• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-29 15:30:23    
Bakin:Malgranda Oferaĵo

cri
Grandaj martiroj!
Antaǔ 40 jaroj vi dediĉis la vivon. Hodiaǔ, antaǔ via altaro, ni prezentas malgrandan oferaĵon. Ni estas nepriskribeble emociataj.
Ni ne vivis en viaj martirecaj tagoj. Ni ne povas savi vin el sub la pendingoj. Ni estas "naskotaj infanoj" en via testamento.
Antaǔ ol ni naskiĝis, vi jam, por nia feliĉo, aplombe paŝis al la pendigiloj. Heredante strion da glora lumo de vi postlasita, ni ekkonis la veron kaj juston. Dank' al via honoro ni vivas en mondo de brila idealo, anstataǔ fali en malluman inferon aǔ aliĝi al homvoraj rabobestoj.
Ni estas homoj subpremataj kaj molestataj. En grandpotenco de ĉi tiu mondo ni estas kiel hundoj malliberigataj, torturataj kaj buĉataj de "homoj". Sed ni akiras vian gloron el tio. Ankaǔ ni devas kaj povas nin kuraĝigi kaj senarmile, kiel leonoj, batali kontraǔ hommanĝaj demonoj.
Kiam ni estis infanoj, niaj gepatroj nin edifis per nobla sento kaj ofte diris kun emociiĝo al ni: "Infano, kiam vi elkreskos, nepre amu la veron kaj juston, kaj estu bona homo!"
Sed ili ne klarigis, kio estas vero kaj justo. Aǔdinte iliajn inspirajn vortojn, ni ĉiam portas la plej grandan decidemon por serĉi la veron kaj juston, multe pli valorajn ol nia vivo.
En multaj jaroj ni estis trompitaj kaj perverse klopodantaj por potencistoj kaj ambiciuloj sur regresiga vojo; en multaj jaroj pro tio, ke ni persiste serĉadis aǔtentajn veron kaj juston neniam kredante pseǔdajn, ni estis mortigataj aǔ vivaj enterigataj. Fine, dank' al vi, dank' al via martiriĝo, ni akiris la valoraĵon kiun ni serĉadis dum la tuta vivo. De tiu momento arda fajro gajas en nia glaciigita koro; de tiam nemortigebla spirito vivas en nia mortigebla korpo; de tiam ni efektive konas kaj amegas la veron kaj juston.
Ni ekscitite preĝas antaǔ tomboj de niaj gepatroj:
"Nun via infano tre amas la veron kaj juston!"
Sed kiel ni viaj "naskotaj infanoj" faru preĝon antaǔ la altaro de vi ĉiuj grandaj martiroj, niaj "eternaj patroj"? Se vi ankoraǔ vivus nun, vi certe respondus: "Miaj infanoj, amu la veron! Amu la juston!"
Ne povante subpremi vian voĉon, la homvoraj bestoj strangolas la veron kaj juston! Ne povante frostigi vian entuziasmon, ili ĉesigas la veron kaj juston! Ne povante subaĉeti vian vivon, ili mortigas la veron kaj juston! Eĉ nun la kanibaloj ne kapablas neniigi vian voĉon, faligi vian fervoron kaj pereigi vian vivon.
Hodiaǔ, de post la 40 jaroj, via voĉo ankoraǔ pli sonoras. Lasu, ke ni laǔte kriu kiel vi! Per la malgranda oferaĵo ni vaste heredigas vian majestan voĉon al la posteuloj. Vidu, jen viaj brilaj figuroj tiel klare kaj inspire reflektiĝas en la okuloj de viaj infanoj!
Ĉu vi aǔdas niajn huraojn kaj aklamojn?