• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-25 17:39:14    
Malgranda teatro, granda scenejo ----intervjuo al Arta Drama Ekspozicia Prezentado de Taiwan kaj Hongkong 2003 en Pekino

cri

De la 3-a de decembro 2003 ĝis la mezo de januaro ĉijare, sur la drama scenejo de Pekino disfloris iuj brilaj fajreroj, tio estas la "Arta Drama Ekspozicia Prezentado de Taiwan kaj Hongkong 2003 en Pekino" prezidita de pekina dramista asocio, Norda Teatro de Pekino kaj aliaj institucioj, sekve bonvole aŭskultu detalan raporton pri tio.
En la lastaj jaroj, verkado de malgrandaj teatraĵoj de Taiwan, Hongkong kaj la ĉeftero prospere disvolvigis kaj respektive formis apartajn artan estetikon kaj verkadan akumuladon, bedaŭrinde pro skalo de teatra trupo kaj aliaj diversaj faktoroj, la malgrandaj teatroj de la tri lokoj longatempe restis en etapo de aparta disvolviĝo. Tamen ĉi-foja ekspozicia prezentado estas la unua grandskala arta dialogo inter teatroj de la tri lokoj sur la sama scenejo, oni esperas, ke tio povos akceli verkadon, prezentadon kaj interfluon de dramaj verkadoj de Taiwan, Hongkong kaj la ĉeftero. Ĝi celas vastigi artan vidkampon, riĉigi prezentan formon kaj enverŝi novan sangon por diversiĝo kaj prospero de la drama arto, kun la malgranda teatro kiel ĉefaĵo.
De iniciato de moderna teatro de Taiwan en 1980 ĝis nun, 20 jaroj pasis, la socia medio de Taiwan transvivis grandan ŝanĝon, ankaŭ la drama medio komplete renversiĝis. En la 20 jaroj, surface Taiwan transvivis ŝanĝon de elirmalpermeso ĝis liberpermeso; esence ĝi entenis intensan konflikton de tradicio kaj moderno. Nuntempe, la dramo de Taiwan kaj Hongkong serĉas sian direkton en komerciga doloro unuflanke, kaj praktikas eblecon de diversaj dramoj sub eksplodo el diversaj okcidentaj dramoj aliflanke. Samtempe, ĝi ankaŭ devas porti sur sin la socian problemon en la ŝanĝo intensa. Interalie, amaso da novaj dramistoj suriras scenejon, diversaj dramaj konceptoj aperas sur scenejo unu post alia, kaj maljunaj dramistoj Lai Shengchuan, Li Liqun kaj aliaj homoj ankoraŭ viglas sur la drama scenejo.
Ĉi-foja drama ekspozici-prezentado malkovras iun flankon de la taiwan-a teatro kaj montras praktikadon de taiwan-aj kaj hongkong-aj dramistoj en ebligo de moderna teatro. Tio iugrade liveras eblecon al ĉefteraj dramistoj. Respondeculo de la Norda Teatro s-ro Yuan Hong diris:
"Kvankam la drama ekspoziciaprezentado ne alportos gravan ŝanĝon al la ĉeftera drama merkato, tamen ĝi liveras iun eblecon, precipe al la rigardantoj. Cetere la sceneja utiligo kaj alprofesia dediĉemo de taiwan-aj kaj hongkong-aj dramistoj estas lernindaj kaj referencindaj por ni."
Por rompi nepopularan impreson de la malgranda teatro al la homoj, garantii artan nivelon kaj samtempe konsideri pri akcepta kapablo de la merkato kaj rigardantoj, ili streĉegis la menson en elektado de verko de la drama ekspozici-prezentado. Ĉiuj invititaj teatraj trupoj estas viglaj sur scenejo ekde la lastaj jaroj. La trajto de la elektitaj verkoj estas diversa kaj vivplena: "Bon-matena Noktoaŭto" prezentas embarason de junuloj frontiĝantaj al sonĝo kaj realo, "Feliĉan Leterricevon" rakontas la simplan amon en tempa forfluo kaj unuakta dramo ludata de blindulo estas eĉ pli pripensiga. Unuvorte, ĉiu dramo alportas plenfreŝan vidkampon al ĉefteraj rigardantoj.
La lasta plej granda dramo de la ekspozicio estas adaptita laŭ longa verko titolita "Metroo" de la konata taiwan-a karikatura pentristo s-ro Ji Mi. Tio ankaŭ estas la unua dramigita verko de Ji Mi, ankaŭ li mem unuafoje partoprenis en la drama verkado kaj servas kiel ĝenerala vida kontrolanto. La dramo uzas koloron kaj sonon plenajn de imagoj kaj kondukas la rigardantojn disvolvi vojaĝon kaj serĉan kaj muzikan. Ĝi kombinas transkampajn prezentadojn de dramo, sceneja instalaĵo, muziko kaj danco, rakontas ke matene de sia naskotago iu 15-jara blinda knabino eniras metroon kaj ekiras al nekonata sorto. Per vago de iu stacio al la alia, multaj neatendataj rakontoj kaj roloj sinsekve suriras scenejon kaj ankaŭ iuj misteraj fadenoj sinsekve aperas, kondukante la blindulineton al la sekvanta stacio, tamen la malblindiga miraklo neniam aperas. En la urbego, ni vidas ĉion, ni vidas nenion; kie estas startpunkto, kie estas finpunkto... la limo estas pli kaj pli nedefinitiva, la aventura vojaĝo en metroo fine fariĝas anima vojo sondanta kuraĝon por la vivo, la dramo montras la enhavatan signifon de la viv-vojaĝo per multe da muzikaĵoj kaj kantoj.
