• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-24 19:07:24    
Informoj

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni unue elsendos Esperantajn informojn, poste, vi aŭdos refoje la artikolon de ĉina samideano Liu Jianguo pri vizito al Tibeto fare de polaj esperantistoj, gviditaj de sinjoro Liu Jianguo kaj la rakonton: "Nova Noao".
Nun bonvole aŭskultu informojn.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj
N-ro 174 (2004-01-11)
nomumo de la nova Ĝenerala Direktoro de UEA
La 22-an de decembro, la estraro de UEA nomumis Ĝenerala Direktoro s-ron Osmo Buller. Al multaj legantoj la nomo estas konata. Temas pri la homo, kiu ĝis 2002 estis la Ĝenerala Direktoro de UEA.
Osmo Buller, kiu antaŭ du jaroj preferis alian laborlokon, nun estis inter la kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Direktoro. Li daŭre sentas sin kun-respondeca pri la bonfarto de la Esperanto-movado kaj tute aparte de Universala Esperanto-Asocio. Cetere li agnoskas, ke kun la nuna estraro ja li povas kunlabori.
Neniam estis veraj malkonsentoj pri la ĝenerala linio de la Asocio, kaj ĉiuj koncernatoj fakte harmonie kunlaboris pri la preparado kaj efektivigo de la antaŭa Kampanjo 2000 kaj de la nuna laborplano. Kaj la estraro kaj la nova Ĝenerala Direktoro agnoskas, ke la pasinteco estas konsiderinda fermita kaj la situacio de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita.
Kandidatiĝis por la funkcio de Ĝenerala Direktoro kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteŭropaj landoj kaj el landoj ekster Eŭropo. La estraro ekzamenis la kvalifikojn de ĉiuj kandidatoj kaj ankaŭ la personan situacion, tute aparte en la kazoj de bezonataj labor-permesoj en Nederlando.
La estraro agnoskas ke Osmo Buller havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo. Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis modifojn kaj pliajn aŭtomatigojn, la novelektita Ĝenerala Direktoro povos facile daŭrigi tiun procedon.
La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado.
Novjaraj statistikoj de UEA
· Ĝis la 9-a de januaro al UK en Pekino jam aliĝis 549 personoj el 44 landoj de la mondo.
· En 2003 en UEA membris 5 627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antaŭa jaro.
Trevor Steele, la Ĝenerala Direktoro de UEA komentas la membronombrajn tendencojn tiel:
"Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJT kaj MAT) kaj de membroj kun Gvidlibro (ofte unuafojaj). Sed tiu fina rezulto, falo de eĉ ne unu plena procentaĵo, estas relative esperiga. La plej granda ŝanĝo estis salto en la nombro da membroj kun Jarlibro".
Laŭ Informitale 3, oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio, ankoraŭfoje la katolikaj esperantistoj sukcesis informi la tutan katolikan mondon pri Esperanto kaj donis al ni ĉiuj tre belan ekzemplon de aktiva informado.
Laŭ la jam konata iniciato de Giovanni Conti, dum la salutoj de la Papo en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto, grupo de esperantistoj en la placo montris grandajn literojn, kiuj formis la vorton ESPERANTO.
La tuta ceremonio estis dissendata televide al multaj landoj de la mondo, kaj de tempo al tempo la televido montris la grupon.
Laŭ Informitale 4, pli ol 300 personoj partoprenis en Ancona la liveradon de "Premio Zamenhof – la voĉoj de paco" kaj "Premio Umberto Stoppoloni – la neeblaj integriĝoj".
Transdonis la "Premio Zamenhof" la parlamenta deputito Hon. Luigi Giacco al doktoro Italo Siena, de asocio Naga – Har; la vicprezidanto de Itala Esperantista Junularo Bethuel Chiesa al la aktoro Luca Jzingaretti por la asocio Amref – Itala; la vicprezidanto de Anocona provinco, Giancarlo Sagramola, al sinjorino Giuliana, edzino de kuracisto Carlo Urbani.
Transdonis la "Premio Umberto Stoppoloni" doktoro Silvio Stoppoloni al sinjorino Caterina Campanelli.
