En iu vespero antaŭ 1 800 jaroj, kiam la majesta roma imperiestro Cezaro aperis en teatro, lia silka robo ravis ĉiujn ĉeestantajn aristokratojn kaj altrangulojn. "Ho, kiel belega! " Tuj en la halo ektondris varma aplaŭdo.
La bela silkaĵo importiĝis el Ĉinio. En Ĉinio cirkulis mito: En la tempo, kiam morusarboj estis plenaj de junaj folioj, en la korto leviĝis ĉevala felo sunumata, kiu volvis sveltan knabinon. Ŝi ĵetis sin sur morusarbon kaj transformiĝis en raŭpon kun la ĉevala kapo kaj svelta korpo. La mito diras, ke jam en antaŭ-historiaj jaroj, ĉinoj komencis bredi silkraŭpojn. La grandnombraj elterigitaj objektoj atestis, ke antaŭ 4 mil jaroj, ĉinoj jam scipovis fari silkajn fadenojn, rubandojn kaj satenon. En aprilo de 1989, en la subtera palaco de Famen-templo de la urbo Xi'an, provinco Shanxi de nordokcidenta Ĉinio, estis trovitaj mult-specaj belegaj silkaĵoj faritaj en Tang-dinastio ( 618-907). Ili montris altan teknologion de la silka produktado en la dinastio.
Antikvaj ĉinoj bredis silkraŭpojn, elbobenis kokonojn, teksis silkon kaj transportis ĝin al Centra Azio kaj Eŭropo. Tiel, inter Ĉinio kaj la Romana Imperio aperis internacia vojo destinita ĉefe por silkaĵa komercado. En la jaro 1877, germana geografo W. Richthofen en sia verko "Ĉinio", donis al la vojo belan nomon: Silka Vojo, kiu tuj estis akceptita de la publiko. Poste, la Silka Vojo portis ankaŭ alian enhavon kaj ĝi fariĝis la vojo de ekonomia kaj kultura interŝanĝo inter la oriento kaj la okcidento.
De Ĉinio al Romanio, la Silka Vojo transpasis senliman dezerton kaj altajn montojn. En la antikveco ĝi ne estis unuopa vojo, sed voj-reto. Ĝi startis de la urbo Chang'an ( la hodiaŭa urbo Xi'an ), kaj etendiĝis okcidenten, trairante la provincojn Shanxi, Ningxia, Gansu, Qinghai kaj Xinjiang. De Xingjiang, ĝi daŭre etendiĝis okcidenten, trapasis mez-aziajn landojn kaj fine atingis Konstantinopolon ( la nuna Istanbulo de Turkio ).
Ĝenerale dirite, la Silka Vojo dividiĝis ĉe Dunhuang de Gansu-provinco, en tri liniojn: La norda linio etendiĝis okcidenten laŭ la norda Tianshan-montaro en Xinjiang, la meza linio etendiĝis laŭ la norda ekstremo de la dezerto Taklimakan kaj la suda linio laŭ la suda ekstremo de Taklimakan. Ekster Ĉinio, la vojo trapasis la mez-aziajn landojn Afganio, Hindio, Pakistano, Irano, Irako, Sirio kaj Turkio.
En la ĉina historio, la Silka Vojo estis nomata vojo al la okcidento, kiu ampleksas la vastan regionon okcidente de Dunhuang, t.e, la regionon sude kaj norde de Tianshan-montaro kaj Mezan Azion.
En la dinastio Okcidenta Han (206 a.K –23 p.K ), kiel sendito de imperiestro, Zhang Qian dufoje vojaĝis al la okcidento. Per siaj travivaĵoj li riĉigis ne nur la sciojn de la ĉinoj pri la Okcidento, sed ankaŭ tiujn de la okcidentanoj pri Han-imperio. De tiam la senditoj kaj komercistoj senĉese iradis sur la Silka Vojo. Pro tio, la vojaĝo de Zhang Qian estis rigardata kiel marko de malfermo de la Silka Vojo en la okuloj de ĉinaj kaj alilandaj fakuloj.
La Silka Vojo atingis kulminon de la evoluado inter la sesa kaj la deka jarcentoj, kiam regis en Ĉinio la dinastioj Sui kaj Tang. Venis al Ĉinio per la vojo senditoj kaj komercistoj ankaŭ el arabaj landoj, Orienta Romanio, Afriko kaj la Hinda Duoninsulo. Tiam sur la Silka Vojo regis plena vigleco.
En la historio de la homa civilizacio, la ĉina Silka Vojo ĉiam funkciis kiel ponto inter la orienta kaj okcidenta kulturoj, kiel simbolo de la amika kontakto inter la ĉina kaj alilandaj popoloj.
|