• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:46:32    
Legendo pri la banejo Huaqing

cri
La banejo Huaqing situas ĉe la nordokcidenta piedo de la monto Lishan en la tereno de la urbo Xi'an. De la antikveco, ĝi famas pro bildecaj naturaj pejzaĝoj kaj estas bela vizidindejo.
La banejo Huaqing havas longan historion. Tiel frue kiel en la dinastio Okcidenta Zhou de antaŭ pli ol 3 mil jaroj, oni konstruis tie imperiestran kastelon nomatan Ligong. Ankaŭ la Unua Imperiestro de Qin-dinastio tre ŝatis tiean gejseran fonton kaj ordonis starigi tie templon kaj konstruigis luksan banejon. Estas legendo pri la gejsero.
Foje, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio hazarde renkontiĝis kun ĉarma feino. La volupta suvereno aŭdace faris amindumon al ŝi. Kolerigite pro la ofendo, la feino kraĉis sur lian vizaĝon. Neatendite, sur la impeiestra vizaĝo tuj aperis pustulo. Kion fari? Devigite la imperiestro petis pardonon, kaj la bonkora feino fine pardonis lin, forlavante la pustulon per akvo de gejsero. Pro tio, la gejsero nomiĝas ankaŭ Feina Banejo.
En sekvantaj dinastioj, iuj imperiestroj starigis tie sian luksan ferian palacon, aliaj forstumis tie por plibeligi tiean medion. Kaj la plej fama rakonto pri la gejsera banejo ja estas tiu pri Yang Yuhuan, belega kromedzino de imperiestro Xuanzong de Tang-dinastio. Siatempe ŝi ofte sin banis en tiu banejo, kaj pro ŝi la banejo fariĝis ankoraŭ pli renoma.