• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:48:54    
Fama granato de Lintong

cri
De la ekonomia interŝanĝo sur la Silka Vojo profitis ne nur la ekcidentanoj, sed ankau la orientanoj. Ĉinio enkondukis de la Okcidento kotonon kaj ankaŭ la bonrasajn ĉevalojn, felojn, lanaĵojn, glazuraĵojn kaj multspecajn plantojn, kiaj luzerno, vinbero, kukumo, juglando kaj grnato, kiuj multe riĉigis la vivon de la ĉina popolo. Budhismo, islamismo, hinda filozofio, greka kaj roma pentarto, muzikoj kaj dancoj enkondukitaj el Okcidento multe influis la ĉinan kulturon.
En la gubernio Lintong proksima al la urbo Xi'an riĉe produktiĝas ruĝaj granatoj. Lintong estas fama produktejo de tia frukto. Laŭ vojstreko oni povas iri al vilaĝo, kies granatoĝardenoj etendiĝas ĝis dekoj da kilometroj. En la rikolta sezono, ĉie vidiĝas ĝardenistoj rikoltantaj fruktojn. La branĉoj kliniĝis de granatoj. La plej granda granato pezas pli ol duonkologramon. En la okuloj de ĉinoj, granato estas simbolo de riĉo, feliĉo kaj abundo de gefiloj. En la provinco Shanxi, kie situas Lintong, ĉe la nupto kaj naskiĝo de beboj, onidonacas kapkusenon kun broditaj granatoj por gratulo. Vespere de la Aŭtun-meza Festo, oni kutime manĝas freŝajn granatojn kaj kukojn, ĝuante la brilan lunon. Tiam. maljunuloj ofte rakontas al infanoj, kiel Zhang Qian, pioniro de la vojaĝantoj sur la Silka Vojo, enkondukis granatojn el Okcidento en Ĉinion.