La sceneja dekoracio de la dramo "Metroo" havas unikan stilon: enirante teatron, ni ŝajne troviĝas en enirejo de metroo; rigardante malsupren, ni nur vidas ŝtupojn misterajn informantajn pri nenio. Leviĝas la kurteno, kun disvolviĝo de la rakonto, ni estas vojaĝantoj en spektantara sidloko kaj povas observi la mondon el vidangulo de la blindulino. De nekonata suspekto kaj senkolora vero ĝis la bunda mondo fermata en la koro. La sceneja vidado vere montras la kajon de subtera fervojo, en kiu sin kaŝas elefanto, pingveno kaj aliaj mirindaj roloj, tial la spektantoj povas profunde sperti la turismon en la menso.
Spektinte "Aliborda Fajrero" verkitan de la oficejo 30 de Hongkong, iu rigardanto diris al raportisto:
"La verko estas freŝa kaj pura, la prezentado havas kaj impresisman spuron kaj emocian parton de intuicio, ĝi havas ne nur kortuŝantajn detalojn, sed ankaŭ estetikan scenejan desegnon, mi estas kortuŝita pro ĝi."
Por sufiĉe ekspliki la verkon, ankaŭ la reĝisoroj prenas ĉiun rimedon: reĝisoro de "Aminda Kontraŭulo" s-ro Wang Rongyu eĉ vendis lokajn manĝetojn de Taiwan ekster pordo de la teatro, laŭ li kiam la manĝeta aromo flirtas en la teatron, rigardantoj ŝajne ĵetas sin en varman kaj vivoplenan straton kaj sur vojeton de nokta foiro de la urbo Taibei, kaj persone atestas amajn tragediaĵojn kaj komediaĵojn eble okazantajn tie. Reĝisorino de "Aliborda Fajrero" kuraĝe utiligis tradician leondancan prezentadon de Ĉinio, kreskigante multe da ĝojiga etoso al la teatro.
Dum la ekspozicia prezentado, krom mirindaj verkoj de hongkong-aj kaj taiwan-aj dramistoj, la komitato ankaŭ organizes koncernajn kolokvon kaj kunsidon.
Nuntempe, la teatra interfluo inter Taiwan, Hongkong kaj la ĉeftero varme disvolviĝas, de vizito kaj esploro ĝis prezentado, de la urbo Taibei ĝis Pekino, pli kaj pli multaj homoj turnas sian rigardon al la vasta spaco sur malvasta scenejo, kaj pli kaj pli multe da atento al la drama merkato de la ĉeftero. Pri tio, koncerna profesiulo diris:
"Nia spektantaro estas pli granda ol tiu de Taiwan kaj Hongkong, en la ĉeftero, la bona dramo povas akiri rigardantojn de 5 miloj ĝis 10 miloj. La spektantaro de Taiwan kaj Hongkong venas nur el studentoj kaj blanka-kolumuloj, tamen la malferma grado de rigardantoj de la ĉeftera teatro estas multe pli granda, interalie, nur triono estas studentoj, kaj multaj ordinaraj popolanoj esperas vidi rakontojn en teatro kaj akiri kortuŝadon. Ĉu laborantoj ĉu lernantoj, ĉu junuloj ĉu maljunuloj, la homoj volontas eniri teatron nur se ili havas intereson pri tio." Samtempe, li ankaŭ elmetis iujn zorgemon kaj esperon. Ekzemple, nuntempe la verkada fonto de la ĉina malgranda-teatra dramo estas relative malriĉa, freŝa forto de stutenta verkistaro ĉiam estas soleca.
Nuntempe, la prezentado de malgranda teatro de Pekino jam havas paŝo post paŝo la popularigan tendencon, tio estas supereco de malgranda-teatra disvolviĝo. Kaj estas ja atendate, ke en la limigata spaco de teatro okazu la varieca informa interfluo kaj interkomunikiĝo inter rigardantoj kaj verkistoj kaj aktoroj pere de proksima scenejo. Iu reĝisoro s-ino Yamazaki Rieko diris en la spektantara kunsido:
"Mi ĝuas tiun spacon, mi opinias, ke la plej granda ĉarmo de teatra dramo ĝuste estas rekta interfluo de rigardantoj kun aktoroj, mi volas ĝui la senton de ni kaj vi pri hodiaŭa dramo."

Sekve la finiĝo de la lasta programero "Metroo" en la Granda Chang-an-a Teatro de Pekino metis perfektan punkton por la Arta Drama Ekspozicia Prezentado de Taiwan kaj Hongkong 2003 en Pekino. Ĉiuj dramistoj vere sinceraj al drama disvolvo esperas, ke ĉi-foja ekspozicia prezentado povos voki zorgon kaj subtenon de pli kaj pli multaj homoj pri malgranda teatro kaj verkado de sendependaj dramistoj. Ankaŭ ni esperas vidi pli belan pejzaĝon kaj pli vastan ĉielon sur scenejo de la pekinaj malgrandaj teatroj.