• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 10:33:37    
La kvartalo de Hui-naciecanoj en la urbo Xi'an.

cri
En la nordokcidenta urbparto loĝas proksimume 300 mil Hui-naciecanoj, kaj lokanoj nomas tiun lokon "Hui-a Kvartalo". Tie vidiĝas granda moskeo konstruita en la dinastio Sui. Troviĝas sume dekkelkaj moskeoj kaj diversspecaj turoj kun la islama stilo en tiu kvartalo. Aparte okulfrapas islamaj religianoj kun la blanda ĉapo aŭ kaptuko sur stratoj ombrataj de verdaĵoj, ĉie vidiĝas arablingvaj afiŝoj.

Laŭ historiaj notoj, en la dinastio Tang, granda nombro da persaj komercistoj venis al Xi'an por komercado. Parto el ili, inkline al la prospero de tiu ĉi metropolo, fiksloĝis en la menciita urbparto kaj iom post iom formis la naciecon Hui. Heredante la trajtojn de siaj prauloj, la viraj loĝantoj de la Hui-a Kvartalo aspektas fortikaj kaj bravaj, ĝenerale kun vanga barbo kaj bukla hararo, kaj la inaj, denaske belaj, ĉarmaj kaj altstaturaj.

Ĉiutage, kiam eklumas lampoj en la Hui-a Kvartalo, en ĉiu strato de la kvartalo ŝvebas apetitoveka odoro. Frandemuloj svarmas tien por ĝui centojn da tradiciaj bongustaĵoj propraj de la Hui-nacieco. Iliaj tradiciaj manĝaĵoj el ŝafaĵo, pasto, bovaĵo, persimono ktp. ravas turistojn ĉinajn kaj alilandajn.