• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-23 18:12:22    
Kiel ĉinoj pasigas la Printempan Feston

cri

Kun la paso de tempo, ŝanĝiĝis la enhavo de la Printempa Festo, kaj ŝanĝiĝis ankaŭ la manieroj por pasigi la feston. Tamen iuj moroj kaj kutimoj ankoraŭ restas.

Ankaŭ la Printempa Festo la familianoj, kiuj laboras aliloke, nepre devas reveni hejmen malgraŭ longa vojaĝo de centoj aŭ eĉ miloj da kilometroj.

Antaŭvespere de la nova jaro oni devas glui sur la pordo ruĝan paperon kun bondeziraj vortoj kaj bildojn. La lasta vespermanĝo de la jaro nepre devas esti abunda. Se iu el la familianoj ne povas reveni ĝustatempe, oni rezervas por li paron da manĝbastonetoj sur la tablo por esprimi esperon de rekuniĝo.

Tiunokte en norda Ĉinio oni kutime manĝi ĝiaozi-ojn. Oni pretigis ilin antaŭ la noktomezo kaj manĝas ilin post nulhoro. Ofte oni enmetas en unu ĝiaozi-on moneron. Kiu hazarde akiras tiun ĝiaozi-on, estas rigardata homo kiu riĉiĝos. Krome oni enmetas ankaŭ bombonon kaj gratulas tiun, kiu akiris tiun ĝiaozi-on ke li havos dolĉan vivon en la nova jaro.

En suda Ĉinio oni kutime aranĝas bankedon kun pli ol dek pladoj. El ili nemankigeblas tohuo kaj fiŝo, ĉar en la ĉina lingvo la du pladoj prononciĝas kiel riĉo kaj abundeco.

Tiuvespere oni maldormas kaj gaje babilas ĝis profunda nokto. Post noktomezo oni eksplodigas petardojn kiel esprimon forpeli ĉiujn malsanojn kaj malfeliĉojn. En la lastaj jaroj pro la kialo de sekureco kaj polucio, en Pekino kaj iuj ĉinaj grandaj urboj estas malpermesate eksplodigi petardojn. Ili anstataŭigas tion per aliaj gajaj ludoj.

Frumatene de la nova jaro oni salutas unu alian. Post ellitiĝo familianoj de junaj generacioj salutas grandaĝulojn kaj deziras al ili bonan sanon kaj longan vivon. Salutate la grandaĝuloj donacas al ili monon. Oni ankaŭ povas donaci monon en antaŭnokto. Kiam infanoj endormiĝas, oni ŝovas monon sub ilian kapkusenon. En la sekvanta frumateno, kiam la infano vekiĝas, ili unue etendas manon sub la kusenon por serĉi mondonacon.

Post saluto en la hejmo oni eliras por saluti najbarojn, amikojn kaj parencojn.

Nuntempe kun la progreso de novaj teknikoj kaj kun la rapidigo de la vivritmo, oni sendas novjaran intersaluton per aliaj multaj manieroj, ekzemple telegrafado, telefonado, retpoŝto kaj similaj.