• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:44:08    
Fama templo Famen

cri
120 kilometrojn oriente de la urbo Xi'an, la starta punkto de la antikva Silka Vojo, situas la templo Famen konstruita origine en la dinastio Orienta Han (25 – 220). Famen famiĝis pro tio, ke en ĝi konserviĝas fingrostoj de Ŝankjamunio.
Legendo diras, ke post la nirvano de la Budho, Asoka, reĝo de la antikva hindio, ordonis demojn kaj diablojn konstrui 84 000 budhismajn pagodojn en la tuta mondo, por teni la budhajn relikvojn. La pagodo de la templo Famen estas unu el ili. Kvankam tio estas mito, tamenla templo Famen estis grandioza jam en la dinastio Tang.
Laŭ historia noto, en la dinastio Tang, oni 9-foje bonvenigis solene budhajn relikvojn en la palacon. Tiam sur la cent kilometre loga vojo de Chang'an ( nuna Xi'an ) ĝis la templo Famen kuris sennombraj veturiloj kaj ĉevaloj, miloj kaj miloj da budhistoj atendis ĉe la vojo. La muzikiloj tondris, flagoj flirtis, honora eskorto marŝis.
Printempe de la jaro 1087, ĉinaj arkeologoj malkaŝis subteran palacon, kiam oni riparis la antikvan pagodon, kaj tie trovis 4 fingrajn relikvojn de Ŝakjamunio kaj ankau milojn da trezoroj de la imperiestra familio de la dinastio Tang. Ĉiuj tiuj trzoroj nun estas eksponataj en la muzeo de la templo Famen.
Sur tiea steleo legiĝas, ke la imperiestroj kaj iliaj edzinoj de la dinastio Tang donacis al la templo pli ol 700 kasajojn, jakojn, ĉapojn, jupojn kaj kusenojn. La kvalito kaj teksarto de tiuj silkaĵoj estis multe pli altaj ol tiuj de la silkaĵoj malkovritaj en Dunhuang, Gansu-provinco kaj Turfan de Xinjiang.
Inter la silkaĵoj estas sateno, gazo, muslino, fulardo, brodaĵo, brokato k.a. La brodaĵo estis farita el oraj fadenoj kun diametro de 0,l milimetro, malpli dikaj ol la homa haro. Oni diris, ke hodiaŭ Ĉinio povas fari orajn fadenojn kun diametro de o,3 milimetro.
En la ekspozicio videblas ankau brodita jako el oraj fadenoj, kasajon kun oraj desegnoj, jupon kaj kusenon, destinitajn por la ora bodisatvo proponita de la imperiestro Li Cui de la dinastio Tang. Kvankam ili estis faritaj antaŭ pli ol mil jaroj, tamen ili estis brilaj kiel novaj. La delikataj floroj kaj nuboj brokitaj sur ili montris la altan metiartan nivelon de la dinastio Tang.
La malkovro de la templo Famen faris la templon monfama budhisma saktejo. Por turistoj, ĝi ankaŭ estas tre vizitinda el sennombraj vidindaĵoj sur la Silka Vojo.