• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-23 16:27:54    
Ĉinaj papertondaĵoj

cri

La papertondaĵoj ofte vidiĝas sur fenestroj, plafono, terlito kaj pordoj en norda Ĉinio. En multaj lokoj de Ĉinio la knabinoj devas lerni brodi, teksi, tajli, tondi kaj tranĉi jam de sia infanaĝo, tial tondiloj kaj papero estas ofte uzataj de ili. Oni opinias, ke la rafineco de papertondaĵoj povas montri la saĝecon kaj spritecon de la tondantaj knabinoj. En la vivo la knabinoj efektive rigardas papertondaĵojn kiel esprimon de siaj sentoj.

Kiel ĉina popola artaĵo, papertondaĵoj kun historio de pli ol du mil jaroj estas vaste ŝatataj. Preskaŭ en ĉiuj lokoj de Ĉinio estas artistoj de papertondaĵoj. Same kiel aliaj ĉinaj popolaj artaĵoj, ankaŭ papertondaĵoj de diversaj lokoj distingiĝas per siaj propraj stiloj kaj trajtoj. Iuj vilaĝoj, kies anoj lertas en farado de papertondaĵoj, estas konataj kiel vilaĝo de papertondaĵoj.

Papertondaĵo originis de la arto de antikva gravuraĵo, kies materialo estis metalo. Siatempe virinoj tonde faris florojn kaj birdojn el stanaj folioj kaj diverskoloraj silkoj kaj uzis ilin kiel ornamaĵojn. Poste, tiuj materialoj estis anstatauigitaj per papero ruĝa aŭ alikolora, el kiu oni tonde faris florojn kaj figurojn de birdoj, bestoj kaj homoj. En festaj tagoj oni gluis ilin sur fenestro, lanterno kaj donaco. Menciindas, ke en la kamparo de norda Ĉinio furoras lignaj fenestroj kun kradoj, tapetitaj per blanka papero surhavanta papertondaĵojn ruĝajn kaj alikolorajn. Tiuj ornamaĵoj donas gajan etoson al la ĉambro. Tial, dum la Printempa Festo ĉiuj familioj gluas novajn papertondaĵojn sur la fenestroj.

Papertondaĵoj estas faritaj per tondado aŭ gravurado. Antaŭe ĉinoj faris ilin ĉefe per tondilo, ĉiufoje po 2-3 folioj. Pli delikataj papertondaĵoj estas faritaj per tondilo svelta. De la lastaj dekoj da jaroj, ili estas faritaj plejofte per gravurilo, ĉar tiu maniero pli delikatigas papertondaĵojn. Kaj per ĝi oni povas fari dekojn da ili unufoje.

En Ĉinio estas multaj skoloj de papertondado, ĉiu kun siaj propraj trajtoj. Ĝenerale la papertondaĵoj en nordokcidenta Ĉinio estas simplaj kaj maldelikataj, tiuj en la ĉemaraj regionoj--delikataj kaj tiuj en suda Guangdong -- luksaj. Koncerne iliajn temojn, tiuj en Gansu, Shanxi kaj Shanxi kaj tiuj faritaj de ĉinaj naciminoritatoj mjaŭ-oj estas misteraj kaj primitivecaj. La de ili faritaj papertondaĵoj kun figuroj de ranoj, serpentoj, fiŝoj, birdoj, drakoj kaj bestoj ofte imagigas pri bildoj sur koloraj ceramikaĵoj kaj rokmuroj. La reciproka konfirmo de historiaj objektoj kaj tradiciaj papertondaĵoj montras ilian komunan artan koncepton kaj formigan arton, tial la papertondaĵoj havas ankaŭ arkeologian valoron. Enhave ili, strikte rilataj al folkloroj, ne disiĝas de bondeziro al la vivo kaj generado. Tigra formo estas simbolo de vivolongigo. Papertondaĵoj kun bildoj de arboj kaj cervokapo aludas protekton kaj daŭrigon de la vivo, dum la bildoj de fiŝoj, lotusfloroj, kalabasoj, drakoj, feniksoj kaj infano sur lotusfloro montras deziron pri nasko de multe da infanoj.

Papertondaĵoj faritaj en kiu ajn loko kaj per kiu ajn instrumento, ĝenerale dirite, temas pri la popola vivo. Tiuj de norda Shanxi-provinco plejparte prezentas brutojn, florojn, birdojn, fiŝojn, fruktojn, legomojn, korbojn, kuvojn, kruĉojn, homfigurojn kaj aliajn. Ekz., la papertondaĵoj pri pigo kun ume-floro, paŝtisteto kun bovo k.a. faritaj de Yan'an-anoj de Shanxi-provinco spegulas la vivon de kamparanoj en norda Ĉinio. La papertondaĵoj de Yan'an famas pro intenseco de lokaj koloroj, modesteco, krudeco kaj simpleco.

Menciindaj estas papertondaĵoj de ĉinaj naciminoritatoj. Mi prenu tiujn de mjaŭ-oj en Guizhou-provinco kiel ekzemplon. Ili estas ofte uzataj kiel modelo de brodaĵoj, kiuj montras la antikvan kulturon kaj mitojn kaj legendojn de mjaŭoj. El ili klare troveblas legendoj similaj al tiuj de han-nacio. Tio montras ankaŭ la reciprokan influon de mjaŭ-oj kaj han-oj kaj la klanan devenon. Ĝenerale la mjaŭ-aj papertondaĵoj estas viglaj kaj iom strangaj. Ili impresas mistere movite.

