• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 15:28:03    
Lanterna Festo

cri


La 5-a de februaro, do la 15-a tago de la 1-a monato de la jaro, laŭ la ĉina luna kalendaro, estas ĉina tradicia festo Lanterna Festo. Pri la origino de ĉi tiu festo, troviĝas interesa legendo: antaŭ longa longa tempo, dia birdo falis en la homan mondon pro perdo de sia vojo, ĝi neatendite estis mortigata de ĉasisto, kiu ne sciis ĝian decenon. Ĉielo estis tre furioza pro tio kaj ordonis al armeanoj fari brulegon en la homa mondo por tute mortigi la homojn en la 15-a tago de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro. La filino de Ĉielo estas bonkora, ŝi forte kompatis la popolanojn senkulpe suferontajn de tia turmento, do ŝi konigis la informon al popolanoj riskante sian vivon. Sciinte la informon, popolanoj estis tre tre teruritaj. Kion fari? Feliĉe, ke maljunulo elpensis ideon, li diris al popolanoj: "De la 14-a ĝis la 16-a de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉiuj familioj pendigu ruĝajn lanternojn, eksplodigu petardojn kaj bruligu artfajraĵojn. Tiam Ĉielo opinios ke ĉiuj homoj estas mortigitaj de fajro." Tio estas bona ideo, ĉu ne? Vespere de la 15-a de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉie lanternoj estis pendigataj, la sonoj de petardoj klare krakis kaj la ĉielo plenis de briloj de artfajraĵoj. Ĉielaj armeanoj trovis ke estas tute ruĝaj briloj en la homa mondo, ili opiniis, ke tio estas bruligita de fajro, tiel ili raportis al Ĉielo, ke ne necesas bruligdo en la homa mondo. Tial oni protektis sian vivon. Por memori tion, de tiam en ĉiu 15-a de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, oni pendigas lanternojn kaj bruligas artfajraĵojn.
                                                                                            
                Laŭ la legendo, ni scias, ke spektado de diversaj lanternoj estas kutimo en la Lanterna Festo. Ĉi tiu kutimo komenciĝis en la dinastio Han ( de 206 antaŭ la Kristo ĝis 220 post la Kristo), en la dinastio Tang ( preskaŭ antaŭ 1 300 jaroj) aperis akrobataĵo en lanterna kunveno. Laŭ noto, en la dinastio Tang en Chang'an (nuna ĉina okcidenta urbo Xi'an), oni faris "grandan lanternan monton", altan je preskaŭ 7 metroj kaj kosistantan el pli ol 50 miloj da diversaj lanternoj.

Oni faras lanternojn el multkolora papero, ekzistas diversaj formoj de lanternoj, ekzemple hom-formaj, birdo-formaj, floro-formaj, besto-formaj kaj konstruaĵo-formaj. Interalie, karuseleca lanterno estas la lanterno kun la plej ĉina trajto. En ĉi tia lanterno, troviĝas helica instalaĵo, per varmo kaŭzita de la brulo de kandelo en la lanterno, la helico kirliĝas, tial kuras la papera ĉevalo metita en la helico. Ĉi tiu ombro reflektas la lanternŝirmilon, do ekstere oni vidas la aspekton kvazaŭ dekmil ĉevaloj galopus. Ĉu estas interese? Laŭ maljunulo, karuseleca lanterno jam havas centjaran historion.

Krom lanterno, manĝo de Yuanxiao estas alia kutimo en la Lanterna Festo. En la dinastio Song (de 960 post la Kristo ĝis 1279 post la Kristo) oni komencis manĝi Yuanxiao en la Lanterna Festo. Kio estas Yuanxiao? Ĝi estas bulo kun farĉo farita el diversaj specoj, ekzemple sezamaj semeroj, nuksaj aŭ arakidgrajnaj pecetoj kirle miksitaj en sukero kaj kun ŝelo farita el gluriza pasto. Post kuirado, oni povas manĝi, bonguste! Nun jam ekzistas preskaŭ 30 specoj de Yuanxiao. Manĝo de Yuanxiao signifas renkontiĝon kaj favoran aŭspicion. Pro tio, Lanterna Festo nomiĝas ankaŭ Yuanxiao-a Festo.

 

Troviĝas ankaŭ multaj plezurigaj aktivadoj, el ili leondanco estas tre bonvenigata de popolanoj. Laŭ legendo, la leondanco venis el Hindio. Leono estas rajdobesto de Bodisatvoj, kun la eniro de Budaismo en Ĉinion, ankaŭ leondanco venis en Ĉinion. Leondanco en Ĉinio jam havas historion de pli ol 1 000 jaroj. En la ĉina nordo, kutime dekoj da homoj kune svingas leonon, la spirito estas grandioza; en la ĉina sudo, kutime du homoj svingas leonon, la movoj kaj teknikoj estas diversaj kaj ŝanĝiĝemaj. Ankaŭ la muziko de leondanco enhavas la ĉinan popolan trajton. Karaj aŭskultanoj, nun bonvole aŭskultu muzikaĵon de leondanco, kaj kune spertu la ĝojon de homoj

En la ĉina antikva tempo, popolanoj, precipe virinoj, ŝatis Lanternan Feston. Ĉar en la antikva tempo, virinoj estis malpromesataj eliri, nur en la vespero de Lanterna Festo virinoj povis kune kun viroj eliri, ĝui ludadon kaj spekti diversajn belajn lanternojn. Tial postlasiĝis multaj belaj poemoj pri amo kaj pri Lanterna Festo. Nun bonvolu aŭskulti du poemojn ŝatatajn de ĉinoj:

En Yuanxiao-festo de l' pasinta jaro,   
tagigi l' noktojn lanternoj ne ĉesis;
salikajn branĉojn la luno karesis,
dum rendevuis dolĉe amorparo.                

La samo en ĉi-jara festo regas----
jen ĉie la lunbrilo kaj lanterno.
Sed for l' amata kvazaŭ por eterno!
De larmoj la manikoj jam malsekas.

Karaj aŭskultantoj, vi ĵus aŭdis poemon de Ouyang Xiu (1007---1072), verkitan laŭ la melodio Shengzazi. Sekve bonvolu aŭskulti poemon, verkitan de Xin Qiji (1140---1207) laŭ la ritmo Qingyu'an el versaĵo de Zhang Heng(78---139)

Sennombraj "floroj" ridas en la primavera vento,
fajraĵaj steloj verve pluvas tra la firmamento;
pro gravuritaj ĉaroj vojoj bonodoras,
dum lirlas ŝakuhaĉ' feniksa;
sin turnas bril' de pot' oniksa
kaj "fiŝ-draka" dancado tra la nokt' fervoras.

Virinoj pompe ornamitaj lantapaŝe pasas
kaj ridgluglojn kaj parfumon malantaŭ si postlasas.
Mi serĉas ŝin el ili---vano min turmentas!
Mi l' kapon deturnas subite
kaj rimarkas emociite,
ke en angulo lumomanka ŝi atendas.

Karaj aŭskultantoj, Lanterna Festo estas la fino de Printempa Festo, en ĉi tiu tago, oni ĝojege adiaŭas vintron kaj bonvenigas printempon.