• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:39:49    
Xianyang, la unua stacio de la antikva Silka Vojo

cri
Xianyang, la unua stacio de la antikva Silka Vojo
Xianyang situas 25 kilometrojn okcidente de la urbo Xi'an. En la antikveco, antaŭ ol forvojaĝi el Xi'an, kutime oni restis ĉi tie portempe por adiaŭi familianojn aŭ amikojn. Tre popularas versaĵo de fama poeto Wang Wei el Tang-dinastio ĉirilate. Jen ĝi estas:
En Weicheng matenpluvo saturetis la stratpolvon,
Kaj ĉe l' gastejo freŝe verdaj staras la salikoj.
Ankoraŭ unu glason malplenigu, mi vin petas,
Trans Yangguan okcidente ne troviĝas jam amikoj!
la menciita Yangguan en la versaĵo estas nomo de tiama landlima pasejo situanta en nuna Xinjiang de nia lando. La versaĵo trafe priskribis la adiaŭan bedaŭron pri longa vojaĝo de amiko al fremda okcidenta regiono.
Xianyang iam estis ĉefurbo de la dinastio Qin. Ĝi abundas je historiaj relikvoj kaj antikvaj tomboj, plejparte el la dinastioj Qin, Han kaj Tang, ekzemple Maŭzoleo Maoling, Maŭzoleo Zhaoling, tombo de Yang Yuhuan, fama imperiestra kromedzino ktp. La amasego da antikvaj tomboj estis konata kiel Ĉina Piramidaro.
Historie, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio konstruigis en Xianyang la faman palacon nomatan E'panggong, kiu koncentris en si la antikvan arkitekturan kremon. 700 mil homoj devigite partoprenis en la konstruado de tiu kolosa kaj luksa palaco. Sed poste ĝi estis forbruligita de la ribelinta generalo Xiang'yu. La incendio daŭris tri monatojn, kaj fine englutis tiiun arkitekturan trezoron de la ĉina nacio. Nun videblas tie nur ĝia vasta ruino.
Lastatempe, la magistrato de Xianyang rekonstruigas la palacon sur la originala fundamento por revidigi la brilan palacon. Nelonge poste, turistoj vojaĝontaj al Xianyang povos apreci imponecon de la palaco E'panggong.
En la tereno de Xianyang, laŭ la montaro Weibei, vidiĝas tomboj de 18 el 20 imperiestroj de Tang-dinastio.
Inter tiuj la plej grandskala estas Maŭzoleo de imperiestro Taizong kun la nomo Li Shimin. Li naskiĝis en la jaro 598 de nia erao. Oni nomas lin " la plej granda suvereno ĉe la orienta fino de la Silka Vojo.