Yan'an-anoj faras papertondaĵojn nur per tondilo sen desegnoj, ĉiam kun mirinda lerteco. Loĝantoj en norda Yan'an ŝatas fari papertondaĵojn bonordaj kun linioj ne nur longaj, sed ankaŭ maldikaj kiel fadeno; tiuj en la centra -- papertondaĵojn krudajn kaj modestajn kun linioj dikaj, koloroj nigra kaj blanka kaj formo vivovera; tiuj en la suda -- papertondaĵojn luksajn kaj delikatajn kun linioj maldikaj kiel haro kaj punktoj malgrandaj kiel pinto de kudrilo.

Kompare kun tiuj de norda Ĉinio, la papertondaĵoj de suda Ĉinio distingiĝas per delikateco. Ekz., la papertondaĵoj de Yangzhou-anoj de Jiangsu-provinco, kun linioj longaj kaj maldikaj, impresas per delikateco kaj eleganteco. Ili servas ne nur kiel ornamo de fenestro, lanterno, ĉapo, ŝuo kaj kapkuseno, sed ankaŭ kiel modelo por brodi imite. La papertondaĵoj de Yangzhou temas ĉefe pri floroj versimilaj kaj variantaj laŭ sezonoj.

La gubernio Yuxian, Hebei, portas ankaŭ la nomon Hejmo de Papertondaĵoj. La tieaj papertondaĵoj plejparte estas faritaj per grifelo. Ili servas aparte kiel ornamaĵoj de fenestroj. Oni povas diri, ke ili estas reprezentantoj de la papertondaĵoj de norda Ĉinio.

La antikva vilaĝo Nanzhang situas en la gubernio Yuxian. Antau 200 jaroj la vilaĝanoj ekfaris papertondaĵojn. Nun, plejparto de la familioj sin okupas pri farado de papertondaĵoj. En la vilaĝo vivas fama papertondisto Zhou He. Li estas honorita de la ŝtato per titolo de ĉina popola artisto. Liaj papertondaĵoj plejparte figuras papiliojn, pavojn, gruojn, florojn, fiŝojn kaj personojn en teatro, mito kaj legendo. Tiuj pri homfiguroj estas aparte elstaraj. Li reliefe prezentas la brovojn, okulojn, buŝon, nazon, harojn kaj ornamaĵojn de ĉapo kaj vesto de homfiguroj en siaj papertondaĵoj. La de li tonditaj pekin-operaj hom-vizaĝoj kun kap- kaj lipharoj longaj kaj maldikaj plene montras lian mirindan lertecon.

Por fari papertondaĵojn necesas unue stakigi dekojn da pecoj da Xuan-papero (bonkvalita papero de Ĉinio), kaj poste meti desegnaĵojn sur ilin, antaŭ ol grifeli per gravuriloj grandaj kaj malgrandaj laŭ bezono de malsamaj desegnaĵoj. Dum gravurado necesas ekzameni de tempo al tempo la randon de la gravuriloj kaj tuj akrigi ĝin, se ĝi estas difektita eĉ iomete. Alie, se ĝi rompos linion, la papertondaĵo fariĝos senutila.

Kolorigado de papertondaĵoj estas ne facila, precipe kiam oni faras simplan kolorigon. Ekz., por kolorigi papertondaĵon pri ruĝa floro oni devas kolorigi malhele ĝian centran parton, pli kaj pli hele ĝian randon, laŭ la postulo, ke la floro aspektu reliefa, sed la koloroj impresu per harmonia aranĝo. La papertondaĵoj de Yuxian karakteriziĝas per gravuro subtila, koloro ĉarma, strukturo kompleta kaj formo viveca.

Krome, en iuj lokoj oni faras papertondaĵojn per tondilo kaj gravurilo kune kaj oni gluas ion sur ili aparte. Tiel naskiĝas pli komplikaj papertondaĵoj. Ekz., en la gubernio Foshan, oni faras papertondaĵon pri drako el or-arĝenta papero kaj sur ĝia korpo gluas ankau paperpecetojn buntajn. Dank' al tio, la drako aspektas bela en moviĝado. Krome, Foshan-anoj de Guangdong-provinco faras papertondaĵon per tondilo, gravurilo, ĉizilo, presilo kaj pausilo. La de ili faritaj papertondaĵoj kun belaj koloroj estas rigardataj kiel artaĵoj kun densa loka gusto.

La papertondaĵoj de Foshan estas faritaj aŭ per tondilo, aŭ per gravurilo aŭ per globetoj, kiujn oni uzas por ĉizi kuprajn lamenojn. Iuj papertondaĵoj estas faritaj per tondilo kaj gravurilo kune, per pauso aŭ per preso. Krome, per globetoj oni ĉizas kuprajn foliojn por ricevi bildojn sur ili. Jen alispecaj papertondaĵoj, kiuj karakteriziĝas per linioj krudaj aŭ graciaj aŭ per ambaŭ.