• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 10:23:28    
Naciminoritatoj en la regionoj ĉe la Silka Vojo

cri
En la jaro 139 antaŭ nia erao, kiam Zhang Qian oficvojaĝis al la Okcidento, sude kaj norde de Tianshan-montaro vivis dekoj da malgrandaj regnoj. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo aŭ pri paŝtado kaj ili plejparte estis saini-oj.

En la longa historia periodo, la popolanoj venintaj el oriendaj kaj okcidentaj landoj kunfandiĝis kun la tieaj loĝantoj kaj formis la hodiaŭajn pli ol 40 naciminoritatojn en Xinjiang, interalie la ujguroj kaj kazaĥoj estas grandnombraj.

Laŭ aspekto, oni malfacile distingas ujguron. Iuj el ili havas flavan haŭton kaj brun-nigrajn okulojn tre similajn al tiuj de hanoj kaj mongoloj, kaj aliaj havas profundajn orbitojn, altan nazon, kaŝtanajn harojn kaj bluajn okulojn, tre similajn al tiuj de irananoj kaj turkoj.

La prapatroj de ujguroj estis huihe-oj, kiuj origine loĝis ĉe Bajkalo. Meze de la 9-a jarcento, la huihe-a han-lando estis pereigita kaj ĝiaj loĝantoj plejparte migris okcidenten kaj fiksloĝis sude de Tianshan-montaro.

La kazaĥoj plejparte estas nomadoj. Ili heredis la kutimojn de la antikvaj rajdemaj nacioj, kaj amas migradi. Ili, natur-amaj, romantikaj, senĝenaj kaj bravaj, inklinas al libereco. Ili kutimas manĝi stufitan ŝafaĵon, trinki dolĉ-acidan kumison, sin amuzi per konkura kaptado de ŝafo.