Ĉeestis la ceremonion Leopoldo Piraccini.
Pluraj itallingvaj amaskomunikiloj raportis pri la okazaĵo.
En Banjaluko de la 24-a ĝis la 26-a de oktobro okazis la Sesa Danuba Scienca kaj Kultura Forumo. La organizantoj estis: Esperanto Ligo de Respubliko Serba, Centro por esplorado, promocio, edukado kaj internacia kunlaboro Bel@Espero, kaj galerio "Daceŝin".
Scienca Forumo laboris en tri sekcioj: scienco, kulturo, sporto kaj ekologio. La laboraj lingvoj estis: serba, Esperanto kaj angla. En la Forumo estis 35 prelegoj kaj partoprenis esperantistoj el Slovakio, Hungario, Serbio-Montenegro, Makedonio kaj Bosnio-Hercegovino.
La Forumon solene malfermis ministro de scienco prof. Doktoro Dxemal Koloniĉ.
Tre interesa estas ankaŭ vespero de etnika kantado en kiu ĉeestis kvar muzikaj grupoj.
Impresa estis la interesiĝo de ŝtataj kaj lokaj RTV stacioj pri ĉi tiu okazo. La solenan koncerton rekte elsendis RTV de Respubliko Serba.
Belgrada Asocio de Blinduloj havas sian Esperantan sekcion. En la ejoj de la Asocio ĵaŭdon, la 18-an de decembro blindaj esperantistoj organizis Zamenhof-tagon. Riĉa programo, kantoj kaj recitoj – originalaj kaj tradukitaj – muziko kaj amika rilatado kun esperantistoj el aliaj societoj faris vesperon tre agrabla. Blindaj belgradaj esperantistoj pretiĝas en la venonta jaro organizi mondan kongreson de blindaj esperantistoj.
Pasintajara aktivado de esperantistaro de Serbio
En la Serbio kaj Montenegro ekzistas Esperanto-societoj en urboj: Belgrado, Leskovac, Zajeĉar, Niŝ, Ĉaĉak, Novi Sad kaj Senta. Ekzistas ankaŭ Esperanto-instituto de blindaj esperantistoj.
Samideano Claude Glady raportis:
Je la memoro de Ludoviko Zamenhof, la Brusela Grupo tostis ĉi-vespere en iu salono de la kultura domo de la eŭropaj instancoj kie ni kutime kunvenas. Tiuokaze ni akceptis niajn lernantojn. Ni estas 16 por trinki je la sano de ĉiuj esperantistoj. Dankon al nia samideano Michael Cwik por la bona vino. Nia vicprezidantino Helene Falk organizis gajan ludon por bonvenigi niajn kursanojn. Gratulon ankaŭ al nia prezidanto Angelos Tsirimokos kiu raportis pri sia prelego pri Esperanto ĉe la mormonoj, kaj pri sia mirinda laboro kiel Esperanto-tradukisto dum interesa kunveno de la eŭropa Radikala Partio en Bruselo.
Zamenhof-tago, bela tago en la lernejo Aguidahoue
La 17-an de decembro 2003 estas la elektita dato de la infanoj, instruistoj kaj la gvidanto de la projekto Esperanto-Projekto Interkulturo por celebri la Zamenhof-tagon en la tiea lernejo.
Post klaslaboroj, la infanoj pretigis kaj beligis la klason, en kiu okazos la Zamenhof-tago. Je la 15-a horo, ĉiuj infanoj kaj instruistoj eniris klason por komenci la feston, kiun la gvidanto de Esperanto-Projekto Interkulturo, Francis Hounsounou.
La alia grava parto de la festo estas la kvizo, gvidata de Gbadamassi Latifou, Houemavo Pierre kaj Francis Hounsounou. La infanoj respondis demandaron por gajni tre diversajn belajn kaj interesajn premiojn.
Post la kvizo sekvis la legado de senditaj salutvortoj.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni raportis kelkajn informojn. Poste bonvole aŭskultu refoje la artikolon pri la vizito al Tibeto fare de polaj esperantistoj, verkitan de ĉina samideano Liu Jianguo, prezidanto de Ĉina Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo kaj la rakonton: Moderna Noao.
Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!