• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:41:22    
Maŭzoleo Qianling, komuna tombo de du inperiestroj unika en la mondo

cri
Maŭzoleo Qianling situas en la tereno de Xianyang, la unua stacio de la antikva Silka Vojo. Antaŭ la prezentado, ni rakontu interesan anekdoton pri tiu fama maŭzoleo.
La 26-an de julio, 1971, kiam la kosmoŝipo Apolono transflugis super la ĉina teritorio, usona astronaŭto Edernin hazarde trovis, ke sude de la Granda Muro, nome la loko de 34 gradoj laŭ la norda latitudo kaj 107 gradoj kaj 34 minutoj laŭ la orienta longitudo vidiĝis laŭvice 9 etaj nigraj punktoj, kaj plej okulfrapis la lasta ĉe la okcidenta flanko. Tiam usonaj astronaŭtoj suspektis, ke tiuj punktoj estas sekretaj armiloj dispoziciitaj de Ĉinio en la nordokcidenta landparto.
Post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, s-ro Edernin vojaĝis al Ĉinio turisme en 1981. Li petis permeson viziti la lokon, kie vidiĝis la 9 nigraj punktoj. La ĉina flanko akceptis lian strangan peton kaj sendis lin al tiu loko. Fakte, tie estas neniu sekreta armilo, sed nur pli ol 20 imperiestraj maŭzoleoj el la dinastioj Han kaj
Tang, kaj la nigra punkto ĉe la okcidenta flanko ja estas la Maŭzoleo Qianling, la komuna tombo de imperiestro Li Zhi kaj lia edzino -- imperiestro Wu Zetian.
Imperiestro Li Zhi (628 – 683 ) estis la 9-a filo de imperiestro Li Shimin. En junio de 649, li surtroniĝis kaj vivis 56 jarojn.
Wu Zetian ( 624- 705), en la aĝo de 14 jaroj ekservis kiel palaca 5-aklasa oficistino ĉe imperiestro Li Shimin. Post la forpaso de Li Shimin, ŝi fariĝis bonzino en la templo Ganyie de la ĉefurbo. Poste, surtroniĝinte, Li Zhi prenis ŝin kiel sian edzinon. Post la forpaso de imperiestro Li Zhi, ŝi detronigis sinsekve du imperiestrojn kaj mem surtroniĝis, kaj fariĝis la unika ina imperiestro en la ĉina historio. Post ŝia forpaso oni enterigis ŝin en la maŭzoleon de ŝia edzo Qianling. Do aperis la fenomeno, ke du imperiestroj ripozas en unu tombo.
La konstruado de Qianling okazis en la prospera tempo de Tang-dinastio. Ĝi kronas inter la maŭzoleoj de ĉinaj imperiestroj laŭ grandeco kaj imponeco. Oni diras, ke laŭ skalo, ĝi multe pli vastas ol egiptaj piramidoj.