• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 10:37:01    
La islamana festo Kurban en Xinjiang.

cri
En Ĉinio , je islamo kredas dek naciminoritatoj, nome hui-a, ujgura, kazaĥa, kirgiza, taĝika, tatara, uzbeka, dongxiang-a, sala-a kaj bao'an-a. Plejparto de tiuj islamanoj loĝas en Xinjiang, kie pasis la antikva Silka Vojo.

En Ĉinio oni ĝenerale nomas Kurban-feston Buĉ-festo, t.e. festo buĉi brutojn por oferado. Legendo diras, ke la islama profeto Ibrahim sonĝis, ke Alaho sugestis al li buĉi sian filon Ismail por montri sian piecon. Ĉe la momento, kiam Ibrahim levis buĉilon, speciala sendito de Alaho alrapidis kun ŝafo kaj ordonis lin buĉi la ŝafon anstataŭ la filon. Kaj tiam formiĝis la moro en la araba nacio buĉi ĉiujare brutojn por oferado. Post la fondiĝo de islamo, oni difinis la 10-an de la dekdua monato laŭ la islama kalendaro por Kurban-festo. La suna kaj islama kalendaroj diferencas inter si per 11 tagoj ĉiujare, tial la dato de la festo ne estas fiksita laŭ la suna kalendaro.

La ĉinaj islamanoj donas grandan atenton al tiu festo. Antaŭ la festo ĉiuj familioj purigas sian domon kaj faras kukojn. En la festa tago, la islamanoj sin banas kaj servas Dion. Bonhavaj familioj buĉas ŝafon, eĉ bovon aŭ kamelon por gastigado aŭ donacado. Iuj islamanoj kolektiĝas en moskeo, manpremas kaj brakumas sin reciproke kaj deziras feliĉan feston unu al alia. Poste, gvidate de imamo, ili himnante eniras en preĝan halon, faras kolektivan festan diservon kaj rigardas la riton de buĉado. Iuj grupe vizitas parencojn kaj amikojn. La gastigantoj, laŭ tradicia etiketo, aranĝas abundan festenon, manĝas kune kun gastoj ŝafaĵon, kukon, melonon, frukton kaj aliajn. Post tio ili kantas kaj dancas kun plezuro, iam de la tago ĝis la profunda nokto, eĉ tiam la gajaj festantoj ankoraŭ ne volas disiĝi.

Iuj naciecoj havas ankaŭ siajn apartajn festajn aktivadojn kaj morojn.