Tio estas mia unua provo sur la kampo de poŝto. Mi kredas, ke ĝi estas beniga afero. Mi deziras, ke tiuj, kiuj naskiĝis en la simia jaro kaptu bonan ŝancon kaj la simia jaro donu feliĉon al ĉiuj."

Li esperas ankaŭ, ke lia tuĉpentrita simio por la unuataga koverto, kiel

la simia poŝtmarko, plaĉos al ĉiuj.