• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-25 17:18:08    
Franca ambasadoro diris, ke Ĉinio estas neniam tiel malfermita kiel hodiaŭ

cri
Ĉe-sojle de la 40-a datreveno de la fondiĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, franca ambasadoro en Ĉinio s-ro Jean Pierre Lafon diris al nia raportisto, ke Ĉinio estas la grava lando en traktado de mondaj aferoj, la ekonomia disvolvo de Ĉinio ne estas minaco sed ŝanco, la homoj devas esti spertaj preni la ŝancon.

La ambasadoro diris, ke de post fondiĝo de la rilatoj inter la du landoj, precipe post kiam la du landoj subskribis interkonsenton de ĉiuflankaj kunlaboraj rilatoj, la amikecaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj senĉese profunde disvolviĝas. Antaŭ ĉio en politiko, ekzemple pri la iraka problemo, la du landoj ĉiam staras ŝultro ĉe ŝultro; kaj pri la korea problemo, Ĉinio ludas pozitivan rolon, Francio senŝanceliĝe subtenas pekinan procezon. Pri afrika, mezorienta kaj azia aferoj, la du landoj havas vastan kunlaboran kampon. Li opinias, ke la intervidiĝo inter ŝtataj gvidantoj kaj registaraj ĉefoj de la du landoj estas tre grava kaj favoras tion, ke la du flankoj interŝanĝu opiniojn pri la mondaj aferoj kaj plifortigu kunlaborojn inter la du landoj.

Intervjuate, franca ambasadoro citis vortojn de ĉina ĉefministro Wen Jiaobao, ke kompare kun la politikaj rilatoj inter la du landoj, la ekonomiaj kunlaboroj inter la du landoj estas malpli progresaj. La franca ambasadoro diris ke tio estas la farota laboro de li mem kaj la ĉina ambasadoro en Francio. Li esperas, ke en la intervidiĝo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj franca prezidento Chirac diskutos pri pluapaŝa disvolvo de ekonomiaj kunlaboroj inter la du landoj.

La franca ambasadoro diris, ke en traktado de la mondaj aferoj, Ĉinio estas grava lando kaj ankaŭ estas la grava lando el la evoluantaj landoj.

Parolante pri la ĉina kultura jaro, ambasadoro Lafon diris,

"La ĉina kultura jaro akiris grandan sukceson en Francio. Antaŭ kelkaj tagoj, tion emfazis franca prezidento Chirac kiam li gratulis la novan jaron al fremdlandaj diplomatiaj senditoj. La altireco de Ĉinio al la franca popolo neniam estis tiel forta kiel nun ĝi estas. Francoj ne nur interesiĝas pri la tradicia Ĉinio, sed ankaŭ zorgas pri la kuranta Ĉinio. Francaj amaskomunikiloj sufiĉe raportis la ĉinan kulturan jaron, iuj publikigis specialan eldonaĵon, ili ne nur konigis rapidan disvolvon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ diskutis pri ŝanĝo de la ĉina socio. En Ĉinio aperas tute nova malferma situacio. Ĉiutage mi rimarkas, ke la ĉina registaro devas fronti al sennombraj defioj en la ekonomia disvolvo, ili rekonsciiĝas pri tiuj problemoj kaj klopodas por solvi unu post alia tiujn problemojn."

La ambasadoro diris, ke la ĉinaj gvidantoj alte atentas disvolvi la amikecajn kunlaborajn rilatojn kun Francio; ĉe-sojle de la 40-a datreveno de la fondiĝo de rilatoj inter la du landoj, Francio estas la unua el la landoj por la vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. Tio sufiĉe montras la altan atenton de la ĉinaj gvidantoj. Li esprimis, ke post 20 jaroj, amaso da ĉinaj turistoj vojaĝos al Francio. Francio jam devas komenci preparadon, la publikaj lokoj devas havi eksplikon en la ĉina lingvo kaj la muzeoj ĉin-lingvajn notojn.