• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 10:27:36    
Xi'an, starta punkto de la antikva Silka Vojo

cri
La urbo Xi'an situas en la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio. Ĝi abundas je diversspecaj produktaĵoj kaj estas unu el la ĉefaj luliloj de la antikva civilizacio de la Flava Rivero de Ĉinio. En la gubernio Lantian apud tiu loko oni iam eltrovis la ruinon de prahomoj vivintaj antaŭ 500 miloj ĝis miliono da jaroj.

Dum 1 062 jaroj, la urbo Xi'an servis kiel la politika centro de la antikva Ĉinio. Historie, sume dek unu dinastioj respektive prenis ĝin kiel la ĉefurbon. En la dinastio Tang, pro granda progreso de la socia ekonomio, la urbo senprecedence prosperiĝis, kaj la nombro de ĝiaj loĝantoj superis 800 mil. Tiam, ĝi estis ne nur centro de la tuta lando, sed ankaŭ fama metropolo konata en la mondo.

Antikvaj ĉinaj projektistoj montris altan lertecon kaj majstrecon en konstruado de la urbo Xi'an ( tiam ĝi nomiĝis Chang'an ), bonorda vertikale kaj simetria horizontale. La imperiestra palaco troviĝis en la centro de la norda parto de la urbo, imperiestra urbo, sude de la palaco, kaj ekstera urbo kvadrate dividiĝis de dek unu suda-nordajn stratojn kaj 14 orient-okcidentajn stratojn. Kaj ĉiu kvadrato estis nomata "Fang" . En la urbo estis sume 110 kvadrataj kvartaloj kun muroj kaj pordoj fermeblaj laŭbezone.

En la dinastio Tang, la urbo Xi'an estis internacia metropolo, kie kolektiĝis diverslandaj diplomatoj, diplomatiaj senditoj el Japanio, alilandaj studentoj kaj ankaŭ diverslandaj muzikistoj, dancistoj, pentristoj kaj similaj.

Komercistoj venintaj el la okcidenta regiono plejparte loĝis en la okcidenta urbparto. Oportune al ilia komerca aktivado, persoj starigis tie persan komercejon, kiu fakte estis internacia banko en la tempo de la dinastio Tang.

La dinastio Tang estis flora periodo ankaŭ de la ĉian klasika poezio. Estante la ekonomia kaj kultura centro, Xi'an altiris al si multajn literatorojn kaj poetojn, kiuj frekventadis la urbon kaj lasis tie multe da brilaj verkoj.