• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-26 15:12:08    
Ekvatora lando----Gabono

cri

La 1-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao oficiale vizitos afrikan landon Gabonon. Hodiaŭ ni konigu al vi la ĝeneralan staton de Gabono.

La gabona respubliko estas mallongigite nomata Gabono, tiu vorto venis el vesto. Proksimume en la jaro 1473, kiam portugalaj koloniistoj surbordiĝis el maro ĉe Gabono, ili eltrovis, ke iu estuaro ŝajnas vesto nomata "Capon", tial ili nomis tiun estuaron kiel "Capon" kaj poste ĝi fariĝis Gabono.

Gabono troviĝas sur la okcidenta marbordo de meza Afriko kaj krucas la ekvatoron. Ĝi najbaras kun Kongolo oriente kaj sude, limtuŝas norde Kamerunion kaj Ekvatoran Gvineon kaj ĝi estas okcidente apud la Atlantiko. La teritoria areo estas pli ol 267 miloj da kvadrataj kilometroj, la marborda linio longas je 800 kilometroj. La popolnombro de Gabono estas preskaŭ 1,1 milionoj.

Gabono estas tropika lando, la ekvatoro krucas tie. La loko krucata de la ekvatoro estas unu el turismaj pejzaĝoj de Gabono. Ĝi troviĝas en meza Gabono, sudo de la gabona ĉefurbo Librevilo. Por altiri vojaĝantojn, la turisma departemento de Gabono speciale establis la ekvatoran markon, ĝi evidente markas, ke ĉi tiu loko distancas 12,5 milojn da kilometroj kun Pekino, 60 milojn da kilomtroj kun Parizo, 7,6 milojn da kilometroj kun Moskvo ktp.

  Ĉiuj vizitantoj al Gabono nepre iras por vidi la ekvatoran markon, same kiel ne estas heroo kiu ne atingas la Grandan Muron, estas bedaŭrinde viziti Gabonon sen atingo al ekvatoro. La homoj ofte sin fotografas kun la monumento kun papago (ĝi estas la nacia birdo de Gabono) por eterne konservi la mirindan momenton----memorsignon sur la ekvatoro sub flugiloj de la verda papago. Tamen kaŭze de financa malfacilaĵo, la ekvatora pejzaĝo ne ricevis pluapaŝan ekspluaton.

Gabono estas la unika mez-enspeza lando de la franca lingvo en Afriko. Post sendependiĝo, la ekonomio iam rapide disvolviĝis. La elfosa industrio ĉefe kun petrolo rapide sin disvolvis, tamen la bazo de agrikulturo kaj prilaboro estis malforta. Gabono estas la tria plej granda petrola-produktlando de Afriko, la petrola eksportada enspezo okupas pli ol 50% de la enlanda produkt-valoro. Ĝiaj ĉefaj komercaj partneroj estas Francio kaj aliaj okcidentaj landoj.

La gabona ĉefurbo estas Librevilo, ĝia nomo venas el la franca lingvo, signifante la "liberigitan urbon". Ĝi estas ideala ĉemara turisma urbo.

La nacia flago de Gabono konsistas el tri paralelaj rektanguloj verda, flava kaj blua. Verdo simbolas abundajn arbarajn riĉfontojn, ĉar la arbara areo de Gabono okupas 80% de la tutlanda tera areo, tial Gabono estas nomata kiel la "verdaora lando" de Afriko.

Gabono sendependiĝis la 17-an de aŭgosto 1960 kaj en la 20-a de aprilo 1974 establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĝi konstante sekvas la politikojn pri ĉiuflankeco, nealiancĝon, internacia kunlaboro, bonnajbareco kaj amikeco. Ĝi pledas por disvolvi sud-sudan kunlaboron kaj nord-sudan dialogon, establi novan ordon de la internacia ekonomio, protekti ŝtatajn sendependecon kaj suverenecon kaj oponi kontraŭ interveno en alilandajn aferojn.

Gabono havas multajn naciecojn, la moro estas kolorriĉa. Tie kunekzistas la tradicia geedziĝo kaj la moderna. Multaj triboj praktikas poligamion, la unua edzino ofte estas decidita de la gepatroj.

La vestoj de gabonanoj estas tre belaj kaj pimpaj. Gabono tutjare estas somera, la homoj portas kolorajn ĉemizojn, pantalonojn kaj babuŝojn, tamen iuj estas nudpiedaj.