• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:45:09    
Ruino Banpo---la unua homruina muzeo de Ĉinio

cri
Ĉe la orienta bordo de Huaihe-rivero, 6 kilometrojn okcidente de la urbo Xi'an, troviĝas tipa vilaĝo de la neolitika matriarka klana komunumo de antaŭ 6 mil jaroj. Tio ja estas la ruino Banpo. Nun ĝi areas je pli ol 50 mil kvadrataj metroj, kaj konsistas el tri partoj: Loĝejo, ceramikejo kaj sepultejo.
Pasis la longa tempo de 6 mil jaroj. Nur en la jaro 1953, oni komencis elterigon de la ruino, kaj en la jaro 1958, fondiĝis la muzeo Banpo sur la bazo de arkeologia elterigado. Ĝi estas valora antaŭhistoria kultura heredaĵo kaj havas gravan signifon por esplori la historion de la primitiva socio.
En la nomita ruino, oni jam elterigis 45 domojn, 2 stalojn, 200 kelojn, 6 ceramikaĵo-bakujojn, 250 sepultejojn kaj ĉirkaŭ dek mil instrumentojn kaj vivbezonatajn ilojn. Krome, elteriĝis ankaŭ animalaj ostoj, fruktaj kernoj, putraj grenoj ktp. Nun tie striĝis grandioza protekta halo por la ruino, ankaŭ du eksponejoj kaj unu ruinejo de ceramikaĵo-bakujo.
Ĉirkaŭ la halo konstruiĝis koridoro, kie instaliĝis lignaj tabuloj kun detalaj klarigoj. Legante tiujn klarigojn, vizitantoj povas koni la vivon de niaj prauloj el tiu primitiva vilaĝo.