• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-03 08:53:30    
Monda Ekonomia Forumo atentis pri sekureco kaj ekonomio

cri
La 25-an de januaro en svislanda urbo Davos fermiĝis la jar-kunveno de la Monda Ekonomia Forumo. En la jar-kunveno pli ol 2 200 personoj, inkluzive de 34 ŝtataj estroj kaj registaraj ĉefoj kaj ankaŭ 227 altrangaj politikistoj el diversaj landoj diskutis ĉefe pri la internacia sekureco, iraka situacio, monda ekonomio, devaluto de usona dolaro kaj aliaj temoj.
La 24-an de januaro, usona vicprezidento Dick Cheney faris prelegon en la jar-kunveno. Li apelaciis al diversaj landoj, ke ili devas plifortigi la kunlaboron en la kontraŭ-terorisma batalo, ĉar "organizitaj internaciaj terorismaj klikoj jam decidis posedi nukleajn, biontajn kaj kemiajn armilojn". Tamen, en la sama tago, kiam li parolis tiujn vortojn, en Irako okupata de la usona kaj brita alianca armeo refoje aperis furiozaj perfortaĵoj, okazis 7 eksplodigaj kaj pafaj eventoj, kaŭzante morton kaj vundiĝon de pli ol 70 homoj, inkluzive de 6 usonaj soldatoj.
En la jar-kunveno, multaj ĉeestantoj elmetis kritikon al kontraŭ-terorismaj politikoj de Usono. Ili riproĉis, ke utiligante falsajn informojn, Usono, spite oponon de plejparto de la landoj, la unua lanĉis la militan atakon al Irako, tiel ke la kontraŭterorisma batalo deviis de ĝusta direkto; krome Usono ek-funkciigis strategion de la tiel nomata "demokratia transformado" kontraŭ islamaj landoj, rezulte estiĝis krevaĵo en la kontraŭ-terorisma alianco, kaj la internacia kontraŭ-terorisma fronto fariĝis ankoraŭ pli malkompakta.
En sia parolo farita en la jar-kunveno, ĝenerala sekretario de UN Annan aparte montris, ke li estas maltrankvila pri tio, ke en la lastaj du jaroj la iraka milito kaj aliaj eventoj deturnis la ĉefan atenton de la mondo. Li emfazis, ke la mondo devas reveni al la celo ellaborita de la jar-mila pinta konferenco okazigita en la jaro 2000, t.e. eliminado de malriĉeco kaj malsano. Li ankaŭ anoncis, ke en junio okazos pinta konferenco pri problemo de evoluado. Ankaŭ personoj el la internacia entreprenista rondo samopinias kiel li. Pliparto de tiuj personoj opinias, ke nun la rimedoj alprenataj por protekti sekurecon estas ne-efikaj, ĉar anstataŭ la milita rimedo, la sekureco povos esti akirata nur per sintezaj rimedoj, inkluzive de elimino de malsato kaj liberigo el malriĉeco.
Rilate al la monda ekonomio, la ĉeestantoj de la jar-kunveno montris diskrete optimisman sintenon pro tio, ke la usona ekonomio jam iris sur la trakon de relative stabila kaj rapida restariĝo. Laŭ antaŭkalkulo, en la jaro 2004 kaj 2005, la usona ekonomio kreskos respektive je 4,2% kaj 3,8%, kaj ankaŭ la monda ekonomio revigliĝos tio. Tamen la ĉeestantoj opiniis ankaŭ, ke la usona ekonomio ankoraŭ vizaĝas al multaj malfavoraj elementoj, ekzemple la terorisma surprizatako ankoraŭ super-ombras Usonon, financa deficito ofte kreas rekordon, komerca malfavora saldo ĉiam pliiĝas, senlaborula proporcio restas alta, produkta forto serioze superfluas ktp. La ĉefa ekonomikisto de la Morgan Stanley-banko komparis la usonajn financan kaj komercan "ambaŭ deficitojn" kiel "prokrastan bombon" minacantan al la tutgloba ekonomio.
Oni opinias, ke devalutiĝo de la usona dolaro en la lastaj du jaroj ludis akcelan rolon por la usona eksportado kaj kreis utilajn kondiĉojn al revigliĝo de la usona fabrikada industrio, sed samtempe tio kaŭzis fluktuadon de la internacia valuta merkato, formante nestabilan faktoron.
En la jar-kunveno de ĉifoja Monda Ekonomia Forumo, la ĉina ekonomio denove fariĝis varmpunkta temo. Ĉeestantoj opiniis, ke de la lastaj pluraj jaroj, en la azia ekonomia evoluado, la "ĉina elemento" elstariĝas. Ĉinio ne nur estas "tir-forto" de la azia ekonomio, sed ankaŭ kune kun Usono, iom post iom fariĝas gvida forto de la monda ekonomio. Franca novaĵagentejo raportis, ke la vivforto de la ĉina ekonomio kiel magneto altiras al si mondajn entreprenistojn. Multaj personoj opinias, ke nun estas bonega ŝanco por investi en Ĉinio. Laŭ raporto farita de la usona kompanio Goldman Sachs en la jarkunveno, en la sekvantaj 15 jaroj, Ĉinio fariĝos la dua granda ekonomia komunumo tuj post Usono, kaj antaŭ la jaro 2014, Ĉinio superos Usonon.